La mali-habito (angle : mallee) estas la kreskaĵa arbeda habito de iuj eŭkalipto specioj kiu vegetas kun multaj tigoj ekde subgrundaj lignotuberoj, kutime ĝis alteco de ne pli ol dek metroj. Ĝi estas plej kutima ĉe plantoj de la genro eŭkalipto, multaj el kiuj nature kreskas mali-habite, kaj iuj kiuj ekkreskas kiel unuoblaj arboj dekomence sed restariĝas mali-forme se forbrulite ĝis la grundo per arbara incendio. Ĝi ankaŭ okazas ĉe la parencaj genroj Corymbia kaj Angophora. Oni ankaŭ povas paroli pri mali-specioj aŭ individuaj plantoj kun mali-habito.

Tipa formo de mali-eŭkalipto, Eucalyptus stricta.

Mali-eŭkaliptoj estas la superreganta vegetaĵaro tra duonaridaj areoj de Aŭstralio kun sufiĉe regula vintra precipitaĵo. Ene de tiu areo, ili konstituas vastajn duonarbarojn kaj arbedarojn kovrante pli ol 250 000 kvadratajn kilometrojn. Do mali-eŭkaliptaj duonarbaroj kaj arbedaroj estas konsiderataj kiel unu el la ĉefaj vegetaĵaro-asocioj.

Vaste disvastigitaj mali-specioj inkludas :

  • Eucalyptus dumosa (blanka mali-eŭkalipto)
  • Eucalyptus socialis (ruĝa mali-eŭkalipto)
  • Eucalyptus gracilis (jorel-mali-eŭkalipto)
  • Eucalyptus oleosa (olea mali-eŭkalipto)
  • Eucalyptus incrassata (krest-fruta mali-eŭkalipto)
  • Eucalyptus diversifolia (divers-folia mali-eŭkalipto)

Leipoa ocellata (angle : malleefowl, megapodedoj) estas birdo karakteriza de tiu vivejo.

Ekzemplo de mali-eŭkalipto el alt-precipitaĵa areo estas la malofta Eucalyptus luehmanniana.

Duonarbaro de arboj kaj mali-eŭkaliptoj en suda Okcidenta Aŭstralio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti