Malbork

urbo en nuna Pollando, ĝis 1945 en Germanio

Malbork ([ˈmalbɔrk]) (esperante: Malborko; latine: Mariaeburgum Mariae castrum, Marianopolis; germane: Marienburg; litove: Malborkas; kaŝube Malbórg) ([1]) estas urbo en Pomeria Provinco en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma distrikto Malbork.

La panoramo de la kastelo Marienburg / Malbork en 2004
La panoramo de la kastelo Marienburg / Malbork en 2004
Malbork
esperante: Malborko, historie Marienburgo, latine: Mariaeburgum, germane: Marienburg, litove: Malborkas, historie Marienburgas
urbo
La kastelo Malborko flanke de la Nogat-rivero
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Malbork
Deveno de nomo: Urbo de Maria /temas pri Dipatrino Maria – la patrino de Jesuo Kristo/)
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Pomeria Provinco
Distrikto Distrikto Malbork
Komunumo Malbork (urba tipo)
Konata loko kastelo Marienburg burgo
Rivero Nogat
Situo Malbork
 - koordinatoj 54° 02′ 00″ N 19° 02′ 00″ O / 54.03333 °N, 19.03333 °O / 54.03333; 19.03333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 30 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 17,15 km² (1 715 ha)
Loĝantaro 38 175 (2008)
Denseco 2 225,95 loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1286
Urbestro Mark Charzewski
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 82-200 ĝis 82-210
Telefona antaŭkodo +48 55
Aŭtokodoj GMB
TERYT 2209011
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Malbork
Retpaĝo: www.malbork.pl
Portalo pri Pollando
Map
La fontano en la centro de la urbo en Malborko, ĉe la strato Kościuszki, en la fono de maldekstro en la rozkolora domo estas la Muzeo de Malborko kaj la Turisma Inform-Centro kaj tie estas ankaŭ la Esperanto-klubo "Kastelo" de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)
La Muzeo de Malborko kaj la Turisma Inform-Centro kaj tie estas ankaŭ la Esperanto-klubo "Kastelo" de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)
La statuo de Kazimiro la 4-a en Malborko, en la fono en la rozkolora domo estas la Muzeo de Malborko kaj la Turisma Inform-Centro kaj tie estas ankaŭ la Esperanto-klubo "Kastelo" de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)
delto de Vistulo
La Sukcena Vojo
La Hansa Ligo ĉirkaŭ la jaro 1400
  •  prusia zono
  • La Ŝtato de Teŭtona ordeno en la jaro 1410
    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito

    La urbo ĉiujare estas vizitata de preskaŭ miliono da turistoj. Allogas ilin interalie la ege interesa triparta, ruĝbrika kastelo Marienburg / Malbork, situanta sur la dekstra bordo de Nogat-rivero (Nogat estas riverbrako de Vistulo), agnoskita en 1994 kiel historia monumento kaj en 1997 honorigita per la enskribo sur la listo de Monda Kulturheredaĵo de Unesko. La kastelo Marienburg / Malbork estas la plej norde situanta objekto el la 13 objektoj en la tuta Pollando kaj la plej proksima estas la Mezepoka urbo de Toruń (komparu la liston de la heredaĵoj en Pollando). En la Mezepoko la urbo estis ano de la Hansa Ligo.

    Prahistorio redakti

    Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke la ĉirkaŭaĵo sude de Malborko, Tczew kaj Gdansko estis setligita de la homo jam inter la jaroj 300 kaj 1700 antaŭ nia erao, de en neolitiko kaj ĥalkolitiko / kuproepoko. La tiamaj setlantoj apartenis al la funelpokalkulturo kiu situis en la suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio). Oni trovis ankaŭ ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko (500-400 jaroj antaŭ nia erao).

    El posta tempo oni trovis ĉi tie la romiajn restaĵojn el la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento p.K. de la t.n. Sukcena Vojo kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. En la 2-a jarcento p.K. venis de suda Svedio la gotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj en Gotlando kaj de tie translokiĝis al la riverdelto de Vistulo ili migris en la 3-a jarcento p.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro. Gotoj estintaj en tiu regiono kreis la t. n. Wielbark-kulturon. Restaĵojn de la gota Wielbark-kulturo oni trovas en la urbokvartalo Wielbark kaj en la apuda vilaĝo Gościszewo kaj apude de vilaĝo Odry en Kaŝubio en Distrikto Chojnicki: tie aparte konata ekzemplo de la Wielbark-kulturo estas kromleĥoj, tio estas ŝtoncirkloj, parto de granda nekropolo de gotoj.

    Historio redakti

    En la 12-a kaj komence de la 13-a jarcento tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj grandparte apartenis al la kaŝubiaj princoj. Tiam 10 km suden de la nuna urbo Malborko la praprusojkaŝubiaj princoj konstruis la lignan kastelon Zantyr (legu: Zantir) ĉe la dekstra bordo de la Nogat-rivero (bonvolu scii ke la rivero Nogat estis limo inter praprusoj kaj Kaŝubio). En la jaro 1250 la pomeria princo Sambor la Dua aŭ lia frato la princo Swiatopelk la Granda (Świętopełk Wielki) vendas aŭ donacas la kastelon al la Ordeno de germanaj kavaliroj (aŭ al episkopo Kristiano). En la jaro 1274 la germanaj kavaliroj nomataj ankaŭ la teŭtonoj komencas konstrui la nunan kastelon parte de la materialoj de la malkonstruita kastelo Zantyr kaj nomis ĝin Marienburg (la burgo de Maria). Samtempe apude de la kastelo kreskas la setlejo kiu ricevas la urborajtojn en la jaro 1286. Malborko ekde 1309 jaro estis la sidejo de la grandaj majstroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12-a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristana Jerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum pli postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorienta Eŭropo, dumtempe tre sukcese.

    La Ordeno de germanaj kavaliroj konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane: Deutscher Orden, latine: Ordo Teutonicus). Ĝiaj anoj rekoneblis pro elegantaj blankaj manteloj kun nigra kruco.

    Post la Dektrijara Milito (1454 - 1466) Malborkon konkeris Pollando. La Ordeno de germanaj kavaliroj tiam translokis sian sidejon al Kenigsbergo. Dum la unua dispartigo de Pollando en 1772 la urbo ekapartenis al Prusio.

    Ĉe Tczew kaj Malborko - do ĉe la Vistula Baslando la armeo de Bonaparto kaj polaj legioj de Dąbrowski staris la 17-an de januaro 1807. La kastelon konkeris la armeo de Napoleono Bonaparto jam la 22-an de januaro. Persone Bonaparto tranoktis en la kastelo la 25-an de aprilo 1807. La urbon Tĉevo konkeris la legioj de pola generalo Jan Henryk Dąbrowski.

    Ekde 1945 la urbo apartenas al Pollando kaj la germanaj loĝantoj estis forpelataj al centra kaj okcidenta Germanio. La belega, granda kastelo de la ordeno estis grave domaĝita dum la Dua Mondmilito, sed poste restaŭrita. Nuntempe ĝi estas la ĉefa turisma allogaĵo de la urbo.

    La kastelo Marienburg redakti

     
    La figuro de Dipatrino Maria en la blinda fenestro de la Maria-preĝejo de la Alta Kastelo, post la rekonstruo (2016)
     
    La plano de la fortikaĵo sude la altkastelo (A), norde la mezkastelo (B), okcidente preterfluas la rivero Nogat
     
    La kastelo flanke de la Nogat-rivero
     
    La kastelo
     
    La Alta Kastelo kun turo, vido el oriento, 2016
     
    Batalo de Grunwald (la 15-an de julio 1410), pentrita de Jan Matejko
     
    la kastelo flanke de la Nogat-rivero
     
    La muzeo de sukceno en la Meza Kastelo, la sukcenelfaraĵoj
     
    La historia muzeo en la Meza Kastelo, la mezepokaj glavoj
     
    La kastela muzeo
     
    gravuraĵo de Dominiko Quaglio, la kastelo, 1834
     
    la kastelo, ĉirkaŭ 1895
     
    la kastelo, panoramo de la oriento, 1901
     
    kastelo, la korto de la Meza Kastelo
     
    La Granda Refektorio en la Meza Kastelo
     
    La Somera Refektorio en la Alta Kastelo
     
    La refektorio en la Alta Kastelo
     
    La korto de la Alta Kastelo kun puto
     
    La enir-pordego de la okcidento kun la turoj flanke de la rivero Nogat
     
    La enirejo al la Meza Kastelo kun la herso de la kastel-pordego
     
    La Meza Kastelo, la enirejo vidata de la korto
     
    La defendmuroj flanke de la rivero Nogat, dekstre estas la Alta Kastelo kaj en la fono la Palaco de Altaj Majstroj de la ordeno
     
    La skulptaĵoj ĉe la enirejo al la kapelo de Sankta Anna en Alta Kastelo
     
    La fenestroj en la Alta Kastelo
     
    Kastelo, kun barbakano, vido de la oriento (2015)
     
    Kastelo, vido de la oriento
     
    Kastelo, vido de la oriento
     
    Vido al la kastelo kaj la rivero Nogat
     
    La kapelo de Sankta Anna en la Alta Kastelo, kun tri tomboŝtonoj de ordenestroj, i.a. de Winrich von Kniprode
     
    Statuo de la ordenestro Winrich von Kniprode sur la kastela korto de Meza Kastelo
     
    de maldekstre: Hermann von Salza, Siegfried von Feuchtwangen, Winrich von Kniprode, Albreĥto (Prusio), statuoj de la kvar ordenestroj, sur la korto de Meza Kastelo
     
    statuo de Albreĥto (Prusio) sur la korto de Meza Kastelo
     
    la preĝejo de la Sankta Laŭrenco, nun vendejo de suveniroj, sur la korto de Antaŭkastelo (Malalta Kastelo)

    La kastelo estas majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la malfrua mezepoko, ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko unu el dekkelkaj en Pollando kaj unu el du norden de Varsovio (la dua estas en Toruń). Ĝi estas la plej granda gotika brika fortikaĵo en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la suma kub-amplekso de pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, entute la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj.

    La kastelo estis konstruita etape, parto post parto, komence de la 1270-aj jaroj, kaj dum pasado de la tempo ĝi fariĝis la ĉefelemento de la defenda sistemo en la teŭtona Prusio. Komence (ĉ. la jaro 1280) ĝi funkciis kiel unu el la teŭtonaj komandaj kasteloj. Jam de la jaro 1309 ĝi estis sidejo de la ordenestroj. Danke al plikonstruo en la 14-a jarcento ĝi ricevis la formon de triparta defend-ensemblo: la Alta Kastelo (klostro, tie unu ZEO), la Meza Kastelo (sidejo de la ordenestro kaj de la ĉefkomandanto, la politika kaj administra centro de la ordena ŝtato) kaj la Antaŭ-kastelo (vasta ekonomia bazo). Kiel ĉefurbo de la ordena ŝtato la kastelo fariĝis la centro diplomatia, armea, ekonomia kaj religia. Ĝis la mezo de la 15-a jarcento Marienburg estis konata kiel unu el la bazoj de la kruc-ekspedicioj al Litovio (Ĵemajtio) kaj Kurlando kaj tie okazadis la montraj turniroj kaj festenoj kiuj allogis al Prusio la kavaliraron el la tuta Eŭropo.

    La 15-an de julio 1410, post la malvenko de la ordena armeo en la Batalo de Grunwald, la pola-litova armeo kun pola reĝo Ladislao la 2-a (Jogaila) / Władysław la 2-a sieĝis la ordenan fortikaĵon, tamen sen sukceso, kio savis la ekziston de la Ordeno. Pro la politik-ekonomia krizo en la ordena ŝtato okazis ribelo fare de la regatoj (en 1454) kaj rezulte de ĝi la enkorpigo al la Pola Reĝlando. En majo 1457 la ordenestro fuĝis de la kastelo Marienburg al Kenigsbergo, la ordene dungitaj soldatoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝo Kazimiro la 4-a. De tiam, dum pli ol tri jarcentoj la regiono je la nomo Reĝa Prusio estis parto de la pola reĝlando kun multaj privilegioj por la loka germana loĝantaro.

