Makuta estas barata firmao pri vidaj efikoj kaj filmanimacio kun sidejo en Santa Clara (CA, Usono) kaj filioj en Hajderabado (Barato) kaj Universal City (CA, Usono). La firmao ricevis la prestiĝan nacian filmpremion pro la plej bonaj specialaj efikoj, de la barata registaro, en 2010 kaj en 2012, pro la filmoj Magadheera kaj Eega, respektive.[2]

Makuta VFX
Makuta VFX
negoco vd
Dum 2010 - nekonata/nuntempe
Fondita Hajderabad,  Barato, en 2010 (Fondita de Adel Adili, Pete Draper, R. C. Kamalakannan)
Sidejo Santa Clara, Kalifornio,  Usono
Estr(ar)o Dasaradha Gude, Raja Koduri,[1] Adel Adili, Pete Draper
Agokampo Vidaj efikoj, animacio CGI, distro
TTT www.makutavfx.com
vdr

Historio redakti

La firmaon fondis Pete Draper, Adel Adili kaj R. C. Kamalakannan en 2010, post la sukceso de sia kunlaboro en Magadheera (2009); la triopo altiris al la firmao privatajn investojn kaj teĥnikajn spertulojn de la distro kaj teĥnologiajn industriojn al la estraro, kiel Dasaradha Gude, Raja Koduri kaj S. S. Rajamouli, kune kun longtempa kunlaboranto, A. V. Dorababu. Rajamouli eliris el la estraro post du kalendaraj jaroj, dum la produktado de Eega kaj Kamalakannan eliris en 2012. Ekde tiam, Draper, Adili kaj Dorababu gvidadis la operaciojn de la studio.

Laboro redakti

Ĝi oferas servon pri vidaj efikoj kapabla de plenumi multajn mendojn, de aktiva sur-filmejo kontrolo de vidaj efikoj ĝis plenaj ciferecaj etendaĵoj, cifereca pentrado de fonoj, altnivela animacio de trajtoj kaj laboro pri efikoj, ĝenerala polurado, filmado de movoj kaj fina kompono. Makuta generis filion nome LiDAR Scanning en 2013 kaj estis la unua studio pri vidaj efikoj en Barato kiu ekproponis ĉi tiun servon kun la uzo de skananta aparataro Faro LiDAR. La studio iĝis lerta pri kreiva edukado en la lando kun ties altrangaj membroj okazigantaj studentajn laborejojn kaj gepatran gvidon.[3]

La firmao provizis vidajn efikojn al kelkaj de la plej grandaj furoraĵoj de la barata kino, kiel Baahubali: The Beginning, Baahubali 2: The Conclusion, 2.0, Saaho, Sye Raa Narasimha Reddy, kaj RRR.

Filmografio redakti

* Indikas «ankoraŭ publikigenda»

Jaro Filmo Produktejo Lingvo
2008 Ghajini Geetha Arts Hindia
2009 Magadheera Geetha Arts Telugua
2010 Maryada Ramanna Arka Media Works Telugua
2010 Enthiran Sun Pictures Tamila
2011 7aum Arivu Red Giant Movies Tamila
2011 Badrinath Geetha Arts Telugua
2011 Sri Rama Rajyam Sri Sai Baba Movies Telugua
2012 Eega Varahi Chalana Chitram Telugua/tamila
2014 1: Nenokkadine 14 Reels Entertainment Telugua
2014 Hunting the Phantom MG Production Angla
2014 Manam Annapurna Studios Telugua
2014 Aagadu 14 Reels Entertainment Telugua
2014 Yamaleela 2 Krishvi Films Telugua
2015 Gopala Gopala Suresh Productions Telugua
2015 I Aascar Film Tamila
2015 Baahubali: The Beginning Arka Media Works Telugu/Tamil
2016 Brahmotsavam PVP Cinema Telugua
2016 Nannaku Prematho Sri Venkateswara Cine Chitra Telugua
2016 Nagarahavu Pen Movies Kanara
2016 Theri V. Creations Tamila
2017 Legion Marvel Television Angla
2017 Baahubali: The Conclusion Arka Media Works Telugua/tamila
2017 Spyder NVR Cinema Telugua/tamila
2018 Genghis Khan Soovi Ĉina
2018 Rangasthalam Mythri Movie Makers Telugua
2018 Naa Peru Surya, Naa Illu India Ramalakshmi Cine Creations Telugua
2018 Kaala Wunderbar Films Tamila
2018 Savyasachi Mythri Movie Makers Telugua
2018 Saakshyam Abhishek Pictures Telugua
2018 Taxiwaala UV Creations Telugua
2018 Thugs of Hindostan Yash Raj Films Hindia
2018 2.0 Lyca Productions Tamila
2018 Zero Red Chillies Entertainment Hindia
2019 Saaho UV Creations Telugua/hindia
2019 Sye Raa Narasimha Reddy Konidela Production Company Telugua
2019 Mamangam Kavya Film Company Malajala
2021 Pushpa Mythri Movie Makers Telugua
2022 RRR DVV Entertainments Telugua
2022 Radhe Shyam UV Creations Telugua/hindia
2022 Sita Ramam Vyjayanthi Movies Telugua
2022 Cobra 7 Screen Studio Tamila
2022 Godfather Konidela Production Company Telugua
2023 Varisu 7 Screen Studio Tamila
2023 Shaakuntalam Gunaa Teamworks Telugua
TBA Mujib: The Making of a Nation BFDC and NFDC Bengala

Premioj redakti

N. Ceremonio Filmo Kandidatiĝo Rezulto
1 63-aj Naciaj Filmpremioj Baahubali Plej bonaj specialaj efikoj Gajnis
2 60-aj Naciaj Filmpremioj Eega Plej bonaj specialaj efikoj Gajnis
3 Premioj CineMAA Eega Plej bonaj vidaj efikoj Gajnis
4 60-aj Premioj Filmfare Eega Plej bonaj vidaj efikoj Gajnis
5 57-aj Naciaj Filmpremioj Magadheera Plej bonaj vidaj efikoj Gajnis

Referencoj redakti

  1. . The Mastermind Behind The Visual Effects of Ghajini & Baahubali (30 May 2018). Alirita 2019-03-23.
  2. MAGADHEERA Wins Big At National Awards and South Scope Cine Awards!. Arkivita el la originalo je 19 January 2014. Alirita 16 January 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-19. Alirita 2023-03-30.
  3. CTG 2.0 with Mr. Pete Draper | VFX Artist & Director - (en-US). Alirita 2022-07-07.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Makuta VFX en la angla Vikipedio.