Politika maldekstro

(Alidirektita el Maldekstro (politiko))

Politika maldekstro estas esprimo ĝenerale uzata por priskribi la diversajn movadojn, kiuj difinas sin kiel socie progresemaj, kaj celantaj pli egalecan mondon. Tiu nocio estas relativa, kaj ofte varias laŭ la landoj, epokoj kaj kuntekstoj.

Historio redakti

La vorto devenas el la Franca Revolucio de 1789, kiam la konservativuloj kaj apogantoj de la reĝo sidis dekstre de la prezidanto en la asembleo, dum la pli liberalaj burĝoj sidis maldekstre.

Maldekstraj politikaj partioj redakti

Kutime oni konsideras anarĥiistajn, komunistajn, socialistajn kaj socialdemokratajn partiojn maldekstraj, kaj ili mem konsideras sin tiaj.

Sed pro la tendenco de la socialistaj kaj socialdemokrataj partioj, fine de la 20-a kaj komence de la 21-a jarcento, adopti novliberalismajn politikojn, kiuj estas tradicie konsiderataj dekstraj, la divida linio inter dekstro kaj maldekstro intertempe konsiderinde ŝoviĝis kaj malklariĝis.

Ĉinio redakti

Finnlando redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti