Malaperigitoj dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en Argentino

Malaperigitoj fare de la argentina diktaturo estas la nomo per kiu oni konas la personojn kiuj estis viktimoj de la krimo nome perforta malaperigo dum la militista regado de Argentino memnomita Proceso de Reorganización Nacional (1976-1983).

Marcha con fotos de desaparecidos durante el trigésimo aniversario del golpe de Estado de 1976.

Kunteksto redakti

La militistaj registaroj de la periodo de 1976 al 1983 pelis la politikan persekutadon, la homforkapton, la torturon kaj la murdon de sekreta kaj sistemiga maniero de personoj pro politikaj kaj religiaj tialoj en la kadro de tio konata kiel ŝtata terorismo en Argentino. Tiuj praktikoj estis uzataj en aliaj diktaturoj de Latinameriko en la kadro de la Operaco Kondoro en Sudameriko kaj la Operaco Ĉarli en Centrameriko.

La tialo por ke ŝtato totalisma turnu sin al tiu metodo estas serĉado de senpuneco per malfaciligo trovi la pruvon de la delikto, la malkono de la estonto de la malaperigitoj kaŭzas teroron kaj en la viktimoj kaj en la tuta socio kaj la manko de certeco pri la okazo malfaciligas la agadon de la civitanoj kaj helpas ties dividon. La malaperigo faras la opozicianton homo sacer, tio estas persono kiu povas esti murdita senpune (Giorgio Agamben, 1998).

Sistemo redakti

La arestoj estis faritaj plej ofte de militistoj aŭ preskaŭmilitistoj tre armitaj kiuj moviĝis per aŭto en grupoj de 4 aŭ 5 personoj. Ili jam estis interkonsentintaj kun la policanoj la liberigon (senbareco) de la zono kie ili estis agontaj. Iil kaptis la viktimojn surstrate, en trinkejoj, kinoj, hejme aŭ ie ajn. Poste la arestitoj estis portitaj al kontraŭleĝa arestejo (oni ĉirkaukalkulis, ke ekzistis ĝis 610[1]) kie oni pridemandis ilin pere de sistemiga torturo. Fine, ple ofte ili estis murditaj kaj ties korpoj malaperigitaj pere de la nomitaj vuelos de la muerte (mortoflugoj, lanĉoj el aviadiloj al maro), entombigitaj en komunaj tamboj, ktp.

Nombro de viktimoj redakti

La CONADEP (Comisión Nacional sobre la Desaparición de Personas, tio estas Nacia Komisiono pri Malaperigo de Personoj), kreita je la fino de la diktaturo fare de la jam konstitucia registaro de Raúl Alfonsín, havis ĉefan celon ricevi denoncojn rekte el viktimoj kaj proksimuloj, kaj altigi ilin al civila justicsistemo. La kvanto de malaperigitoj indikita per tiu metodo estis de 7.380 kaj post ties taskofino post ok monatoj post la prezentado de ties informo, la Sekretario pri Homaj Rajtoj de la Nacio pluricevis denoncojn kiuj plialtigis ties nombron al 8.961 personoj.[2]

Grupoj defendantaj de la homaj rajtoj kiaj la Patrinoj de Placo Majo kaj la Servo Paco kaj Justico, asertis, ke estis 30.000 malaperigitoj. La ĉilia spiono de la DINA, nome Enrique Arancibia Clavel per informo sendita en 1978 asertis, ke la nombro de malaperigitoj estis de 22.000 personoj el 1975 al julio de 1978.[3][4] Ĝis 2003 la Sekretario de Homaj Rajtoj de la Nacio Argentina havis registritajn 13.000 kazojn.[5]

La Informo de la Comisión Nacional sobre la Desaparición de Personas, CONADEP, evidentigis, ke la majoritato de la viktimoj estis junuloj malpli ol 35jaraj, ĉu laboristoj ĉu studentoj, kaj ke ili estis arestitaj ĉefe hejme dumnokte.

Notoj redakti

  1. (Seoane 2001, 227/228)
  2. Informo Nunca más.
  3. Un informe de EE.UU. dice que hubo 22.000 desaparecidos Arkivigite je 2011-02-13 per la retarkivo Wayback Machine Ĵurnalo Clarín, 25/03/2006
  4. http://www.pagina12.com.ar/2000/00-11/00-11-12/pag18.htm Los memos de una asociación ilícita, Página 12, 12-a de novembro-2000, alirita la 24-a de marto-2011}}
  5. Una duda histórica: no se sabe cuántos son los desaparecidos Arkivigite je 2009-10-24 per la retarkivo Wayback Machine Ĵurnalo Clarín, 06/10/2003.

Vidu ankaŭ redakti