Malgranda Armenio (armene Փոքր Հայք, latine Armenia Minor) estas landstrio ĉe aŭ iom sude de la bordo de la Nigra Maro, iam loĝata de armenoj. Ĝi en la plej vasta etendiĝo de la reĝlando Armenio en la jaro 66 antaŭ nia erao ne apartenis al la armena imperio de Tigrano la Granda, sed situis nordokcidente de ĝi. Oni ne konfuzu ĝin kun Kilikio aŭ la Armena reĝlando en Kilikio. Ĉefurbo de la regno estis Nikopolis ("venka urbo") en Armenio, proksime de la nuntempa turka urbo Suşehri.

En la jaro 77 Romio konkeris ĝin sub imperiestro Vespaziano kaj sekve integrigis ĝin al sia provinco Cappadocia.

Vidu ankaŭ redakti