Malakov-Turo

(Alidirektita el Malakov-turo)

Malakov-Turo nomiĝas unuavice ŝaktoturoj en la minado kun karakteriza konstruformo, kiu estis konstruataj kutima precipe en la 1850-aj ĝis 1870-aj jaroj en kontinenta Eŭropo je la ŝaktotransporto, antaŭ ol ilin anstataŭis la nun kutimaj minliftoj, kiam oni disponis pri sufiĉe da ŝtalo kaj estis teĥnike kapabla konstrui tiel grandajn trabarojn relative malmultkoste. Dise tamen oni ankoraŭ konstruis Malakov-Tujojn ankaŭ ĝis la fino de la 19-a jarcento.[1]

Malakov-Turo, Ŝakto Julius Philipp en Bochum

Temas je la konstruaĵoj pri masivaj minliftoturoj el masonaĵo kun fortikaĵeca arĥitekturo. La stabila konstrumaniero el brikmasonaĵo dika ĝis tri metroj kaj fortikigita konstruo en la interno ebligis teni la pezajn ŝnuroradojn kaj kapti la treegajn tirfortojn de la minliftomaŝinoj. La fortikaj turoj estis troveblaj en la minregionoj de Ruhr-Regiono, Sarlando, Saksujo, Silezujo kaj en la regiono de Akeno, dies tamen ankaŭ en Belgujo kaj Francujo.[2] Oni uzis ilin precipe je la ekspluato de minkarbo kaj erco, krome en salminoj.

Nomdeveno redakti

 
Ŝakto en Heerlen: Malakov-Turo kun poste enkonstruita liftotrabaro

La nomo, origine el la ĉiutaga lingvo kaj ekde proksimume 1930 uzata ankaŭ en la fakliteraturo, devenas de la Fortikaĵo Malaĥov (ruse Малахов [maláĥov]), parto de la rusa fortikaĵaro antaŭ Sebastopolo. Dum la krimea milito de 1853 ĝis 1856 ĉi tiu fortikaĵoreto, kies centro estis la ŝtona Malaĥov-Turo (ruse Малахова башня) jam konstruita antaŭ la milito sur la samnoma altaĵo, estis longe sieĝata kaj pribatalata; finfine, en septembro de 1855, ĝin konkeris francaj trupoj sub komandanto Aimable Pélissier, kiu honore de la venko estis rangaltigata al marŝalo kaj post sia reveno al Francujo la 22-an de julio 1859 estis nomumita „Duko de Malakov“ (Duc de Malakoff).[3]

La intensa militraportado dum la krimea milito kaj la popularaj priskriboj de la konstruinto de la fortikaĵo, la prusa generalo Eduard von Todleben, kiu servis en la rusa armeo,[4] faris la nomon Malakow (laŭ germana skribmaniero) aŭ (laŭ franca skribmaniero) Malakoff en la publika konscio iaspecan sinonimon por fortikeco, monumenteco, masiveco, grandeco kaj ŝarĝebleco.[5]

Dum la sama tempo sur la karbominejoj de la Ruhr-Regiono ekestis la unuaj altaj ŝaktoturoj, kiuj kvazaŭe markis la komencon de la industria minekspluato. La popoldiro transprenis kiel nomon por tiaj turoj la nomon de la akre pribatalita fortikaĵo por akcenti la rezistopovon de tiuj ĉi liftoturoj foje pli altaj ol tridek metroj. Arĥitekture la turo de Fortikaĵo Malakov tamen ne similis, escepte la fortikan, masivan formitecon.

La siatempa nomo por la minteĥnika nomo por tia konstruaĵo simple sonis „masonaĵo“. Kiel fakvorton Carl Koschwitz enkondukis en la teĥnikon historipriskribon la terminon „Malakov-Turo“ en la jaro 1928.[6]

Por similaj motivoj oni uzis la nomon Malakov-Turo krome ankaŭ por aliaj, masivaj utilaj aŭ militaj konstruaĵoj, kiuj ne rilatis kun la minekspluato, ekz. la gvatoturo konstruita en 1855 ĉe la Rejnhaveno je Kolonjo aŭ la kaponiero en Majenco 1856 transnomita en Fort Malakoff.

Teĥniko redakti

Malakov-Turoj estas difinitaj laŭ terminaraj konventioj de la pli aktuala teĥnikhistoria priskribo kiel subterkonstruaj instalaĵoj de la frua fazo de la industrie, tio estas de la maŝine ekspluata minado.

Turoj en la Ruhr-Regiono redakti

 
Skizo de la Malakov-Turo de Julius Philipp

Post kiam en 1830-aj jaroj oni unuan fojon povis trarompi la marno-tavolon en la Ruhr-Regiono kaj per tio kapablis ekspluati karbokuŝejojn en profundoj de pli ol 100 m[7], la ĝistiamaj lignokonstruaĵoj por la ŝaktekspluato ne plu sufiĉis pro kreskaj ŝarĝostreĉoj. La ŝaktoj fariĝis pli profundaj kaj pli grandaj laŭ diametroj, kaj la minliftomaŝinoj fariĝis pli potencaj. Gisfero, ekde la komenca 19-a jarcento establita je surtera konstruo kaj pontokonstruo, estis tro malelasta kaj ne povis majstri la ŝarĝostreĉojn pro la ofte okazaj ŝarĝovariadoj, kaj ŝtalo resp. ŝtalbetono ne jam disponeblis. Por nun ekkapti la altajn apogoŝarĝojn de kabloradoj, la kablorado-trabaro estis enmetitaj ene de la turo nure en la masonaĵo (vd. apudan skizo). La ŝaktoturoj ricevis pro tiu ĉi celo parte ĝis 2,50 metroj dikan brikmasonaĵon kaj elspeze rigiditajn internajn konstruaĵojn. Oni uzis je tio tradiciajn, empirie trovitajn konstruojn, kiuj devenis el la kutima ĉarpentoteĥniko kaj servis al la deturno de la diagonalaj flankotirofortoj. La konstruaĵoj de la kabloradotrabaroj ene de la turoj estis komence farataj el ligno, poste tamen por redukto de bruldanĝeroj kaj ensorbo de pli grandaj fortoj anstataŭataj per ferkonstruaĵoj.[8]

La alteco de la turoj komence rezultis el la bezonoj de la akvomastrumaj maŝinoj (por levi la minakvoj), kiuj plejparte staris en domoj ekster la turoj. Per pumpostangaro la akvo estis pumpata el la ŝakto. La plej alta frapopunkto de la balancilo de la pumpilo je tio difinis la alton de la kablorada trabaro.[9] Pli malfrue la konstrualtojn tamen difinis la altoj de la surteraj minkonstruaĵoj kaj la karboseparo ligita kun tio.[10] Konstrualtoj ĝis iom pli ol 33 metroj estas dokumentitaj.[7]

Malgraŭ sia konstrumaniero la masonitaj ŝaktoturoj estis elmetataj pro la ĉiama balancado, kaŭzita de ka funkciado de la liftmaŝinoj al fortaj streĉoj, kiuj povis kaŭzi malstabiligon de la masonaĵoj. Tio faris la liftoteĥnikon de tiuj jaroj ripariĝema kaj per tio multkosta. Per la perfektigo de la ŝtalteĥnologio la masonitaj liftkonstruaĵoj iom post iom, plej malfrue je la komenco de la 1880-aj jaroj, estis anstataŭataj per feraj liftotrabaroj, kiuj estis statike pli precize kalkuleblaj kaj pli bone kontraŭstaris la streĉon. Tio ĉi okazis precipe je novaj ŝaktoj kaj okaze de la pliprofundigoj de jam ekzistaj ŝaktaroj, ĉilastakaze per la enigo de tiaj liftotrabaroj en ekzistajn Malakov-Turojn, kiuj en la sekva tempo ankoraŭ servis nur kiel veterprotektaj konstruaĵoj.

Arĥitekturo redakti

Kiel tipaj kaj karakterizaj rekoniloj de la Malakov-Turoj estas klare elstarigendaj la masivaj fortikaĵecaj turkonstruoj. Tiu ĉi konstruo ekestis meze de la 19-a jarcento, kiam pli profundaj minoj , pli elspeza akvomastrumado kaj plibonigita karboseparado postulis pli alte konstruitajn minliftojn kaj pli granda apogofortoj estis forkaptendaj. Antaŭ ĉi tiu tempo oni enkonstruis la pli malgrandajn minliftotrabarojn aŭ en la tiam kutimaj brikdomoj laŭ modesta arĥitekturo aŭ esceptakaze kiel ekleziaj domformoj, ekzemple en la Salfarejo Königsborn ĉe Unna.[7] Kun Malakov-Turo ĉi tiu konstruformo tamen kavis nenion komunan.

Turoj en la Ruhr-Regiono redakti

 
Malakov-Turo de la minejo Zeche Brockhauser Tiefbau en Bochum

La Malakov-Turoj de la Ruhr-Regiono estis plejparte konstruataj el brikomasonaĵoj. Masonaĵoj el rompŝtono ja nure aperis laŭlonge de la Ruhr. Ununura restanta reprezentanto de ĉi tiu masontipo estas la Malakov-Turo de minejo Zeche Brockhauser Tiefbau en Bochum. Tiu ĉi turo, kiu ankoraŭ konserviĝis kiel ruino, havas simplan rektangulan formon, sen alkonstruaĵo aŭ la alikaze kutimaj kromdomoj. La masonaĵo konsistas esence el rompoŝtono, je kio la anguloj havas pro la uzado de ebenfacaj kvadroj el flava Ruhr-Sabloŝtono rektlinian finaĵon. La simplan masonaĵon, kiu ne havas horizonte pasantajn kornicojn, maldensigas malsame grandaj kaj sur ĉiuj kvar flankoj malegale disdonitaj rondarkaj fenestroj. La fenestraj intradosoj same kiel la rondarkoj kaj fenestrokornicoj estis formataj el briko, kiel ili estas ofte troveblaj en romanikaj konstruaĵoj en norda Francujo.[11]

Ĉiuj aliaj ankoraŭ ekzistaj Malakov-Turoj de la Ruhr-Regiono estas tute masonitaj el briko. Ili havas kvadratajn aŭ iomete rektangulajn planojn kun fundamentmuroj dikaj ĝis 2,5 metroj, kiuj trans ĝis kvar etaĝoj supren pokaze laŭŝtupe plimallarĝas. Ekstere ĉi tiuj etaĝoj estas ekkoneblaj pro kornicoj horizonte ĉirkaŭantaj la turon. Ĉiuj fenestroj estas rondarkaj, je kio la nombro de la fenestroj supren de etaĝo al etaĝo altiĝas, foje ankaŭ duobliĝas, sed ankaŭ estas malpli grandaj. La fenestroj plejparte estis reliefigataj per briko, kaj iliaj laŭlongaj eĝoj kaj arkoj ekipataj per kornicoj. Kelkaj turoj havas aldone ĉirkaŭ unuopaj fenestroj rektangulajn kornicajn kadrojn aŭ estis konforme al tio kolorigata laŭ kestoformo. Tiu ĉi formanta elemento foje troveblas ankaŭ en fenestrogrupoj.[11]

Deflankiĝe de la nure kvadrata resp. rektangula bazoformo kelkaj turoj en la Ruhr-Regiono havas, plejparte ĉe unu flanko du kvadrataj aŭ rondaj angulturoj. Tiuj ĉi turoj plifortigas la fortikaĵo-karakteron, je kio la Malakov-Turo de Minejo Westhausen en Dortmund kun siaj plurangulaj turoj, lige kun la rondaj tegmentokupoloj kaj la kornicoj iomete sub la tegmenteĝo transprenitaj el la otomana arĥitekturo efikas preskaŭ iomete ludema. Kelkaj turoj ankaŭ havas tiel nomatajn atiko-zonojn, do duonetaĝo aŭ fina muro por la kaŝado de la tegmento.[11] La tegmentoj estas plejparte plate piramidformaj, centritaj al la mezo, je kio ankaŭ aperas platotegmentoj, ekzemple je Minejo Ewald, kaj rondaj suproj, ekzemple je Minejo Westhausen.

Turoj en Saksujo redakti

En la saksa karbominado la konstruformo estis malpli vaste disvastiĝinta ol en la Ruhr-Regiono, kaj la turoj estis plej ofte formitaj tre modestaj, do ne havis la tipan aspekton de fortikaĵoturo. La plej konata kaj ankoraŭ nuntempe konserviĝinta turo en Saksujo estas tiu de la minejo Marienschacht en Bannewitz ĉe Dresdeno.[12] Konataj kiel Malakov-Turoj en Bannewitz kaj ĉirkaŭaĵo, kiuj tamen ne plu ekzistas, estas konstruaĵoj de la minejoj Glück-Auf-Schacht (krevigita en 1930)[12], de Beckerschacht, de Beharrlichkeitsschacht kaj de Berglustschacht.[13] En la minkarbodistrikto Lugau-Oelsnitz ekzistis la ŝaktoparoj Merkur- und Plutoschacht same kiel la ŝaktoj Concordia 1 kaj 2, kaj el la minkarbodistrikto de Zwickau nur iama profundŝakto estas konata kiel vera Malakov-Turo. La Malakov-Turo de Concordia 2 en Oelsnitz konserviĝis, servas tamen nun kiel loĝdomo.

 
Minejo Hasard en Visé, Belgujo

Turoj en Belgujo redakti

Konata konstruaĵo ankoraŭ konserviĝinta en Belgujo estas la turo de la Minejo Hasard en Visé, Provinco Lieĝo, Valonujo.

Konserviĝintaj konstruaĵoj redakti

en la karbomindistrikto Ruhr-Regiono redakti

De la iam pli ol 130 Malakov-Turoj en la Ruhr-regiono ĝis nun ankoraŭ konserviĝis 14 ekzempleroj, kiuj ĉiuj estas monumentprotektataj. Ĉiuj turoj estas konstruitaj kiel ŝaktoturoj, tamen nur dek du el ili estas rigardataj kiel Malakov-Turoj laŭ malvasta senco.

Laŭ Rainer Slotta oni povas grupigi ĉiujn restajn 14 turojn en kvin kategorioj n[14], kiujn la suba tabelo ilustras.

Minejo Loko Ŝaktofosado komenciĝis Jaro de la finkonstruo Masonaĵo Aldonaj apogopilastroj Eksteraj ŝtuparturoj
Minejo Carolinenglück Bochum 1847 1850 briko
Minejo Carl Essen 1855 1856 briko
Minejo Holland 1/2 Gelsenkirchen 1856 1860 briko
Minejo Hannover 1 Bochum 1857 1857 briko
Minejo Rheinpreußen 1/2 Duisburg 1857 1884 / 1876 briko
Minejo Unser Fritz Herne 1871 1874 briko jes jes
Minejo Prosper 2 Bottrop 1871 1875 briko jes
Minejo Westhausen Dortmund 1873 briko jes
Minejo Ewald Herten 1872 1875 briko jes jes
Minejo Fürst Hardenberg Dortmund 1872 1874 briko jes
Minejo Brockhauser Tiefbau Bochum 1873 1874 rompoŝtono / sabloŝtono
Minejo Julius-Philipp Bochum 1873 1877 briko jes
 
Malakov-Turo de Minejo Westhausen en Dortmund

Je la du disputataj Malakov-Turoj temas pri la surteraj liftinstalaĵoj de la ŝaktoj 1 kaj 2 de Minejo Carolinenglück, kiuj laŭ Ludwig Achepohl ne estis realigita en masonaĵo tipa por Malakov-Turo, sed origine havis lignajn resp. ferajn konstruaĵojn[15] kaj pri la lifoturo de la minejo Zeche Alte Haase, kiun la urbo Sprockhövel enlistigis kiel monumentprotektenda Malakov-Turo[16], ĉe kiu en 1897 estis starigita ŝnurorado-trabaro, baziĝanta sur movigrado-elminigo, kiun estis disvolvinta Carl Friedrich Koepe. La fera liftotrabaro elstaris 15 metrojn el la ŝaktodomo 25 metrojn alta, kiu ankoraŭ nur tenis veterprotektan funkcion. Ankaŭ la tempodistanco inter la fosado de Ŝakto Julie en la jaro 1874 kaj la finkonstruo de la turo en la jaro 1898 per 24 jaroj ne plu montras la kunligon inter ŝaktfosado kaj turkonstruo tipa por Malakov-Turoj. Kutime oni tempe paralelis la ŝaktofosadojn kaj la turkonstruojn.[9]

La surteraj ensembloj de Minejo Westhausen apartenas laŭ taksado de la Regiona Ligo Ruhr al la arĥitekture plej gravaj en la Ruhr-Regiono.[17] La Malakov-Turo el la jaro 1873 havas je una laŭlonga flanko du „kastelturetoj“ en kiuj troviĝis fuĝoŝtuparoj por la kazo de brulego.

Alia aparte interesa industrimonumento estas la Malakov-Turo de Minejo Prosper 2 en Bottrop, konstruita en 1872. Ĝi estas la ununura minliftoturo en Eŭropo, je kiu Malakov-Turo kune kun la pli malfrue enkonstruita elminigo-trabaro estas neŝanĝite konserviĝintaj.

Ankaŭ eksterordinara estas la liftinstalaĵo el 1856–1860 de la iama Minejo Holland en Gelsenkirchen, kiu konsistas el du interligitaj Malakov-Turoj kaj estas la ununura konserviĝinta malakovtura paro entute. La du liftotrabaroj estis malkonstruataj fine de la 1960-aj jaroj, kaj en la turoj nun loĝejoj estas enigitaj.

Laste mencienda estu la Malakov-Turo de Minejo Julius-Philipp, kiu estis komplete renovigata kaj nun loĝigas la medicinhistorian kolekton de la Ruhr-Universitato Bochum.

Aliaj minejoj redakti

 
Marienschacht, Malakov-Turo kun duŝtransvestejo
  • Minadmuzeo Mechernich (Eifel): La „Dreckschacht“ [kotoŝakto], kiel la lasta konserviĝinta minliftoturo de la iama plumbominejo Gewerkschaft Mechernicher Werke (GMW)[18] ankoraŭ nomiĝas popoldire, estas ŝaktoturo kun plurangula plano. Konstruita en la 1890-aj jaroj, ĝi estis komence uzata kiel erctransportilo, poste nur kiel personlifto kaj laste por la enporto de senvalora rokaĵo. De tio devenas la nuna nomo „Dreckschacht“. Nuntempe la turo, kiu staras sub monumentprotekto, estas ero de la minadmuzeo kaj estas vizitebla.[19]
  • En la valo de la rivereto Pitschbach en arbaro ĉe Bad Ems staras la ruino de la ŝtona elminigturo Ŝakto Adolph de la minejo Pfingstwiese, postrestaĵo de la minado de plumbo kaj zinko en Bad Ems. La turo finkonstruata en 1873 diferenciĝas konsiderinde de la konstruaĵoj kutime nomataj Malakov-Turoj. Mankas la tipaj arĥitekturaj distingiloj, aparte la masiva, apoga masonaĵo portanta la liftinstalaĵon. Kun siaj kvar etaĝoj la rektangula rompŝtona konstruaĵo kun sia gablotegmento aspektas pli kiel ordinara domo kaj estus servinta kiel endomigo de aparta portokonstruaĵo el ligno aŭ ŝtalo (ŝnurradotrabaro).
  • La Ŝaktoj Walter Schneider en Helbra: De la tuta ensemblo de la kuprominejo konserviĝis ankoraŭ nun la Malakov-Turo konstruita en 1885/86 inkluzive la maŝindomon de ŝakto 4. Ĝi estas tamen, kvankam sub monumentprotekto, en mizera stato.[20][21]
  • Marienschacht, Bannewitz ĉe Dresden: La liftoturo de Marienschacht konstruita en 1891 apartenis al la lastaj Malakov-Turoj konstruitaj en Germanujo. La turo kun la maŝindomo staras sub monumentprotekto kaj estas elstare bone konserviĝinta.[22]

Industriaj utilkonstruaĵoj sen elminiga instalaĵo redakti

Aliaj utilaj aŭ militaj konstruaĵoj sen rilato kun la minado redakti

  • Bremen: En 1873 oni starigis turakvujon, kiu popoldire nomiĝas im Volksmund renversita komodo, sur la urbinsulo.
  • Ingelheim: En 1856 oni alinomis turon de la urbomurego, kiu antaŭe nomiĝis Malnova Gardejo, Malakoff-Turo;
  • Kolonjo: En 1855 konstruita Malakoffturm ĉe la Rheinauhafen (gardoturo);
  • Luksemburgo: Turo Malakoff, konstruita en 1861, plej nova ero de la remparo;
  • Majenco: Fortikaĵo konstruita en 1843 kiel federacia fortikaĵo kaj post 1856 nomata Fort Malakow, ekde 1871 ero de la regna fortikaĵo je Majenco. Post 1919 malfortikigita kaj parte malkonstruita;
  • Neusäß ĉe Augsburg: Malakowturm en la remparo de Schloss Hammel, defendoturo, kiu en 1856 ricevis sian nunan aspekton.

Fotaro redakti

Literaturo redakti

  • Günter Drebusch: Industrie-Architektur, Wilhelm Heyne Verlag, Munkeno 1976, ISBN 3-453-41189-7.
  • A. Eichenauer: Die Seilscheibengerüste der Bergwerks-Förderanlagen, Baumgärtner's Buchhandlung, Lepsiko, 1877.
  • Carl Erdmann: Eiserne Förderthürme, En: Zeitschrift des Vereins Deutscher Ingenieure. XVII, jarkolekto 1873, kolumnoj 399-404.
  • Julius Ritter von Hauer: Die Fördermaschinen der Bergwerke. Mit einem Atlas von 30 lithographirten Tafeln, Verlag von Arthur Felix, Leipzig, Unua eldono 1871, 2-a eldono 1874, 3-a eldono 1885.
  • Heinrich Schönberg: Die technische Entwicklung der Fördergerüste und -türme des Bergbaus, En: Industriearchitektur des 19. Jahrhunderts, Prestel Verlag, Munkeno 1971, ISBN 3-7913-0323-6.
  • Bernhard und Hilla Becher: Die Architektur der Förder- und Wassertürme, En: Industriearchitektur des 19. Jahrhunderts. Prestel Verlag, Munkeno 1971, ISBN 3-7913-0323-6.
  • Bernhard und Hilla Becher: Fördertürme - Chevalements - Mineheads. Muzeo Folkwang, Essen 1985, ekspozicia katalogo kvarlingva (de/fr/it/en), ISBN 3-88814-173-7.
  • Prof. Dr. Rainer Slotta: Malakofftürme, Schachttürme des Bergbaus und ihre Beziehungen zur Festungsarchitektur En: Der Anschnitt, Vereinigung der Freunde von Kunst und Kultur im Bergbau, Deutsches Bergbau-Museum, Bochum, Jahrgang 53, 2001, kajero 1, pj. 28–42.
  • Johannes Biecker, Walter Buschmann: Bergbauarchitektur, Studienverlag Dr. N. Brockmeyer, Bochum 1986, ISBN 3-88339-517-X.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Slotta: Der Anschnitt, jarkolekto 53, 2001, kajero 1, p.31, Malakov-Turo sur Minejo Alte Haase, Sprockhövel, konstruita en 1897/1898
