Estas konata kiel Malalta AndaluzioAndaluzio la Malalta, la fizika geografio kiu konsistas el la malaltaj terenoj de la Gvadalkivira valo de la aŭtonoma komunumo Andaluzio, en Hispanio. Ĉi tiu termino estas uzata opone al la Alta AndaluzioAndaluzio la Alta, por la montara teritorio de la Subbetika montoĉeno, la Interbetika sulko, la Penibetika montoĉeno kaj parto de la Prebetikaj sistemoj. Ambaŭ nomoj individuigas la du Andaluziojn.

Fizika mapo de Andaluzio kie videblas kaj la Alta kaj la Malalta Andaluzio kaj la Bruna Montaro.

Temas pri neoficiala nomo uzata almenaŭ ekde la komenco de la 17-a jarcento. La Malalta Andaluzio konsistas el la Betika depresio. Kelkaj el ĝiaj distriktoj estas Alta Gvadalkiviro, la Meza Valo de Gvadalkiviro, Ebenaĵo de Gvadalkiviro, la Metropola Distrikto de Sevilo, La Alĥarafo, la Malalta Gvadalkiviro, Marmarĉoj de Gvadalkiviro, Doñana, la Nordokcidenta Marbordo de Kadizo, la Kadiza golfo, la Kamparo de Jerez, Graflando, la Metropola Distrikto de Onubo kaj la Okcidenta Marbordo de Onubo.