Maliculo (rolulo)

(Alidirektita el Malbonulo)

Maliculo, aŭ fiulomalbonulo, estas "malamika" rolulo en rakontoj, ĉu historia aŭ (plej ofte) fikcia rakonto.

Jen arketipa malbonintenca "fiulo" en bildstria stilo

La maliculo estas kutime la antagonisto de la rakonto, tiu kiu negative efikas kontraŭ la aliaj roluloj, ĉefe kontraŭ la protagonisto (la heroo). Sed kelkokaze la maliculo povas esti mem la protagonisto.

Plejofte la maliculo havas morale malbonajn ecojn: kruela, perforta, potencavida, senskrupula, senempatia, megalomania, krima.

Kelkfoje la maliculo estas freneza sciencisto. Ofte la maliculo havas lojala(j)n servanto(j)n.

Plejofte en populara kulturo la maliculo estas viro, sed ankaŭ inaj maliculoj okaze aperas.

EkzemplojRedakti

Kelkaj konataj maliculoj en populara kulturo:

 
ilustraĵo de Franz Jüttner, 1905: Neĝblankulino venenigita de la malbona reĝino
 
la malbona reĝino ĉe Disney

Vidu ankaŭRedakti