La maldika blito (Blitum virgatum, sin. Chenopodium foliosum), ankaŭ nomata vera fraga spinaco, estas plantspecio kaj malnova legomo el la genro Blitum ene de la familio Amarantacoj (Amaranthaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
maldika blito

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kariofiloj Caryophyllales
Familio: Amarantacoj Amaranthaceae
Subfamilio: Chenopodioideae
Genro: Blito’’ Blitus
Specio: B. virgatum
Blitum virgatum
(L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La maldika blito kreskas kiel unujara planto kaj atingas kreskoalton de 15 ĝis 70 cm. La tigo estas plej ofte disbranĉigita ekde la bazo. La maldikaj branĉoj estas helverdaj kaj kalvaj. La folioj estas mallarĝe triangulaj- ovoformaj. Ili estas preskaŭ samlonge kiel la folitigo, ĉ. 2 ĝis 5 cm longaj kaj 2 ĝis 3 cm larĝaj. La folirando estas neregule profunde denta (ĉe kapa blino la folirando estas nur malprofunde denta aŭ glatranda). La supraj folioj estas pli mallongaj, lancetaj aŭ ovforme-lancaj..

La maldika blino floras de junio ĝis julio. Male al la kapa blino ankaŭ la supraj florvolvaĵoj havas brakteoj. La duseksaj aŭ inaj floroj troviĝas ĉe mallongaj akselaj branĉoj.

En aŭgusto kaj septembro la florenvolvaĵo fariĝas ruĝa kaj karneca, tiel ke la fruktvolvaĵoj similas al fragoj. La kromozomonombro estas 2n=18.[1]

Ekologio redakti

La maldika blito estas nutraĵplanto de raŭpoj Pholisora catullus.[2]

Kreskoregionoj redakti

La maldika blito hejmiĝas en la montaroj de nordokcidenta Afrika kaj la okcidenta Eŭrazio.

Sistematiko redakti

1601 Charles de l’Écluse priskribis la unuan fojon tiun planton kiel berohava sovaĝa atriplo („Atriplex sylvestris baccifera“). Caspar Bauhin nomis ĝin en 1623 sovaĝa atriplo kun morussimilaj fruktoj („Atriplex sylvestris mori fructu“).[3] La valida unua priskribo okazis en 1753 fare de Carl von Linné sub la nomo Blitum virgatum en Species Plantarum 1, p.. 4–5. [4] Paul Friedrich August Ascherson metis tiun specion en 1864 kiel Chenopodium foliosum en la genro Chenopodium (en: Flora der Provinz Brandenburg 1(2), p. 572).[1] Laŭ novaj molekulgenetikaj esploroj [5][6] la maldika blito estas pli parenca al la genro Spinacia ol al Chenopodium'. Tial Fuentes-Bazan et al. (2012) metis la planton denove en la genron Blitum. Tiu nun estas kune kun Spinacia en la tribo Anserineae.[7]

Sinonimoj de Blitum virgatum L. estas Chenopodium foliosum ASCH., Chenopodium virgatum (L.) AMBROSI (nom. illeg.) kaj Morocarpus foliosus MOENCH}} (nom. illeg).[7]

Historio redakti

Indikoj pri la uzado de la maldika blito mankas. Jam ekde la 19a jarcento oni ne plu kultivis la planton en pli granda kvanto.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Literaturo redakti

  • Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora. Stuttgart, Verlag Eugen Ulmer, 5. Auflage, 1983, ISBN 3-8001-3454-3
  • Martin Scheuerer: Chenopodium foliosum Asch., der Echte Erdbeerspinat in Bayern, in: Hoppea. Denkschriften der Regensburgischen Botanischen Gesellschaft, Bd. 61, Regensburg 2000,
  • Gelin Zhu, Sergei L. Mosyakin & Steven E. Clemants: Chenopodiaceae: Chenopodium foliosum – online.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Maldika blito ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  2. Gaden S. Robinson, Phillip R. Ackery, Ian J. Kitching, George W. Beccaloni & Luis M. Hernández: Eintrag bei HOSTS - A Database of the World's Lepidopteran Hostplants
  3. Rudolph von Fischer-Benzon: Altdeutsche Gartenflora - Untersuchungen über die Nutzpflanzen des deutschen Mittelalters, ihre Wanderung und ihre Vorgeschichte im klassischen Altertum. Kiel, Lipsius & Tischer, 1894. S. 130–131. online
  4. Erstbeschreibung eingescannt bei BHL
  5. Gudrun Kadereit, Evgeny V. Mavrodiev, Elizabeth H. Zacharias & Alexander P. Sukhorukov: Molecular phylogeny of Atripliceae (Chenopodioideae, Chenopodiaceae): Implications for systematics, biogeography, flower and fruit evolution, and the origin of C4 Photosynthesis, In: American Journal of Botany, Volume 97 (10), 2010, S. 1664–1687.
  6. Susy Fuentes-Bazan, Guilhem Mansion, Thomas Borsch: Towards a species level tree of the globally diverse genus Chenopodium (Chenopodiaceae). In: Molecular Phylogenetics and Evolution, online 22 October 2011, ISSN 1055-7903, [1].
  7. 7,0 7,1 Susy Fuentes-Bazan, Pertti Uotila, Thomas Borsch: A novel phylogeny-based generic classification for Chenopodium sensu lato, and a tribal rearrangement of Chenopodioideae (Chenopodiaceae). In: Willdenowia 42, 2012, S. 17. DOI:10.3372/wi.42.42101

Eksteraj ligiloj redakti