Malferma Polusa Maro

La Malferma Polusa Maro estis hipoteza senglacia oceano ĉirkaŭ la Norda Poluso. Tiu nepruvita (kaj eventuale, montrita kiel falsa) teorio estis iam tiom amplekse kredita ke multaj esploraj ekspedicioj uzis ĝin kiel tialo por klopodoj atingi la punkton de la Norda Poluso tramare, aŭ por trovi navigeblan marvojon inter Eŭropo kaj la Pacifiko tra la Norda Poluso. La teorio ke la nordpolusa regiono povus iĝi praktika marvojo devenas de tiom frue kiom de almenaŭ la 16a jarcento kiam ĝi estis sugestita de Robert Thorne. Ankaŭ Willem Barentsz kaj Henry Hudson kredis en la Malferma Polusa Maro.

La mapo de Silas Bent de 1872 pri la supozita "Malferma Polusa Maro."

Bibliografio redakti

  • Russell Potter, "The Open Polar Sea," Encyclopedia of the Arctic (Routledge, 2004)
  • Michael Robinson, The Coldest Crucible: Arctic Exploration and American Culture (Chicago, 2006).
  • Michael Robinson, "Reconsidering the Theory of the Open Polar Sea," in Extremes: Oceanography's Adventures at the Poles (Sagamore Beach MA, 2006)
  • Hampton Sides, In the Kingdom of Ice: The Grand and Terrible Polar Voyage of the U.S.S. Jeannette. (New York: Doubleday, 2014.)
  • J. K. Wright, The Open Polar Sea, Human Nature in Geography (Cambridge MA, 1966)