Malé Dvorníky, hungare Kisudvarnok estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 3 km-ojn for.

Historio redakti

En la 6-a jarcento avaroj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1252. Tiam servistoj de fortikaĵo Pozsony vivis tie. Incendio okazis en 1888. En 1910 loĝis en la vilaĝo 445 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1946 parto de la hungaroj estis deportitaj en Ĉeĥion, la rerstantaj hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. Inter 1960-1990 Malé Dvorníky kaj Veľké Dvorníky unuiĝis. En 2006 loĝis en la vilaĝo 985 da homoj, (930 hungaroj, 65 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti