Malajala lingvo

Dravida lingvo de suda Barato

La malajala lingvo (kodo laŭ ISO 639-1: ml, ISO 639-2: mal) estas dravida lingvo parolata de ĉirkaŭ 35 milionoj da homoj, ĉefe en la sudo de Barato. Ĝi estas la oficiala lingvo de la ŝtato Keralo.

Malajala lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvonatura lingvo
malajala lingvaro • dravida lingvaro
Parolantoj 37 100 000
Skribo malajala skribo, Arabi Malayalam script
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ml
  ISO 639-3 mal
  Glottolog mala1464
Angla nomo Malayalam
Franca nomo malayalam
vdr

La malajala parencas kun la tamila; la du lingvoj apartiĝis ĉirkaŭ la jaro 1000. Ili distingiĝas interalie per tio, ke la malajala alprenis tre multajn vortojn, kaj eĉ gramatikajn formojn, el sanskrito.

La Esperanta vorto kopro devenas el la malajala.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti