Malgranda hilofilo

La Malgranda hilofilo, Hylophilus decurtatus, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda hilofilo
Malgranda hilofilo
Malgranda hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: 'H. decurtatus'
Hylophilus decurtatus
(Bonaparte, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi reproduktiĝas el nordorienta Meksiko suden al okcidenta Ekvadoro.

Tiu estas komuna specio de malaltaj teroj kaj montetoj ĝis 1200 m de altitudo, kie ĝi loĝas en arbarkanopeo kaj arbarbordoj, en altaj duarangaj arbaroj aŭ duonmalfermaj areoj. La nesto estas profunda tasforma konstruaĵo el mortintaj folioj kaj araneretoj ligitaj je la bordo al branĉoj 10–15 m alte en arbo. La normala ovodemetado estas de du brunmarkataj blankaj ovoj.

Plenkreskulo de Malgranda hilofilo estas 10 cm longa kaj pezas 9 g. Ĝi havas olivverdecajn suprajn partojn kaj palgrizan kapon kun blanka okulringo. Subaj partoj estas blankecaj kun flava nuanco en brusto kaj iom oliveca en flankoj. Junuloj estas pli senkoloraj kaj brunaj supre, kaj havas sablokoloran nuancon en flankoj de kapo kaj brusto.

Estas du rasoj. La nomiga H. d. decurtatus kiu reproduktiĝas el centra Panamo suden havas verdan kronon kaj la grizkrona H. d. minor okupas la nordan parton de la birda teritorio. Tiu lasta subspecio estis konsiderata kiel plena specio kiel Grizkrona hilofilo, H. minor, sed la du formoj interreproduktiĝas etende en centra Panamo kaj estas nune konsiderata kiel samspecifa.

Malgrandaj hilofiloj manĝas araneojn kaj insektojn kaptitajn el la arbofoliaro. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn fruktojn kaj semojn. Ili kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj, kaj ofte akompanas arojn de Polioptiledoj, de Paruliedoj kaj de Traŭpedoj.

La Malgranda hilofilo havas nazecan alvokon neeah-neeah-neeah-neeah kaj la kanto estas fajfeca ĉi ĉi ĉer ĉer ĉer ĉer ĉiri ĉer ŭiĉ ĉeri, pli malrapida kaj pli melodia ol tiu de la Flavverda vireo.

Referencoj redakti