    Post la unua dispartigo de Pollando en 1772, la regiono Reĝa Prusio kun la fortikaĵo iĝis parto de Prusio. Dum tiu periodo la kastelo servis kiel kazerno kaj stokejo. Tiam la kastelo estis grave ruinigita, tamen ĝi revenis al la perdita gotika formo danke al rekonstruo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento fare de la arkitekto Conrad Steinbrecht {{prononco|ŝtajnbreht).

    En la jaro 1945 Marienburg doniĝas al Pollando kaj rericevas sian polan nomon Malbork. La kastelo denove grandparte estis ruinigita fine de la Dua Mondmilito. Daŭras ĝis nun la intensiva restaŭrado kaj rekonstruo de la kastelo, fare de interalie de lia direktoro Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, filo de Bernard Binnebesel kiu en la jaro 1909 kunfondis Esperanto-rondon en Marienburg. En la 1997 j la arkitektura ensemblo de la kastelo honorigita per la enskribo sur la prestiĝa Registro de Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Nun administras la fortreson ĉe la rivero Nogat la Kastela Muzeo fondita en 1961. La ĉefaj taskoj de la muzeo estas la protekto de la historiaj valoroj de la kastelo, gvidado de konservadaj kaj esploraj laboroj, kolektado de la valoraĵoj por la konstantaj kaj portempaj ekspozicioj kaj ankaŭ la eduka tasko. La muzeo disponas je 23 kolektoj en kampo de arto, arkitekturo, arta metio kaj historio. La plej interesaj estas la kolektoj de: sukcenelfaraĵoj, armilaro, numismatikaĵoj, skulptarto kaj la detaloj de arkitekturo. Krom la ĉefa aktivado, la muzeo organizas simpoziojn, artajn kaj edukajn aranĝojn ekzemple koncertojn, teatraĵojn, kaj eĉ historiajn spektaklojn subĉielajn – i.a. “La sieĝo de Malborko”. La kastelo ĉe la rivero Nogat ofte servas kiel dekoracio por fari filmojn (televido, kinematografio). Vespere dum la someraj monatoj la vizitantoj povas admiri la spektaklon “Lumo kaj Sono”. En la rekonstruita karavanejo, nun kiel moderna Konferenca Centro “Karwan” /t.e. ”Karavanejo”/ - tie oni organizas laŭ specialaj mendoj – kunvenojn, festenojn, atelierojn kaj la kastelajn aventurajn ludojn. La muzeo funkcias dum la turisma sezono (de la 1-a de majo ĝis la 30-a de septembro) de la 9-a ĝis la 20-a horo. (la ekspoziciojn oni fermas je la 18:30 en la Meza Kastelo kaj je la 19:00 en la Alta Kastelo). Post la sezono la muzeo funkcias de la 10-a ĝis la 15-a horo. La spektaklo “Lumo kaj Sono” (nur en pola versio) sperteblas de la 1-a de majo ĝis la 15-a de septembro.

    Altkastelo redakti

    La altkastelo konsistigas la plej malnovajn parton de Marienburg kaj estas laŭtipe kvadrata konvento kaj fortikaĵo. La kvar-ala konstruaĵo funkciis kiel bazo kaj loĝejo de la ordenaj kavaliroj. La norda alo de la altkastelo finkonstruata proksimume 1280 komence hejmigis krom la kapelo kaj la kapitulejo ankaŭ la dormejon de la ordenkavaliraj fratoj.

    Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg pligrandigis ĝis 1344 la kapelon al preĝejo Sankta Maria, alkonstruigante plurlateran ĥorejon elstaranta super la konstrukorpo de la altkastelo. Ĉe la ekstera muro de la ĥorfinaĵo ĝis 1945 troviĝis en niĉo plenplastika statuo de la Dipatrino tegita per kolora vitromozaiko.

    Mezkastelo redakti

    La mezkastelo estis konstruata ekde 1309 kaj loĝigis gravajn instituciojn necesajn por la administrado de la ordeno kaj de la lando. En la mezkastelo ankaŭ troviĝis la sidejo de la ĉefordenestro kun la reprezentoĉambroj. Siegfried von Feuchtwangen, kiu en 1309 transigis la ĉefordenestran sidejon de Venecio al Marienburg, kaj Luther von Braunschweig elkonstruigis la mezkastelon.

    La plej grava parto de la mezkastelo estas ja la ĉefordenestra palaco. La profankonstruaĵo, starigata kaj finkonstruata en 1400 verŝajne laŭ planoj de Nikolaus Fellenstein (li devenis el Koblenz / Koblenco), montras arĥitekturan apartaĵon: Laŭ sia formo la ĉefordenestra palaco konvenas kun la tipo de loĝoturo kaj montras krom malaltGermanaj-gotikaj elementoj ankaŭ influojn de itala kaj flandra-burgonja konstrutradicio. Per tio la konstruaĵo ankaŭ montras sur la rilatoj de la Germana Ordeno vaste sin etendiĝantaj ĉe la turniĝo al la 15-a jarcento.

    La somera kaj la vintra manĝoĉambroj, du ĉambregoj troviĝantaj en la ĉefordenestra palaco, estis konstruataj por reprezentaj celoj de la ĉefordenestro kaj apartenas pro sia arĥitekturo al la plej imponaj enaj spacoj de la malfrua mezepoko. La stelovolbojn de la du lumotrafluataj, kvadrataj ĉambregoj portas pokaze ununura maldika granitkolono.

    Ŝtonbulo en la muro super la kameno en la somera manĝoĉambro laŭ legenda onidiro estus pafita dum la sieĝo de la fortikaĵo Marienburg en 1410 fare de la pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo sur ĉi tiun pilastron portantan la volbon, por mortigi la ĉefordenestron Heinrich von Plauen kaj liajn konsilantojn per la kunfaleganta volbo.

    Inter 1822 kaj 1828 oni fasonis la someran manĝoĉambron laŭ konceptoj de Karl Friedrich Schinkel. Vitraloj verkitaj laŭ pentraĵoj de la berlina historiema pentristo Carl Wilhelm Kolbe montras scenojn el la ordena historio. En la iomete malpli granda vintra manĝoĉambro troveblas restaĵoj el la mezepokaj murpentraĵoj de Majstro Petro el la komenco de la 15-a jarcento.

