Mallely Martínez Mateos

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mallely MARTINEZ MATEOS (naskiĝis la 27-an de septembro 1977 en Meksikurbo) estas meksika esperantistino.

Mallely Martínez Mateos
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1977 (1977-09-27) (46-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi komencis lerni Esperanton en 2004. Inter somero 2005 kaj decembro 2006 ŝi vivis en Germanio. En somero 2006 ŝi partoprenis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.

Post la reveno al Meksiko ŝi komencis restrukturigi la meksikan Esperanto-movadon, helpis aranĝi kelkajn lokajn renkontiĝojn kaj kontaktis multajn Esperanto-parolantojn persone.

Dum la 9-a Meksika Esperanto-Kongreso, okazinta en la urbo Aguascalientes inter la 1-a kaj la 5-a de majo 2008, ŝi elektiĝis kiel prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio.