Mallongdistanca kurumo de kajakado-kanuado

kvietakva fako de kajakado-kanuado

Mallongdistanca kurumo estas fako de kajakado-kanuado, en kiu la pagajistoj provas kiel eble plej rapide trapasi difinitan distancon de kvieta akvo.

Mallongdistanca kurumo de kajakado-kanuado
sporta fako
kanuado kaj kajakadoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Kurumo de la kategorio virina kvaropa kajakado 500-metra (WK4 500m) dum la Olimpiaj ludoj 2016

Priskribo redakti

Kurejo redakti

Kurejo povas esti ĉiu akvejo kun malforta fluo kun minimuma profundo de 2 metroj. Ĝi povas esti rivero, lago, kanalo aŭ artefarita kurejo. Ordinaraj distancoj estas: 200m, 500m, 1000m kaj 5km. La kurejo estas rekta kaj dividata en naŭ koridoroj disigate per buoj. En la Olimpia konkurso ĝi havas nur ok koridorojn. Escepto estas la kvin-kilometraj kurumoj. Ili estas rondkurejo sen koridoroj. Tiam la sportistoj komencas kurumon kiel grupo.

Boato redakti

 
Sportisto pagajante unupersonan konkurskanuon

La boatoj distingiĝas laŭ du vidpunktoj: La speco de boato kaj la pagajistonombro. Boato povas esti kajako kun la mallongigo K laŭ la angla vorto kayak aŭ kanuo kun la mallongigo C laŭ la angla canoe. Ambaŭ boatospecoj povas esti unu-, du- aŭ kvar-personaj. Pri tiuj boatoj ekzistas regularo de la ICF, kiu difinas kelkajn mezurojn kaj ties formon. La mezuroj estas maksimuma longo kaj minimuma pezo. Pri la formo de la ŝelo la ICF postulas, ke ĝi estas konveksa laŭlonge kaj laŭlarĝe. Ankaŭ la antaŭa rando de la malfermaĵo devas esti la plej alta punkto de la boato. Cetere la sportistoj devas sidi aŭ genui en ĝi ne sur la boato. Dum kunsido en 2000 la ICF decidis forigi regulon pri minimuma larĝo, ĉar ĝi kaŭzis eksterordinarajn konstruaĵojn - la t.n. flugiloj - nur por plenumi la regulojn.[1] Modernaj boatoj estas faritaj el multaj plastaj tavoloj interalie karbofibra plasto.

En konkursa kajako oni sidas sur turnebla sidilo kaj la piedoj apogiĝas ĉe la piedoapogilo. Per piedo oni ankaŭ direktas la ĉepoban rudron. Ofte ŝpruc-ŝirmilo kovras la malfermaĵon en kiu la sportisto sidas por eviti ke ŝprucanta akvo eniĝas en la kajakon.

En kanuo oni genuas sur unu genuo. Ĝi havas pli grandan malfermaĵon kaj ne havas rudron. Oni stiras ĝin per turno de la pagajo dum svingo. Pro la pozicio de la kanuisto ĝi estas pli renversiĝema ol kajako.

Kategorioj redakti

Ekzistas konkursoj por viroj (mallongigo M de la angla man), virinoj (W, woman) kaj miksitaj teamoj (X, mixed). La seksindikantaj literoj troviĝas antaŭ la ceteraj literoj. Ekzistis konkursoj ankaŭ por malmunteblaj kajakoj (angle folding kayak). En la olimpiaj ludoj du konkursoj okazis dum la ludoj en 1936. En la sekvanta tabelo troviĝas la kategorioj de la jaro 2020 de la mondopokalaj turniroj kaj olimpiaj ludoj. Ĝis 1975 okazis stafeta konkurso dum la monda ĉampionumo por po kvar solopaj viraj kajakistoj en teamo.[2]

Boato Kanuo Kajako
Sekso Viroj Virinoj Miksitaj Viroj Virinoj Miksitaj
unuopa C1 200m - K1 200m K1 200m -
C1 500m C1 500m K1 500m K1 500m
C1 1000m K1 1000m K1 1000m
C1 5km C1 5km K1 5km K1 5km
duopa C2 200m C2 200m K2 200m K2 200m
C2 500m C2 500m K2 500m K2 500m
C2 1000m K2 1000m
kvaropa K4 500m K4 500m

La olimpiaj kategorioj de 2020 havas flavan fonon.

Konkursoj redakti

 
Du kajakistoj dum la unua monda ĉampionumo 1938 en Vaxholm (Svedujo)

La plej grava konkurso estas tiu kadre de la Olimpiaj ludoj okazante ĉiujn kvar jarojn. En la ludoj de 1924 ĝi estas elmontrata sporto. Ekde la ludoj de 1936 mallongdistancaj kurumoj ĉiufoje estas en la programo. En la neolimpiaj jaroj la mondoĉampionumo estas la plej grava konkurso. Ĝi ekzistas ekde la jaro 1938. Krom tiuj konkursoj ĉiujare ankaŭ okazas minimume du mondopokalaj turniroj. Dum olimpiaj ludoj kaj monda ĉampionumo nur po unu teamo de lando rajtas partopreni en kategorio. En la mondopokalaj turniroj maksimume du teamoj de lando rajtas partopreni en la sama kategorio.

Ekde la monda ĉampionumo 2010 la unua konkurso por virina kanuado (WC1 200m) oficiale estas parto de la programo post kiam virinaj kanuadaj konkursoj estis provokonkursoj en 2009. Ankaŭ konkursoj por malkapabluloj eniĝis la programon de la monda ĉampionumo en 2010.

Programo redakti

Almenaŭ tri boatoj necesas por komenci kurumon. Se la nombro de boatoj estas pli granda ol tiu de la koridoroj konkurso konsistas el pluraj etapoj.

Olimpiaj kategorioj laŭ jaro
MC1 MC2 MK1 MFK1 MK2 MFK2 MK4 WC1 WC2 WK1 WK2 WK4
1936 1.000m 1.000m 10.000m 1.000m 10.000m 10.000m 1.000m 10.000m 10.000m 1936
1948 10.000m 500m 1948
1952 1952
1956 1956
1960 4×500m 500m 1960
1964 1.000m 1964
1968 1968
1972 1972
1976 500m 500m 500m 500m 1976
1980 1980
1984 500m 1984
1988 1988
1992 1992
1996 1996
2000 2000
2004 2004
2008 2008
2012 200m 200m 200m 200m 2012
2016 2016
2020 500m 200m 500m 2020

Referencoj redakti

  1. History (angle). Alirita 29-a de decembro 2019.
  2. Medalogajnintoj de la ICF. Arkivita el la originalo je 2010-01-05. Alirita 2010-01-05.

Eksteraj ligiloj redakti

Paĝo de la ICF pri la fako