    La manĝoĉambrego situanta en la mezkastelo apud la ĉefordenestra palaco longas 30 metrojn, havas malpezajn stelovolbojn, kiujn portas tri maldikaj ruĝaj granitpilastroj.

    Antaŭkastelo redakti

    La antaŭkastelo ekzistis en 1309 elementece. En la kapelo de Sankta Laŭrenco (vidu la apudan foton), modesta konstruaĵo kun plata tegmento, sinapoga ĉe la ekstera muro de la antaŭkastelo, okazis la diservoj por la duonfratoj de la germankavalira ordeno kaj por la servantaj fratinoj. La kapelo entenis unu el la plej grandiozaj majstroverkoj pentrartaj de la 14-a jarcento en la ordenaj landoj, la altaro el la ordenkastelo Graudenz / Grudziądz. Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg konstruigis la komandorejon kaj palisoponton trans la riveron.

    Sub Heinrich von Plauen okazis meze de la 15-a jarcento plifortikigo de la defendoinstalaĵoj (Plauen-Remparo). Ekzistas ekde ĉi tiu tempo komplika sistemo el muroj, fosaĵoj kaj interremparaj spacoj kun parte kvarobla muroringo. La remparojn en la norda kaj orienta antaŭa kampo konstruis la svedoj en la jaroj 1656 ĝis 1659, kiuj antaŭe en 1655 estis invadintaj sangoverŝe kaj pereige en Pollandon.

    Aliaj historiaj monumentoj redakti

     
    Malnova urbodomo, lignogravuraĵo el la jaro 1903
     
    Malnova urbodomo (gotiko)
     
    La ruinaĵoj de la mezepoka Latinlernejo, nun rekonstruita kiel Centro de Kulturo kaj Edukado
     
    Maria Pordego
     
    La Potista Pordego (La Pordego de la Sankta Spirito / Elblonga pordego)
     
    La Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, la rivero Nogat kaj panoramo al la Vistula Baslando
     
    La Malnova Urbo kun dekstre videbla la Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, la foto farita de la turo de la Alta Kastelo

    Krom la Teŭtona Kastelo, en la urbo vizitindaj estas la Malnova urbodomo, gotika brika konstruaĵo el la 14-a jarcento, la ruinoj de la Mezepoka t.n. Latinlernejo, konstruita en la jaro 1352 fare de la Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Winrich von Kniprode (nun rekonstruita kaj servas por la Centro de Kulturo kaj Edukado) (vidu la foton) kaj mezepokaj defendmuroj kun la gotikaj pordegoj, de la sudo la Maria Pordego ankaŭ nomata la Ŝtum-pordego, ĉar vojo de ĝi direktis al la sekvonta teŭtona kastelo en la proksima urbo Stuhm kaj de la oriento la Potista Pordego ankaŭ nomata la Pordego de la Sankta Spirito aŭ la Elblonga pordego, ĉar direktis la la alia teŭtona kastelo en la proksima urbo Elblongo.

    • Urbodomo – konstruita dum la jaroj 1365-1380 en la sama loko de la pli frua urbodomo. Rekonstruita en la fino de 15-a jarcento kaj en la jaro 1901 fare de arkitekto Konrad Steinbrecht. Konstruita je la plano de ortangulo, kun kelo, duetaĝa. La tegmento duklina kun du ornamitaj gabloj (pinjonoj) kaj meze de la firsto estas kampanileto t.n. firstotureto. En la firstotureto estis sonorilo fandita en la jaro 1407. En la kelo antaŭ la Dua Mondmilito estis restoracio „Ratskeller” („Urbodoma Kelo”) kun la memorĉambro omaĝe al la tria prezidento de la Vajmara Respubliko Paul von Hindenburg. En la urbodomo en 90-aj jaroj de 20-a jc okazadis la E-kursoj fare de la E-rondo „Kastelo” kaj en la apuda brikdomo kun la apoteko „Sub la Ora Aglo” en la jaro 1909 oni fondis la unuan E-rondon. La brikdomo kun la apoteko ne plu ekzistas (detruita dum la 1945 jaro dum la bombardado fare de la Ruĝa Armeo), sed tie estas trilingva (en Esperanto, la pola kaj la germana) E-memorŝtono okaze de la 100-jara datreveno (ZEO).
    • La Maria Pordego (Ŝtum-pordego) - konstruita kune kun la aliaj defend-muroj en la unua duono de la 14-a jc. Konstruita je la plano de ortangulo je 6,6 m kaj 7,6 m kaj 10 m alta. Ĝiajn fasadojn la sudan kaj la nordan ornamas blindaj fenestroj fermitaj de supre per pintaj arkoj. Tiu gotika defendturo post la incendio en la jaro 1838 ricevis la alkonstruitan surkonstruaĵon de la trabfakaĵo. En la jaroj 1936/1937 oni rekonstruis la tegmenton laŭ la projekto de la konstru-majstro Paŭlo Dombert. Oni malkonstruis la tureton, kaj la pordegon oni kovris per la groptegmento (t.e. la kvardekliva tegmento) kiu kovradis la krenelojn / krenelaron kaj la turhorloĝon oni metis en tiu ornama krenelaro. Post la Dua Mondmilito oni ne kovris la defendturon per la tegmento el la 1937 jaro.
    • La Potista Pordego (ankaŭ nomata la Pordego de la Sankta Spirito aŭ la Elblongo-pordego) – konstruita supozeble en la jaro 1380. Ĝi estas kvinetaĝa, 12 m alta, konstruita je la plano de ortangulo je 7,6 m kaj 9,4 m. Krom la chefa traveturejo apude estas du trairejoj por piedirantoj. Larĝaj frisoj kiuj dividas la etaĝojn kaj blindaj fenestroj en la du supraj kaj la blazonaj ŝildoj en la plej alta etaĝo, kaj ortangulaj embrazuroj (paftruoj) bone videblaj de la orienta fasado de la defendturo. Simile aspektis la okcidenta fasado tamen ĝi ne posedis la grandan niĉon kia estis de mala flanko kaj kiu estis alta je tri etagĥoj.
    • Indas rigardi ankaŭ la paroĥan preĝejon de Sankta Johano la Baptisto el la 13-a jc /tie ZEO - memortabulo honore al s-ano Bernard Binnebesel, la gotikan urbodomon el 1380, la fragmentojn de la urbaj fortikaĵoj kun la du pordegaj turoj ankaŭ la preĝejon de Dipatrino de Senĉesa Helpo el la 18-a jarcento.

