Malliberuloj de „Jamagiri-Maru“

Malliberuloj de "Jamagiri-Maru" (ruse: Узники "Ямагири-Maru" [Uzniki Jamagiri-maru]) estas novelo de Kir Buliĉov de serio «La aventuroj de Alisa», verkita en 1985.

Malliberuloj de „Jamagiri-Maru“
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Kir Buliĉov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1985
Ĝenro noveleto
Loko de rakonto Yap
vdr

Resumo de la intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Agado de la novelo komencis en lekciejo en la stacio biologia, kiam lernantoj de sesa klaso estis elektantajn siajn praktikajn taskojn sur somero. Alisa Seleznjova aŭdacis viziti subakvan tombejon de dronintaj japanaj ŝipoj, dronigitaj de usona mararmeo en komenco de 1944 ĉe atolo Morutu, kaj, post pli da cent kvindek jaroj, aloformigitaj en rifojn artefaritajn. Paŝka Geraskin, gvidita per revoj romantikaj pri dronintoj kaj kune kun tio pri ŝipoj kaj trezoroj, volis veturi kun Alisa.

Junaj biologiistoj venis al farmbieno subakva en insulo Japo en Pacifiko. Tie ili renkontis profesoron Aran Singĥ, kaj tiu rakontis al infanoj pri ĉeno de misteraj akcidentoj en ĉirkaŭajo de la farmbieno; iu voris oktopodojn, kaĉalotojn kaj ceterajn animalojn. Promesinte neniaokaze ne eliri el ilia batiskato, Alisa kaj Paŝka navigis al atolo Morutu.

Kiam ili alvenis en la atolon, Paŝka rompis la malpermeson de Singĥ kaj baniĝis en maro, tie lin mordis malgranda fiŝo. Ŝipa komputilo identigis tiun fiŝon kiel nekonata freŝdata mutacio. Sekvan tagon biologiistoj sinkis en la batiskato en lagunon de la atolo kaj komencis esplori dronintajn ŝipojn. Baldaŭ ili ĝisiris per transportilo "Jamagiri-Maru". Gviditaj per ilia scivoleco, infanoj eniĝis en ŝipan korpon, hazarde rompis unu antikvan abutmenton per manipulilo de la batiskato, kaj ilin lavangis multetuna maso de la ŝipo, tegita per koraloj.

Alisa kaj Paŝka povis liberigi la batiskaton, sed manipulilo lavangita ne permesis elnaviĝi. Paŝka ofertis eliri elen en skafandro kaj detranĉi la manipulilon per brulilo. Alisa, pli instruita en subakva farado, iris unua, sed jam en transira ĉelo la fiŝoj malgrandaj preskaŭ ŝin voris. Evidentiĝis ke eliri la batiskaton estas maleble, kaj sub maso de metalo rompiĝis radiokomunikado.

Malliberigataj biologiistoj spektis, ke el rusta tanko svarmo de fiŝoj-murdintoj naĝis, ĉirkaŭanta sian gigantan reĝinon. Per sola funkcikapabla manipulilo Alisa kaj Paŝka malkovris cisternon de mazuto, rompis ĝin kaj plenigis trumon. Kaŝiĝate per mazuto, Paŝka eliris la batiskaton kaj detranĉis la rompita manipulilo. Per granda streĉo la infanoj pilotis la batiskaton el trumo de "Jamagiri-Maru", ĵetis ilin persekuti la svarmon de fiŝoj kaj kaptis la reĝinon per reto.

Aran Singĥ dankis junajn biologiistojn pro la fakto, ke ili desekretigis la misteron de pereo de animaloj. Laŭ opinio de sciencistoj, la fiŝoj, antaŭe loĝintaj en Mariana Fosego, mutaciis ĉar antaŭe homoj deĵetis tien defalaĵojn radioaktivajn. Homoj povis sendanĝerigi aliajn svarmojn de murdintoj.

La infanoj rebonigis la batiskaton, poste sin direktis al atolo Truk.

Faktoj interesaj redakti

  • en realo japana transportilo "Jamagiri-Maru"(山霧丸), akvodismeto 6 439 tunoj, estis dronigita 17-18a de februaro 1944 jaro en ankra starloko de imperiestra floto de Japano en Truk insulo en tempo de usona operaco Heilstoŭn, je pli-malpli 1500 km pli orienta de loko de eventoj priskribitaj. Ĝi transportis 46 sm obusojn por liniaj ŝipoj de tipo "Jamato" ([1]).