Malikismo (arabe مالكي) estas unu el la kvar fikhoj aŭ jurskoloj kiuj ekzistas en la sunaisma islamo. Ĝi regas ĉefe en Magrebo kaj estas sekvata de ĉirkaŭ 15% el ĉiuj islamanoj. Ĝi estis fondita de Malik ibn Anas, la Imamo en Medino, gvidanto de la islama komunumo.

Malikismo
madhhab • religia movado • skolo de Islamo
sunaismo
vdr
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La malika jurisprudenco diferenciĝas de la aliaj tri skoloj pro la fontoj kiujn ĝi uzas. La kvar skoloj komune baziĝas sur la Korano, sunao kaj la interkonsento de la fakuloj kaj la analogioj, tamen la malikoj ankaŭ uzas la praktikojn de la loĝantoj de Medino kiel fontoj de la jurisprudenco. Ĝi estas sufiĉe fleksebla kaj la normoj estas farataj laŭ la specifaĵoj de ĉiu lando.