Malaybalay [malajbalaj], - tagaloge Lungsod ng Malaybalay - estas kvaraklasa urbego (ankaŭ komponenta urbo kaj diocezo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Bukidnon. Malaybalay konsistas el 46 distriktoj.

Malaybalay
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 8700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 190 712  (2020) [+]
Loĝdenso 197 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 9′ N, 125° 8′ O (mapo)8.1563888888889125.13333333333Koordinatoj: 8° 9′ N, 125° 8′ O (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 969,19 km² (96 919 ha) [+]
Malaybalay (Filipinoj)
Malaybalay (Filipinoj)
DEC
Malaybalay
Malaybalay
Situo de Malaybalay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malaybalay [+]
vdr
Provinca administra domo en Malaybalay

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Malaybalay situas en centra parto de la insulo inter montoj ĉe kunfluejo de 2 riveroj [1]. Maramag troviĝas 46, regiona ĉefurbo Cagayan de Oro 65, Butuano 99, Tagum 109, Dabao 133, Pagadiano 191, General Santos 227, Zamboanga 364, ĉefurbo Manilo 846, Kezonurbo 850, Baguio 1042 kilometrojn (aere) [2].

 
Malaybalay nokte

Historio redakti

La originaj loĝantoj de Malaybalay venis el la nordaj marbordoj pro oftaj atakoj de piratoj. Hispanaj esploristoj alvenis en la malfrua 18-a jarcento, poste dominikanoj kaj jezuitoj. En 1850 indiĝena vilaĝeto estis fajrodetruita fare de la hispanoj pro rezisto kontraŭ hispanaj konkerintoj. Tiu batalo estis la lasta registrita rezisto de la originaj loĝantoj. En 1877 jam ĉiuj indiĝenoj akceptis la hispanan regnon kaj kristanismon. Dum dominado de Usono en 1907 estis kreita la municipo, samtempe provinco Bukidnon kun ĉefurbo Malaybalay. Dum dominado de la japanoj (1942-1945) la lokaj partizanoj ofte faris atakojn. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli, ol 100 mil loĝantoj) en la fruaj 1990-aj jaroj, en 1998 komponenta urbo lauc filipina klasifikado.

Ekonomio redakti

Malaybalay estas plejparte agrikultura areo, kie oni kultivas rizojn, maizojn, sukerkanojn, legomojn, kaŭĉukojn, kafojn, bananojn kaj ananasojn. En la urbomezo funkcias la serva sektoro kun komerco. En la eksteraj partoj ekzistas ekoturismo.

 
Kirko en Malaybalay
 
Universitata biblioteko en Malaybalay

Religio redakti

La plimulto de la loĝantaro (ĉirkaŭ 77%) sekvas la kristanismon, eĉ Malaybalay estas centro de diocezo. Krom la katolikoj ekzistas baptistoj, adventistoj kaj similaj. La ceteraj 23% apartenas ĉefe al Islamo, sed estas ankaŭ konsiderindaj anoj de budhismo.

Eduko kaj lingvo redakti

En Malaybalay universitato funkcias. La loĝantaro estas miksaĵo de pluraj etnoj.

Trafiko redakti

Malaybalay estas alirebla laŭ ĉefvojo el Cagayan de Oro. La ĉefvojo kuras plu al interno de la insulo. Al pli grandaj urboj de la insulo estas aŭtobusaj servoj, enurbe busetoj kaj tricikloj trafikas. Ĝis la 1990-aj flughaveno funkciis ĉe Malaybalay, poste la plej proksimaj haveno kaj flughaveno estas en Cagayan de Oro.

Klimato redakti

Malaybalay situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2570 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte de majo ĝis oktobro. La averaĝa temperaturo estas 24 °C kaj varias inter 18-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj eksterlandaj redakti

Fontoj redakti