Fronto de Maldekstro (Francio)

(Alidirektita el Maldekstra Fronto (Francio))

Fronto de Maldekstro (france "Front de gauche", komence « "Front de gauche pour changer d'Europe" ») estas koalicio de francaj politikaj partioj , lanĉita de la Franca Komunisma Partio (PCF), la Partio de Maldekstro (PG) kaj la Unuiga Maldekstro (GU) okaze de la eŭropaj balotoj de 2009. Deziranta arigi la fortojn de la kontraŭliberala maldekstro malamaj aparte al liberala eŭropo kaj al ratifiko de la traktato de Lisbono, tiu alianco arigas plurajn tendencojn de la komunisma, socialisma, ekologiisma, respublikisma kaj radikalisma maldekstro aŭ de ekstrema maldekstro.

Fronto de Maldekstro
Front de gauche
(Franca politika alianco)
Emblemo de Fronto de Maldekstro
balota listo
Lando  Francio
Partio(j) Franca Komunisma Partio (PCF)
Partio de Maldekstro
Kune
Unuiga Maldekstro
Respubliko kaj Socialismo
Komunisma Partio de Francaj Laboristoj
Fondiĝo La 18-an de novembro 2008
Ideologio Kontraŭliberala maldekstro
kontraŭkapitalismo, komunismo, demokratia socialismo, ekosocialismo, respublika Maldekstro, alimondismo
Eŭropa parlamento Gabriele Zimmer (Parti de la gauche européenne (PGE))
4 / 74
Nacia Asembleo André Chassaigne (Franca Komunisma Partio (PCF))
10 / 577
Senato Éliane Assassi (Franca Komunisma Partio (PCF))
19 / 348
Balotoj eŭropaj de 2009, regionaj de 2010, kantonaj de 2011, senatanaj de 2011, prezidenta de 2012, deputitaj de 2012, municipaj de 2014, eŭropaj de 2014
Retejo www.placeaupeuple.fr
vdr

En 2014, ĝiaj naciaj komponentoj estis la Franca Komunisma Partio, Partio de Maldekstro, Unuiga Maldekstro, Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo (FASE)[1], "Respubliko kaj Socialismo"[2], "Konverĝoj kaj Alternativo", "Komunisma Partio de Francaj Laboristoj"[3], "Kontraŭkapitalisma Maldekstro" kaj la politika movado "La Alternativuloj". Pluraj el ili ("La Alternativuloj", "Konverĝoj kaj Alternativo", FASE, GA, parto de GU) kaj senpartiaj aktivuloj ariĝis en la movadon Kune fine de 2013.

Politika konsisto redakti

Jean-Luc Mélenchon, prezidanto de la nacia estraro de Partio de Maldekstro kaj Marie-George Buffet, nacia sekretariino de la Franca Komunisma Partio (PCF), okaze de politika ariĝo de "Fronto de Maldekstro" en Zénith de Parizo, la 8-an de marto 2009.

Fine de 2012, estas anoj de "Fronto de Maldekstro" la sekvantaj partioj kaj politikaj organizaĵoj :

En novembro 2013, La Alternativuloj, Konverĝoj kaj Alternativo, Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo, Kontraŭkapitalisma Maldekstro, aktivuloj de Unuiga Maldekstro kaj elstaruloj antaŭe ne-anoj de politika organizaĵo lanĉis Kune, politika movado komuna ano de Fronto de Maldekstro.

Kelkaj kandidatoj :

Deputitaj balotoj de 2012 redakti

Fronto de Maldekstro prezentis kandidatojn en ĉiuj deputitaj distriktoj de metropola Francio. Iom malpli ol 80 % de la kandidatoj venis el la Franca Komunisma Partio (PCF) kaj cento el Partio de Maldekstro. Politika Movado por popola Edukado, kies aliĝo ankoraŭ ne estas validigita pro malkonsento pri eŭro, subtenas Fronton de Maldekstro en ĉiuj distriktoj (escepte de 3 distriktoj, kie kandidatas anoj de FN). Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo aliĝis al financa asocio Solidareco, Ekologio, Alternativa Maldekstro" (SEGA) kaj subtenis la deputitojn el "Alternativa Maldekstro 2012", kontraŭ kandidatojn el Fronto de Maldekstro, en iuj distriktoj.

Kandidatoj de Fronto de Maldekstro en la deputitaj balotoj de 2012
Komponento Kandidatoj Elirantoj Elektitoj
Franca Komunisma Partio (PCF) 418 12 7
Partio de Maldekstro 102 3 1
Unuiga Maldekstro 22 0 0
Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo 7 3 2
Respubliko kaj Socialismo 1 0 0
Konverĝoj kaj Alternativo 2 0 0
Konvencio por Progresisma Alternativo 1 1 0
Diversa Maldekstro 7 0 0

Balotoj de 2014 redakti

Municipaj balotoj de 2014 redakti

 
Danielle Simonnet lanĉas la parizan kampanjon.

En kelkaj urboj, kiaj RennesParizo, parto de Fronto de Maldekstro, el kiu la Franca Komunisma Partio (PCF), decidis alianciĝon al la Socialisma partio (PS) por la unua vico, Partio de de Maldekstro tamen iranta aŭtonome de la listo de PS, kelkfoje en listoj de aliaj maldekstraj aliancoj malkonsentaj al la politiko kondukata de la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault.

En Parizo, la partianoj majoritate elektis aliancon de la loka PCF kun la socialisma partio por konsistigi komunan liston de maldekstra unuiĝo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. france La movado de clémentine Autain kuniĝas al Fronto de Maldekstro, Médiapart, la 12-an de junio 2011.
  2. france Renkontiĝo inter "Respubliko kaj Socialismo" kaj "Fronto de Maldekstro" Arkivigite je 2012-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, nacia TTT-ejo de "Respubliko kaj Socialismo", la 17-an de junio 2011.
  3. 3,0 3,1 france "Komunisma Partio de Francaj Laboristoj" estas ano de "Fronto de Maldekstro"[rompita ligilo], oficiala sciigo de PCOF publikigita la 3-an de oktobro 2011.
  4. 4,0 4,1 4,2 Vidi sur lafederation.org.. Arkivita el la originalo je 2016-04-11. Alirita 2014-04-02.
  5. Vidi sur danactu-resistance.over-blog.com.
  6. france « Nova ŝtupo por Fronto de Maldekstro », gazetarsciigo de Fronto de Maldekstro, la 2-an de julio 2011, sur la TTT-ejo de Konverĝoj kaj Alternativo.
  7. « La Alternativuloj aliĝas al la Fronto de Maldekstro », Julia Hamlaoui por L'Humanité, la 20-an de novembro 2012

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti