Malfrua Paleolitiko

La Malfrua Paleolitiko estas la tria kaj lasta el la periodoj en kiuj ĝenerale oni dividas la ampleksan epokon de la Paleolitiko, nome la komenca etapo de la Ŝtonepoko. Ĝi estas karakterizata per la hegemonio de la ŝtonlaboraj industrioj inkluditaj en la teknika sistemo 4a kaj klasigitaj en diversaj kronokulturoj: Ŝatelperona, Aŭrinjaka, Gravetia, Solutrea kaj Magdalenia, laŭ la nomigaj kuŝejoj de Francio kie ili estis identigitaj. Ĝi daŭris proksimume inter la jaroj 40-30 000 antaŭ la nuntempo (AN) kaj la 12-10 000 AN.

Tutmonda mapo de la migradoj de Homo sapiens, kun la norda poluso kiel centro. La ciferoj reprezentas jarmilojn. Afriko estas la startejo, el la supra maldekstra parto al Sudameriko en la dekstra pinto.
Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

La Malfrua Paleolitiko koincidas kun la dua duono de la lasta glaciepoko, de tre malvarma klimato sed kun intertempoj pli moderaj (nome interepokaj). Ĝi karakteriziĝis ĉar la homedaj specioj de antaŭaj periodoj, kiel Homo erectus, la Denisova hominido, la Homo neanderthalensis aŭ la Homo floresiensis, estis anstataŭitaj tutmonde de la Homo sapiens, kiu restis kiel nura survivinto de la subtribo Hominina.

La arto de la Malfrua Paleolitiko reprezentas la plej malnovan antaŭhistorian arton. Figura arto ĉeestas same en Eŭropo kiel en Sulaveso, Indonezio, komencante antaŭ almenaŭ 35.000 jaroj. Ne-figuraj surrokaj pentraĵoj, konsistantaj el manaj ŝablonoj kaj simplaj geometriaj formoj, havas almenaŭ 40.000 jarojn.

Vidu ankaŭ redakti