La Malgranda aŭketo, Aethia pusilla, estas marbirdo kaj la plej eta el la specioj de la familio de aŭkedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda aŭketo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Aethia
Specio: A. pusilla
Aethia pusilla
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas la plej abunda marbirdo de Norda Ameriko, kaj unu el la plej abundaj en la mondo kun loĝantaro de ĉirkaŭ naŭ milionoj da birdoj. Ili reproduktiĝas en insuloj de Alasko kaj Siberio, kaj vintras proksime de la bordo de la glacia tavolo. La plej grandaj kolonioj estas ĉe la Aleŭtaj Insuloj, nome St. Lawrence kaj Diomedeto.

Aspekto redakti

Temas pri eta birdeto malhelbruna supre kaj hela sube sed markita de horizontalaj brunaj strietoj. Kiam ĉefe la kolo kaj la brusto, sed ankaŭ la ventro, malheliĝas, almenaŭ la gorĝo restas blanka kaj eĉ pli kontrasta kun la resto malhela. La beko estas fortika, mallarĝa ĉebaze kaj pintakra, nigra kaj kun ruĝa pinto. La okulo havas grandan flavan irizon, kiu tre kontrastas kun la nigra vizaĝo. Krome estas etaj serietoj da etaj blankaj plumoj kiuj iras malantaŭen ekde supre la beko kaj ekde sub la okulo kaj krome ekde la beko supren tra la tuta frunto.

Kutimoj redakti

La Malgranda aŭketo manĝas ĉefe kopepodojn, ĉefe tiuj de la genro Neocalanus. Ili manĝas ankaŭ eŭfaŭsiidojn, pteropodojn kaj aliajn speciojn da zooplanktono. Ili prenas ilin en stratigitaj akvoj kaŭzite de suprenfluoj kaj termoklinoj kiuj kunigas la predaĵojn. Kiel ĉiuj aŭkoj ili estas plonĝantaj persekutantoj kaj uzas siajn flugilojn kiel propulsado subakve. Ili estas troaj manĝantoj, ĉar ili konsumas 86 % el siaj korpoj ĉiutage.

La Malgranda aŭketo estas tre koloniaj, nestumante en rokaj truoj en kolonioj de ĝis miliono da birdoj. Tiuj kolonioj estas ofte miksitaj kun aliaj specioj de aŭketoj. Per tiu kunvivado kun aliaj specioj la Malgranda aŭketo povas profiti protektadon el eventualaj predantoj, sed ĝi povas esti movita de siaj nestolokoj de la pli granda Tufaŭko.

La ino demetas ununuran ovon en la nestotruo, ĝi estos kovata dum unu monato kaj poste eloviĝos duonfrumatura lanuga ido; ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idon. Malkiel aliaj aŭkoj kiuj manĝigas la idojn per fiŝoj, tiuj manĝigas ilin per kopepodoj kaj aliaj zooplanktono el sublanga saketo, kiel faras aliaj etaj aŭketoj. La idoj ne ricevas plu gepatran zorgadon post kiam iil elnestiĝas kaj de tiam ili jam kapablas plonĝi por manĝi.

Minacoj redakti

La Malgranda aŭketo povas esti endanĝerita de oleoverŝado kaj enmetitaj specioj. La enmeto de Arkta vulpo en multaj el la Aleŭtoj forigis la specion de multaj insuloj kaj ankaŭ ratoj estas granda problemo en multaj insuloj. Tamen ĝisnune estas ankoraŭ sufiĉe komuna specio.

Referencoj redakti

Jones, I. L. 1993. Least Auklet (Aethia pusilla). In The Birds of North America, No. 69 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.