Malliberejaj masakroj de NKVD en Lvovo

Malliberejaj masakroj de NKVD en Lvovo – amasa murdo de malliberuloj de Lvovaj prizonoj kaj arestejoj farita de sovetaj funkciuloj de NKVD kaj NKGB en la lastaj tagoj de junio 1941.

Post la germana invado al Sovetunio popolkomisaro Lavrentij Berija ordonis pafmortigi ĉiujn politikajn malliberulojn enestantaj en okcidentaj regionoj de Sovetunio, kies evakuado landprofunden estis neebla. Sekve de la ordono en la malliberejoj de Lvovo – „Brygidki”, malliberejo ĉe la str. Łącki, malliberejo ĉe Zamarstynów, kaj ankaŭ en iliaj filioj – funkciuloj de sovetaj sekurecaj servoj murdis de 3,5 ĝis 7 mil personoj. En la nombro de viktimoj troviĝis ukrainoj, poloj kaj judoj, en tio certa nombro de virinoj kaj neplenkreskuloj. Farita dum tiel nomataj malliberejaj masakoj de NKVD somere 1941.

Post eniro al Lvovo de la taĉmentoj de Wehrmacht la loĝantaro faris laŭ la germana inspiro kelktagan pogromon de juda loĝantaro, kiun konforme al la stereotipo de „judokomuno” identigis kun la soveta sistemo kaj ĝiaj krimoj. La masakro en lvovaj malliberejoj estis ankaŭ vaste priskribita de la nazia propagando kaj servis al germanoj kiel preteksto al amasaj ekzekutoj de judoj.

Lvovo en la unuaj tagoj de la germana-soveta milito redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti