Malfermejo (geologio)

Malfermejo en la geologio estas loko je la tersurfaco, en kiu la subkuŝanta rokaĵo malkovrite videblas. Ankaŭ, se sub humidaj (malsekaj) kondiĉoj tia loko estas plejparte kaŝita per grundoplantoj, oni tamen parolas pri geologia malfermejo. Idealkondiĉe en malfermejo krom la rokaĵospeco ankaŭ montriĝas la fendaro kaj tavolaro.

Malfermejo de la supera ĵurasio ĉe la Dreifaltigkeitsberg sur la Ŝvaba Ĵuraso
Malfermejo Payson je la okcidenta rando de la kratero Erebus sur Marso (Foto far la Opportunity-Rover)

Oni distingas naturajn malfermejojn disde la homfaritaj.

Se rokaĵo esence ankoraŭ estas ligita kun sia subgrundo, oni parolas pri originloka rokaĵo. Ĝi montras la situacion ekzakte en tiu loko troviĝantan. Kontraŭe ŝtonoj estas rokaĵeroj sen ligo kun la subgrundo, sur kiu ili estas trovataj, ili povas per diversaj formoj de abrazio esti transkuŝigitaj kaj altransportitaj.


Eksteraj ligiloj redakti