Malferma stelamaso
Malferma stelamaso estas stelamaso, kolektiĝo de dudek ĝis kelkaj mil steloj, kiuj evoluis el la sama giganta molekulnubo. Ĝia koncentriĝo en la centro de la amaso estas relative malforta. Tamen ĝi klare kontrastas kontraŭ la stelfono. Pli koncentritaj stelamasoj nomiĝas globaj stelamasoj. Malfermaj stelamasoj troviĝas nur en spiralaj aŭ neregulaj galaksioj, en kiuj ekestas steloj. Ili malofte estas pli aĝaj ol kelkajn cent milionojn da jaroj, ĉar kolizioj kun aliaj stelamasoj aŭ gasnuboj detruas ilin. Krome per internaj faktoroj ili povas perdi unuopajn stelojn.
Literaturo
redakti- Battinelli P., Capuzzo-Dolcetta R. (1991), Formation and evolutionary properties of the Galactic open cluster system, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society, v. 249, p. 76-83
- van den Bergh S., McClure R.D. (1980), Galactic distribution of the oldest open clusters, Astronomy & Astrophysics, v.88, p. 360
- Brown A.G.A. (2001), Open clusters and OB associations: a review, Revista Mexicana de Astronomía y Astrofísica, v. 11, p89-96 PDF (ADS)
- Whitmore, B.C. (2003), The Formation of Star Clusters, In: A decade of Hubble Space Telescope science, ed. Mario Livio, Keith Noll, Massimo Stiavelli. Space Telescope Science Institute symposium series, Vol. 14. Cambridge, Cambridge University Press, p. 153 - 178, ISBN 0-521-82459-1 antaŭpresaĵo
Eksteraj ligiloj
redakti- Offene Sternhaufen – die Kinderkrippen der Galaxis Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Open Star Clusters en la paĝoj de SEDS Messier angle
- Open clusters Arkivigite je 2005-02-18 per la retarkivo Wayback Machine, ĝenerala superrigardo angle
- Open and globular clusters Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine, superrigardo angle
- The moving cluster method Arkivigite je 2005-04-08 per la retarkivo Wayback Machine – mezurado de distancoj angle
- Open Clusters (informoj, amatora observado) angle