Malgranda Seulo

kvartalo en Meksikurbo, Meksiko

Malgranda Seulo, ankaŭ Eta SeuloSeuleto, (en korea: 작은 서울, latinigo: jageun seul) (en hispana: Pequeño Seúl) estas korea kvartalo en Meksik-urbo. Plejparto de la korea loĝantaro en Meksiko vivas en la Rozkolora Zono aŭ en ĝia ĉirkaŭaĵo. Laŭ Reforma (Meksika ĵurnalo), tie vivas ĉirkaŭ 1 000 koreaj personoj en ĉi zono kaj 3 000 personojn en Benito Juarez (komunumo en Meksik-urbo).

Korea negoco sur la strato de Florencia en la Rozkolora Zono de Meksik-urbo.

Plejparto de la korea loĝantaro ne parolas hispanan lingvon kaj ili estas ekskluditaj en ilia komunumo de la Meksika populacio. La proksimaj areoj de la stratoj Hamburgo, Praga, Berna kaj Biarritz estis konvertitaj en "Malgranda Seulo", estanta la Biarritza strato la strato kiu havas 90% de la korea loĝantaro el Malgranda Seulo.

Historio redakti

Plejparto de la Korea loĝantaro en Meksiko alvenis al Meksiko dum la 1990-aj jaroj ĝis la unua jardeko de 21a jarcento, danke al komercaj interkonsentoj inter la registaroj de Meksiko, Koreio kaj Tajvano.

Plejparto de la Korea loĝantaro en Meksik-urbo havas negocojn kiel restoracioj, trinkejoj kaj saŭnoj, sed en ĉi lokoj la Korea loĝantaro estas ricevita preskaŭ ekskluzive, tial ili havas afiŝojn kaj menuojn en korea lingvo.

La korea komunumo havas specialan lernejon por konservi la korean lingvon: La Escuela Coreana en México, lokita en la strato Liverpool en la Rozkolora Zono subtenata de la Asocio de Koreaj Loĝantoj en Meksiko.