    Filmoj pri Malborko aŭ faritaj i.a. tie redakti

    • La kruckavaliroj (filmo) ("La Teŭtonoj") (filmo) (pole: Krzyżacy) de la pola reĝisoro Aleksander Ford (1960) pri la Batalo de Grunwald. Unu el aktoroj: Emil Karewicz.
    • "La Sorĉisto" (pole: Wiedźmin) (fantazia filmo), de la jaroj: 2000–2001, premiero: de la filmo 2001, de la seria TV-filmo en la jaro 2002, de pola reĝisoro Marek Brodzki
    • "Der Unhold" (germane); "La Roi des aulnes" (france), "the Ogre" (angle), Esperante: "La Reĝo de Alnoj", pole: "Król Olch") germana-angla-franca filmo pri la Dua Mondmilito kun la ĉefrolulo John Malkovich de la germana reĝisoro Volker Schlöndorff
    • Koperniko (filmo) (pole: Kopernik) – pola-germana filmbiografio reĝisorita de Eva Petelska kaj Ĉeslavo Petelski el 1972 okaze de jubileo de 500-jaroj de la naskiĝo de fama pola astronomo Nikolao Koperniko. Preskaŭ samtempe estis farita samtitola filmserio. Premiero de la filmo 1973.
    • Aŭteto kaj templanoj (pole: Samochodzik i templariusze) – populara pola filmserio porjunulara el 1971 reĝisorita de Hubert Drapella. Ĝi estas filmadapto de novelo de Zbigniew Nienacki (ankaŭ aŭtoro de scenaro) simile titolita Sinjoro Aŭteto kaj templanoj. Ĉefan rolon ludis Stanisław Mikulski. Kiel sinjoro Aŭteto estas li historiisto de arto, proprietulo de neordinara aŭto veturanta-flosanta kaj detektivo-amatoro, kiu kun helpo de skoltoj serĉas trezorojn de ordeno de la templanoj.

    Esperanto en Malborko redakti

     

    Ĉar inter vizitantoj de Malborko estas multaj konataj homoj el la mondo, i.a. Nobel-premiitoj, diplomatoj, parlamentanoj, politikistoj, sciencistoj kaj kultur-aktivistoj, kiaj estas esperantistoj aŭ apogantoj de la ideo de interkompreniĝo kaj de la pontlingvo Esperanto, loka E-klubo "Kastelo" kun Urba Konsilantaro de Malborko prenis la ideon, ke ili plantu en parko Esperanto (t.e. Skvaro Esperanto / [2], [3], [4]), en la jaro 2000 nomita "Parko de la Mondo" sian arbeton kaj malkovru la E-memorŝtonon nome de sia lando aŭ urbo kreante tiamaniere la unikan esperantistan Parkon de la Mondo. Tio estas komuna kontribuo por proksimigo de la nacioj jam antaŭ la plivastigo de Eŭropa Unio.

    Al la ideo jam aliĝis elstaraj agantoj kaj E-organizoj kaj dum kelkaj solenaĵoj okazis plantado de la arbetoj kaj inaŭguro de la E-memorŝtono. Ekzemple dum publika solenaĵo la 20-22-an de septembro 2002 partoprenis delegacioj el 12 landoj, inter ili ankaŭ delegacio de Ĉeĥa Fervojista Sekcio IFEF-FISAIC ČD.

    En la Parko de la Mondo, en kies centro staras bela monumento de d-ro Ludoviko Zamenhof (inaŭgurita la 11-an de junio 2000 de la Urbestro de Malborko mag. Mieczysław Roeding kaj Vicurbestrino de Malborko d-ino Danuta Stanek-Gutowska, esperantistino), kverko "Esperanto" (inaŭgurita la 1-an de aprilo 2000) kaj dekdulingva obelisko kun i.a. la teksto en Esperanto: PACO REGU SUR LA TERO - donaco de la urbo Seatlo / Seattle kaj Seatla Esperanto-Societo (inaŭgurita de prof. Georgo Dobrzyński / Jerzy Dobrzyński, Honora Civitano de Usono, tio okazis la 24-an de julio 2007 kun 240 esperantistoj el 20 landoj - la partoprenantoj de la 18-a EEK /Ekumena Esperanto-Kongreso/ en Pelplin (Pelplino). Nuntempe troviĝas apud plantitaj arboj jam pli ol kvardek ŝtonoj kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, inter ili tiuj de Aŭstralio, Barato, Britujo, Bulgario (la platanaceron kaj E-memorŝtonon "Bulgario" plantis prof. d-ro habil. Boĵidar Leonov, la rektoro de E-Universitato en Karlovo, prezidanto de EDE-Bulgario), Ĉeĥio, Ĉilio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Irlando, Latvio, Litovio, Pollando, Rusio, San-Marino, Svedio, Japanio, Brazilo, Koreio, Slovenio / Mariboro, Eŭropa Unio, DR Kongo, Usono (omaĝe al Antoni Grabowski), Israelo, Hispanio kaj Valencio, Vatikano kaj aliaj ekz. Ŝtono de Romaoj, Kaŝubio la ŝtono de Kaŝuboj, tri ŝtonoj: Sölvesborg, Nordhorn, Neubrandenburg - de la partnerurboj de Malborko. Pri lokigo de la ŝtonoj apud plantotaj arbetoj traktis aŭ traktas Aŭstrio, Kanado, Svislando, Ĉinio, Belgio, Slovakio kaj Luzacio (ŝtono de soraboj).

    ZEO-j en Malborko redakti

    En Malborko tutmonde estas la plej multaj ZEO Zamenhof/Esperanto-Objektoj ([5]). Post vizito de du sciencistoj, de germana Nobelpremiito Reinhard Selten kaj aŭstralia kandidato por tiu premio, Robin Pope, kiuj la 9-an de novembro 2002 plantis en la Parko de la Mondo arbetojn de siaj landoj kaj inaŭguris ŝtonojn kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, kaj post la aliaj vizitoj ekz. de s-ano Miyoshi Etsuo, Prezidanto de Kompanio Swany el Japanio (la 25-an de julio 2003) kaj s-anino Margareta Handzlik, eŭropdeputitino (MEP) (la 21-an de julio 2005) la nombro de ZEO-j en tiu ĉi urbo atingis la nombron 35 da ZEO-j. La 30-an de junio 2011 oni inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon "mecenato de Esperanto" omaĝe al Etsuo Miyoshi kaj ĉe tiu ZEO la vojevodo de Pomerio Roman Zaborowski distingis la eminentan japanon per la alta Ŝtata Ordeno dekrete donita de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski pro la promociigo de Esperanto kaj pola kulturo en Eŭropo kaj en la tuta mondo. La merita esperantisto el Gdinio Kazimierz Krzyżak (prononcu:Kazimiro Kĵiĵak) tuj poste kun la vojevodo Roman Zaborowski kaj kun Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio plantis kverkon "Kaŝubio" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-an ZEO-n en Malborko (la ZEO-n sponsoris la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto ([6]).

    La Esperanto-Movado en Malborko redakti

     
    Foirejo de la Malnova Urbo en Malborko kun la Arkadoj, ĉirkaŭ 1935 j / sur la Foirejo estas ZEO "100 jara jubileo de E-o en Malborko"
     
    Gotika preĝejo de Sankta Johano la Baptisto (apude ZEO omaĝe al esperantisto, papo Johano Paŭlo la 2-a; kaj interne de la preĝejo ZEO omaĝe al la esperantisto Bernardo Binnebesel)

    Esperanto kaj E-Movado en Malborko havas longan tradicion. En 1909 dum kunveno de la membroj de Orient-Germana Esperanta Ligo ("Ogelo") fondiĝis grupo esperantista de Malborko (tiame dum la dispartigo de Pollando troviĝis en Prusio kaj oficiala nomo estis: Marienburg), kies prezidanto estiĝis apotekisto Heinrich Mehrländer. Nuntempe E-klubo "Kastelo" kun prezidanto Eduardo Kozyra kunligas ĉ. 40 esperantistojn. E-kunvenoj okazas unufoje monate, E-kurso ĉiusemajne en la Urbodomo. En la Urbodomo estas E-klubejo kaj E-biblioteko kaj en Publika Biblioteko "Bona Novaĵo" troviĝas riĉa Esperanto-Fako ĉe Kristana Baptista Preĝejo apud la placo Zamenhof. Krome unufoje monate okazas Esperanto-diservo en Katolika Paroĥejo de la Descendo de la S-ta Spirito, str. Nogatowa 7, sabate (14-15 h), poste ĉe la preĝeja klubejo E-renkontiĝo (15-17 h) kun pastro, mag. Eŭgeno Grzesik.

    La 10-an de septembro 2002 vizitis Parkon de la Mondo ankaŭ prof. d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof (nepo de L.L. Zamenhof) kun edzino, li tiutage solene metis florojn ĉe monumento de Ludoviko Zamenhof kaj solene malkovris E-memorŝtonon ĉe arbo de "Francio".

    Pri la vizitoj en la "parko de la mondo" en 2004 red. Roman Dobrzyński faris filmon "sieĝoj de Malborko" en la versioj la pola /oficiale por la Pola Televido/ kaj en Esperanto. La filmo montras kiel la lokaj esperantistoj kontribuas al evoluo de sia urbo.

    La 1a - 3a de decembro 2006 okazis en Malborko la 6a Kunveno de PEJ kun la vizito al esperantista Parko de la Mondo kaj la Teŭtona Kastelo ([7]).

    Fine de la jaro 2007 (de la 26-a de decembro 2007 ĝis 2-a de januaro 2008) okazis en Malborko la junulara E-renkontiĝo Ago-Semajno kun 228 aliĝintoj el pli ol 30 landoj. La partoprenantoj tiam povis eniri kastelon senpage, kiam ili montris nomŝildon de de la renkontiĝo Ago-Semajno ([8]).

    Post la 94-a UK en Bjalistoko, la 1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009 okazis en Malborko la Oficiala POST-KONGRESO de UEA, Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto de Pola Senato Bogdan Borusewicz. La inaŭguro okazis en Gdinio kun partopreno de 80 esperantistoj el 28 landoj (el kvar kontinentoj) kaj krome du kaŝubaj folklor-ensembloj: el komunumo Linia - infan-junulara (45 persona) "Kaŝuba Familio" kaj plenkreskuloj el la folklor-ensemblo "Gdynia" (Gdinio) (29 persona). Partoprenis i.a. Prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta, Prezidanto de Akademio de Esperanto (AdE prof. d-ro John C. Wells, Vicprezidantino de UEA Claude Nourmont, Vicprezidanto de Akademio de Esperanto (AdE) Brian Moon... , Gdanska Televido (TVGdańsk) kaj Gazeta Wyborcza [legu: gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto) ... oni kune inaŭguris en Gdinio sur la Ŝtona Monto la novan ZEO-n "Esperanto-Kverkon" kion memorigas la dulingva memortabulo ([9]).

    Dum la postkongreso en Malborko estis inaŭgurita trilingva E-memorŝtono /Esperanto-pola-germana/ en la loko kie antaŭ 100 jaroj oni fondis E-grupon (precize la 16-an de aŭgusto 1909 jaro). ([10], [11]) kaj krome kavar aliaj ZEO-j, "Vatikano" (omagĥe al pola papo, Johano Paŭlo la 2-a /kiu estis esperantisto) ([12]), "Barato" (inaŭguris ĝin prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta, [13]), "Britio" (inaŭguris ĝin prezidanto de Akademio de Esperanto prof. John C. Wells, [14]) kaj "Usono" (inaŭguris ĝin vicprezidanto de Kongreso de Poloj en Usono, prof. Zbigniew Anthony Kruszewski, nepo de Antoni Grabowski, kaj pro tio la E-memorŝtono estas omaĝe la Patro de E-poezio Antoni Grabowski).

