Malatestiana librejo

La Malatestiana biblioteko (itale Biblioteca Malatestiana), konata ankaŭ kiel Malatesta Novello Library, estas publika biblioteko en Cesena, Emilia-Romagna (Italujo). Ĝi estis la unua eŭropa civitana biblioteko, t.e. apartenanta al la komunumo kaj malferma al iu ajn. Ĝi estis subtenita de la grafo de Cesena, Malatesta Novello. La konstruon supervivis Matteo Nuti el Fano (disĉiplo de Leon Battista Alberti); ĝi daŭris de 1447 ĝis 1452.

Malatestiana librejo
konstruaĵopublika bibliotekoQ124750618muzeo • museum of a public entity
Komenco 1452 vd
Geografia situo 44° 8′ 20″ N, 12° 14′ 37″ O (mapo)44.13885112.243729Koordinatoj: 44° 8′ 20″ N, 12° 14′ 37″ O (mapo)
Lando(j) Italio vd
Situo Cesena
Adreso Piazza Bufalini 1 - 47521 Cesena (FC)
Poŝtkodo 47521
Malatestiana librejo (Italio)
Malatestiana librejo (Italio)
DEC
Malatestiana librejo
Malatestiana librejo
Map
Malatestiana librejo
Agareo

biblioteka servo

Fondinto(j) Malatesta Novello vd
Membro de Memoro de la Mondo • Polo rete bibliotecaria di Romagna e San Marino • National Collective Archive of Periodicals vd
Notoj publika biblioteko,


1452 (malnova biblioteko),
1807 (nova biblioteko),
Tuta stoko: ĉ. 450 000 medioj

Retejo Oficiala retejo
vdr
Enirejo de la Aula del Nuti.

La Malatestiana biblioteko estas la unua humanistika-konvencia, kiu konservis sian strukturon, funkciadon kaj kodeksojn de sia malfermo dum pli ol 550 jaroj. La ĉefa enirejo estis farita de Agostino di Duccio (1418-1481). La belega juglandaĵa pordo datas de 1454 kaj estis ĉizita de Cristoforo da San Giovanni en Persiceto.

Ene la biblioteko montras sian geometrian strukturon, tipe de la frua itala renesanco. La aŭlo havas bazilikan formon (templo de kulturo), kun tri navoj dividitaj je dek vicoj de blankaj kolumnoj de loka ŝtono. La centra navo havas barilan volbon kaj finas per rozo sub kiu troviĝas la tomboŝtono de Malatesta Novello.

La lumo eniras tra 44 veneci-stilaj fenestroj perfekte koncipiitaj por legado. Ene estas konservitaj 340 altvaloraj kodeksoj diverstemaj, kiel pri religio, grekaj kaj latinaj klasikaĵoj, sciencoj kaj medicino. La plej malnova manuskripto de la biblioteko estas kopio de la Etymologiae de Isidoro de Sevilo.

En 2005 UNESKO aldonis la bibliotekon al la listo de la Memoro de la Mondo.

Eksteraj ligiloj redakti