Malhela nestamasulo

La Malhela megapodoMalhela nestamasulo (Megapodius freycinet) estas mezgranda (proksimume 41 cm longa), nigreca birdo kun mallonga pinteca kresto, nuda (senpluma) ruĝa vizaĝa haŭtaĵo, malhelaj kruroj, brunaj irisoj kaj malhelbruna kaj flava beko. La masklo kaj la ino estas similaj. Tiu surtera specio loĝas en arbaroj kaj marĉoj, inklude mangrovojn, de insuloj Molukoj kaj Rajampatoj en Indonezio. Kiel ĉe aliaj megapodoj, ĝi ovodemetadas en amasoj faritaj el tero miksita kun folioj, sablo, gruzo kaj bastonetoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela nestamasulo
Malhela nestamasulo
Malhela nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Megapodius
Specio: M. freycinet
Megapodius freycinet
(Gaimard, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • M. f. forsteni (GR Gray, 1847)(disputed)
  • M. f. oustaleti (Roselaar, 1994) (disputed)
  • M. f. quoyii (GR Gray, 1862)(disputed)
  • M. f. freycinet (Gaimard, 1823)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Multaj fakuloj inkludas la specion Biaka nestamasulo kiel subspecio de tiu specio, sed ambaŭ estas pli kaj pli traktataj kiel separataj specioj. Same, multaj fakuloj konsideras la taksonon forstenii kiel separata specio, nome Forstena megapodo (M. forstenii), sed mezuroj kaj molekula pruvaro sugestas, ke ambaŭ estas tre proksime,[1] kaj pli bone konsiderataj samspecifaj. Tradicie, plej membroj de la genro Megapodius estis listitaj kiel subspecioj de M. freycinet, sed nune ĉiuj ĉefaj fakuloj konsideras tion neĝusta.

La specifa nomo rememoras la francan esploriston Louis Claude Desaulses de Freycinet.

Tiu estas tre komuna specio tra granda parto de sia teritorio, kaj tiele la Malhela nestamasulo estis pritaksita kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj redakti

  1. Birks, S. M., & Edwards, S. V. (2002). A phylogeny of the megapodes (Aves: Megapodidae) based on nuclear and mitochondrial DNA sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 23: 408-421.

Eksteraj ligiloj redakti