La Makula tringo (Actitis macularia), estas specio de la eta genro Actitis de vadbirdoj de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, kiu enhavas nur du tre similaj specioj de birdoj. Kune kun ties frata specio Blankventra tringo, Actitis hypoleucos -aŭ antaŭe Tringa hypoleucos-, ĝi formas la genron Actitis. Ili anstataŭas unu la alian geografie; perditaj birdoj povas pariĝi kun breduloj de la alia specio kaj hibridiĝi.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makula tringo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: [[Ĥaradrioformaj]] Charadriiformes
Familio: [[Skolopedoj]] Scolopacidae
Genro: [[Actitis]] 'Actitis'
Specio: Makula tringo 'Actitis macularia '
Linnaeus 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La Makula tringo (Actitis macularia), reproduktiĝas tra plej granda parto de Alasko, Kanado kaj Usono; kelkaj en orienta Siberio. Ĝi migras vintre al marbordoj de suda Usono kaj Centra Ameriko, la Karibo kaj tuta Suda Ameriko, escepte sudaj Argentinio kaj Ĉilio. Estas tre raraj vaguloj en okcidenta Eŭropo. Ili ne estas sociaj birdoj kaj estas malofte vidataj en grandaj aroj. Ili profitas ĉiun ĉiutipan akvoparton, ĉefe dum migrado.

Aspekto redakti

La Makula tringo (Actitis macularia), estas eta vadbirdo, 18 - 20 cm longa kun enverguro de 37-40 cm kaj pezo de 34 ĝis 50 g. Tiu specio estas eta migranta vadbirdo, brungriza supre kaj blanka sube, kaj havas mallongajn flavajn aŭ flavecajn krurojn kaj mezgrandan bekon kun heloranĝa bazo kaj centro kaj malhela pinto. Pli precize la plumaro de reproduktantaj plenkreskuloj estas bruna supre, tio estas dorse, ĉekape, nuke kaj ambaŭflanke de kolo, sed gorĝe kaj bruste malfermas blanka larĝa vertikala makulo ĝis la ventro kio estas tute blanka kaj plena je brunaj makuloj, kiujn malhavas nebreduloj kiuj pro tio ŝajnas similaj al Blankventra tringo, Actitis hypoleucos, escepte pro la pli helaj kruroj. La okulo estas nigra, ringokulo blanka, strio traokula nigra kaj strio super tiu blanka. Dumfluge videblas blanka strio tra la flugiloj -ne tiom ĉe nebreduloj- kaj bruna vosto. Kiel tiu specio, estas karaktera diferenciga malalta flugo per rigidaj flugiloj super akvo.

Reproduktado redakti

Tiuj birdoj nestumas surplanke inter herbaro kaj ties kutimoj ĉeestigas fluantan akvon. Ili defendas sian teritorion. La ino demetas 3 ĝis 5 brunflavecajn ovojn kaj kutime pariĝas kun pli ol unu masklo; pro tio ŝi ne kovas, nur la maskloj dum pli ol 3 semajnoj. Post eloviĝo nur la patro portas la idojn al manĝoriĉa apartejo kie li zorgas la idaron dum du tri semajnoj.

Kutimoj redakti

La Makula tringo (Actitis macularia), manĝas per rigardo ĉeplanke aŭ ĉe neprofunda akvo bekoplukante etajn manĝerojn kiel insektojn, krustulojn kaj aliajn senvertebrulojn kaj foje etajn fiŝetojn. Ili povas predi ankaŭ insektojn dum ties flugo. Dum manĝado ili povas esti rekonitaj pro ties karaktera movado de kapo kaj balanco.

Aliaj redakti

La loĝantaro estas de ĉirkaŭ 150,000 ekzempleroj.

Eksteraj ligiloj redakti