    La 5an de aŭgusto 2009 kadre de la Postkongreso okazis la tuttaga busa ekskurso al la proksima de Malborko la germana ekstermejo de la Dua Mondmilito en Stutthof (apud la vilaĝo Sztutowo) kie por tiu vizito la Muzeo de la Ekstermejo faris la ekspozicion "Esperanto en la mortkoncentrejo Stutthof" ([15], [16]).

    De la 4-a ĝis 25-a de januaro 2013 gastis en la Malborka Urbodomo dum sia turneo tra tuta Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio ([17], [18], [19],[20]), kiu unue estis oktobre 2012 en Pola Senato kaj organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. La ekspozicion kunorganizis la Kastela Muzeo en Malborko kaj la Urba Oficejo. La vernisaĝo de la elspozicio okazis la 4-an de januaro - inaŭguris ĝin la Urbestro Andreo Rychłowski kaj Prezidanto de la Urba Konsilantaro Arkadio Mroczkowski, ĉeestis ankaŭ Direktoro de la Kastela Muzeo prof. Janusz Hochleitner kaj adjunkto de la Kastela Muzeo Eva Kasprzyk (esperantistino) kiu estis la kuratoro de la ekspozicio. La regalon kun i.a. Esperanto-medoj financis la Urbestro. La 25-an de januaro 2013 la ekspozicio veturis al urbo Nowy Staw (Nova Stavo), kie la vernisaĝo okazis la 27-an de januaro en la Baslanda Galerio.

    De la 2011 jaro tre aktivas en Malborko la E-rondo "Kastelo" kiu apartenas al Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto; la prezidanto de la rondo kol. Eduardo Kozyra estas vicprezidanto de la estraro de EDE-Pollando, kaj de la jaro 2015 la prezidanto de la estraro de EDE-Pollando.

    Post la apero de la artikolo en la "Balta Ĵurnalo" (la 6an de majo 2016) pri la vortaro de Eduardo Kozyra trilingva ESP-ANG-POLA VORTARO (5-voluma, preskaŭ 2000-paĝa) kun la foto kun Vic-ministro pri Kulturo Jarosław Sellin ([21]) sur kiu Kozyra enmanigas al Ministro la E-vortaron - okazis granda eĥo en nia regiono kun la ekinteresiĝo pri Esperanto. Ekzemple la fakultatestrino de la plej granda nepublika altlernejo en norda Pollando en Bydgoszcz, filio en Malborko Patrycja Kozłowska invitis la aŭtoron de la vortaro kun propono, ke li oficiale faru la E-kursojn por la studentoj de tiu altlernejo komence de la oktobro 2016. Krome ŝi proponis apartan E-kurson (grupon) por la profesoroj kaj instruistoj de tiu Supera Altlernejo pri Mastrumado, interalie jam aliĝis al tiu "profesora grupo" persone mem la Fakultatestrino Patrycja Kozłowska kaj Maria Kozłowska lekciistino pri la angla.

    Vidu ankaŭ redakti

    Transporto redakti

     
    la urba stacidomo de 1852

    Malborko havas regulan kaj rapidan trajnkonekton al Varsovio (tiuj trajnoj vojaĝas de aŭ al Gdansko kaj Gdinio / Gdynia) kaj al Elblongo / Elbląg; ankaŭ havas tre bonan ŝosean trafikan kunligon, speciale kun Gdansko, Elblongo kaj Varsovio, kaj ankaŭ kun Germanio, Rusio kaj Skandinavio (i.a. danke al la Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko de la Triurbo Gdansko-Sopoto-Gdinio kaj danke al la marhavenoj en Gdansko kaj Gdinio).

    • La fervojstacidomo en Malborko estas unu el la plej belaj kaj unu el la plej malnovaj en Pollando. Tie dum la Tutpollanda Kongreso de Fervojistoj-Esperantistoj estis granda ekspozicio de Esperanto (dum la jaro 2002), la unikan stacidomon vizitis ankaŭ IFEF-kongresanoj dum ilia Kongreso en Pollando en la jaro 2008 post la oficiala inaŭguro de IFEF-ZEO en la Parko de la Mondo en Malborko.

    Urbaj ĝemeliĝoj redakti

    Famaj homoj ligitaj kun la urbo redakti

    • Grzegorz Lato (n. 1950) - futbalisto
    • Tadeusz Cymański (n. 1955) - politikisto, favora por Esperanto
    • Heinz Galinski (1912-1992) - prezidanto de Juda Komunumo por Germanio
    • Jan Mela (n. 1988) - handikapulo kiu dum unu jaro venkis du polusojn kun Marek Kamiński
    • Izabela Bełcik (n. 1980) - volejbalistino
    • Rafał Murawski (n. 1981) - futbalisto
    • Marcelina Zawadzka (n. 1989) - modelino, ŝi venkis en la belulin-konkurso 2011 en Pollando
    • Marie Loeper-Housselle (1837-1916), feminisma pionirino
    • Peter Smalun, dezajnisto de vazaro

    Honoraj civitanoj de Marienburg redakti

    • 1828 – Wilhelm Ludwig Haebler
    • Johann Peter Monath
    • 1915 – Paul von Hindenburg (de la jaro 1915) La tria prezidento de Vajmara Respubliko [naskiĝinta la 2-an de oktobro 1847 en Posen, mortinta la 2-an de aŭgusto 1934 en sia familia bieno Neudeck (nun Ogrodzieniec) apud Resenberg (nun Susz) - nur 60 km de la urbo).
    • Karl Monath
    • Arthur Born
    • 1919 – Konrad Steinbrecht, germana arkitekto kiu dum la jaroj 1882 - 1921 gvidis la rekonstruon de la kastelo Marienburg
    • 1925 – Max Halbe
    • 1942 – Bernhard Schmid, germana arkitekto kiu kontinuis dum la jaroj 1921 - 1941 la rekonstruon de la kastelo Marienburg post Konrad Steinbrecht
    • 1944 – Erich Abraham

    Honoraj civitanoj de Malbork redakti

    • 1947 – divizi-generalo Marian Spychalski
    • 1994 – Hall Trøan Galaaen
    • 1994 – Olav Bergene Holm
    • 1996 – Søren Odberg
    • 1996 – Marit Buhaug
    • 1996 – Erling Hansen
    • 1996 – Hermann Schäpers
    • 1996 – Anne Lystad
    • 1996 – Ingebjärg Christiansen
    • 1996 – Lizzi Hansen
    • 1996 – Turid Pettersen
    • 1996 – Johan Stensrud
    • 1997 – Michel Marbot
    • 2003 – Michael Leier
    • 2004 – Maria Prior-Nowak
    • 2006 – d-ro Chrystian Meyl
    • 2008 – Maria Luiza von Sethe

    Fotaro redakti

    Referencoj redakti

    1. http://www.wikiwand.com/eo/Malbork
    2. http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/malbork-odmieniony-park-swiata-ale-esperantysci-maja-uwagi,1929134,artgal,t,id,tm.html
    3. http://malbork.naszemiasto.pl/tag/skwer-esperanto-malbork.html
    4. http://www.malbork1.pl/artykul/27664/metamorfoza-skweru-esperanto[rompita ligilo]
    5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-27. Alirita 2016-09-26.
    6. http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/nowe-kamienie-w-parku-swiata-juz-odsloniete,971025,artgal,t,id,tm.html
    7. http://pej.pl/pl/o-nas/dokumenty/6-zjazd-pme/
    8. https://www.youtube.com/watch?v=HglvxqOQlz4
    9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-02. Alirita 2016-09-30.
    10. http://www.marienburg.pl/viewtopic.php?t=434
    11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2016-09-27.
    12. http://www.marienburg.pl/viewtopic.php?t=434
    13. http://www.malbork1.pl/artykul/24341/wystawa-na-125-lecie-esperanto[rompita ligilo]
    14. http://www.malbork1.pl/artykul/24341/wystawa-na-125-lecie-esperanto[rompita ligilo]
    15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-12. Alirita 2016-10-01.
    16. ESPERANTO EN KONCENTREJO De tempo al tempo surprizas nin iu ĵus malkovrita epizodo el la historio de la Esperanto-movado. Se tiu epizodo okazis dum la milito, ĝi sonas preskaŭ sensacia. Samideano Albin Makowski, nun preskaŭ 74-jara, esperantiĝis jam en 1928. Antaŭ la dua mondmilito li gvidis Esperanto-angulon en «Gazeta Pomorska» (Pomerania Gazeto). En la okupitaj landoj, la hitleranoj celis la likvidon de ties «intelektularo» (instruistoj, pastroj, kulturgvidantoj, artistoj, ktp.). En aŭtuno 1942, funkciulo de la nazia sekreta polico arestis s-ron Makowski; dum la kontrolado de la vestoj la policano trovis blankan rozarion, kaj ekkriis moke: «Tio ne plu helpos al vi!». Sed tiel ne estis. Post la unuaj esploroj, dolorige batita gis konsciperdo, Makowski estis ĵetita en obskuran kelon, kie jam estis aliaj arestitoj. Jam tiuvespere okazis impresa komuna preĝado de rozario. Dum unu decembra tago li preĝplenumis la rozariojn. Por eviti enuon, li preĝis laŭvice en la lingvoj pola, latina, greka kaj Esperanto. Tiu preĝado helpis lin atingi internan pacon, membridon kal mens-klarecon; jes, vere la rozario daŭre helpis al li, ankaŭ dum la sekvaj kruelaj esploroj. En junio 1943 oni veturigis lin al la koncentrejo Stutthof, kie li ricevis numeron «P 23407». En la abismo de homa tragedio, ĉirkaŭite per akvaj kanaloj kaj elektraj bariloj el pikdratoj, gardate de pafpretaj ĝendarmoj kaj speciale dresitaj hundegoj, des pli fervore oni preĝadis. Por deturni la penson el la mensoskua krueleco, Makowski komencis verki sekrete Esperanto-lernolibreton, kiun li havas ĝis hodiaŭ kiel memoraĵon el tiuj tempoj. En la koncentrejo eĉ kolektiĝis kelkpersona grupeto, kiu komencis lerni la lnternacian Lingvon. Oni mallaŭte konversaciis en Esperanto dum la marŝo al laboro, dum la laboro mem aŭ en la barako vespere. Turnopunkto en la koncentreja vivo de Makowski estis 16.1.1944, kiam li renkontis pastron el Litovio, Lipiunas. Tiam Makowski faris sian unuan konfeson post la longa, deviga paŭzo, kaj ricevis Sanktan Komunion. Poste, plurfoje li disdonis la Hostion inter la kaptitoj (ĝis la fino de la koncentreja restado, li sukcesis disdoni preskaŭ 500 Hostiojn): pastro ne povis tion fari, ĉar li estis atente observata. Se la cirkonstancoj tion permesis, la S. Meso okazadis kaŝe en dimanĉa frumateno. Kiel preĝejo utilis flanka senfenestra ĉambreto, kiu povis gastigi nur 3 personojn. Por la mes-vino oni uzis sek-vinberojn. Iom elstaranta breto servis kiel altaro. Kiel meslibron oni uzadis latinlingvan meslibretan, eldonitan en 1931 en Belgio. La liturgia vesto estis simpla karcera uniformo. Eĉ okazis (8.6.1944) konspire organizita procesio de la Dia Korpo. La skatoleto, en kiu troviĝis la Hostio, estas ĝis hodiaŭ konservata de sam-ano Makowski. Pastro Lipiunas mortis ne reveninte al sia patrujo. Al li sam-ano Makowski dediĉas ĉi tiujn rememorojn. J.S., Pollando
    17. http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/malbork-ekspozycja-o-jezyku-esperanto-w-urzedzie-miasta-juz,1677887,artgal,t,id,tm.html
    18. http://www.82-200.pl/index.php?option=com_content&task=view&id=2753&Itemid=35
    19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-15. Alirita 2016-09-27.
    20. http://malbork.naszemiasto.pl/tag/edward-kozyra.html
    21. http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/malborczyk-napisal-najwiekszy-slownik-dla-esperantystow,3728743,art,t,id,tm.html