  2. Walter Buschmann: Malakowtürme. Rheinische Industriekultur e. V.
  3. Slotta: Der Anschnitt, jarkolekto 53, 2001, kajero 1, p.34
  4. Slotta: Der Anschnitt, jarkolekto 53, 2001, kajero 1, p.37
  5. Slotta: Der Anschnitt, jarkolekto 53, 2001, kajero 1, p.41
  6. Carl Koschwitz, Die Hochbauten auf den Steinkohlenzechen des Ruhrgebiets, Technische Hochschule zu Berlin, Girardet Verlag, Essen, doktortezo de la 22-a de septembro 1928, p.26 sj.
  7. 7,0 7,1 7,2 Wilhelm Busch: F. Schupp, M. Kremmer - Bergbauarchitektur 1919–1974, Landeskonservator Rheinland, Rheinland Verlag, Kolonjo, 1980. pj. 23–32
  8. Biecker/Buschmann: Bergbauarchitektur, Studienverlag Dr. N. Brockmeyer, Bochum, 1986, p.40.
  9. 9,0 9,1 Biecker/Buschmann: Bergbauarchitektur, Studienverlag Dr. N. Brockmeyer, Bochum, 1986, p.38.
  10. Slotta: Der Anschnitt, Jahrg. 53, 2001, Heft 1, S. 28–29
  11. 11,0 11,1 11,2 Dr. Rainer Slotta: Technische Denkmäler in der Bundesrepublik Deutschland, Bergbau-Museum, Bochum, 1975, pj. 63–67
  12. 12,0 12,1 Wolfgang Reichel, Manfred Schauer: Das Döhlener Becken bei Dresden. Der Steinkohlenbergbau im Döhlener Becken 1542 bis 1967. In: Landesamt für Umwelt, Landwirtschaft und Geologie (eld.): Bergbau in Sachsen. Vol. 12. Dresdeno 2007 parto 2 Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine ISBN=3-9811421-0-1
  13. Silvio Janetz, Silvio Stute: Das Döhlener Becken. Geschichte einer Landschaft. eld.: Silvio Janetz. Berlino 2006, pj. 24–25 rete
  14. Slotta: Der Anschnitt, Jahrg. 53, 2001, kajero 1, pj. 29–32.
  15. Ludwig Achepohl, Das Rheinisch-Westfälische Bergwerks-Industrie-Gebiet, Verlag Alfred Silbermann, Essen/Lepsiko, 1-a eld. 1888 k 2-a eld. 1894, p. 81
  16. Monumentolisto de julio 2007 de la urbo Sprockhövel. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2016-08-01.
  17. Itinero de la Industrikulturo: Minejo Westhausen Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  18. Hejmpaĝaro de urbo Mechernich. Arkivita el la originalo je 2016-03-12. Alirita 2016-08-02.
  19. Minadmuzeo Mechernich. Arkivita el la originalo je 2011-09-05. Alirita 2016-08-02.
  20. Ŝaktoj Walter Schneider. Arkivita el la originalo je 2016-08-19. Alirita 2016-08-02.
  21. Koch-Kabano, pli malfrue Kabano August Bebel Hütte
  22. Marienschacht Bannewitz. Arkivita el la originalo je 2010-10-30. Alirita 2016-08-02.