MallumidojJami no Macuei (japane: 闇の末裔, angle Descendants of Darkness) estas japana mangao kaj animeo. La aŭtorino de la mangao estas Joko Macuŝita kaj la reĝisorino de la animeo estas Hiroko Tokita. La mangao nombras 12 volumojn kaj la animeo 13 epizodojn. Herooj en Mallumidoj estas la ŝinigamioj.

Mallumidoj
Originala titolo 闇の末裔
[Jami no Macuei]
Descendants of Darkness
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro aventuro, scienca fantasto, hororo
Por kiu shōjo
Mangao
Aŭtoro Joko Macuŝita
Publikiginto Hakusensha (ĝis 2003)
Magazino Hana to Yume
Aperdatoj 1995
Volumoj 13
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Hiroko Tokita
Studio(j) J.C.Staff
Televidaj retoj WOWOW
Aperdatoj 2a de oktobro 2000 —
18 de decembro 2000
Epizodoj 13
vdr

Resumo redakti

Jami no Macuei temas pri la ŝinigamioj. Ili estas dioj de morto en Japanio. Ilia tasko estas gvidi homajn animojn post ilia morto al la tero de mortintoj (Meifu). Laŭ la mangao kaj la animeo iuj animoj ne volas delasi la Teron kaj la ŝinigamioj devas serĉi kaj porti ilin al Meifu. La historio rakontas pri diversaj okazoj de ĉi tiuj agadoj.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Asato Cuzuki (都筑麻斗) estas la ĉefheroo. Lia karaktero estas ekstraverta kaj aminda. Li ĉiam estas preta helpi la aliajn. Oni diras, ke li estas unu el la plej potencaj ŝinigamioj, ĉar li povas alvoki 12 altnivelajn diojn (la kvar dioj protektantoj: Suzaku, Bjakko, Genbu kaj Seirjuu). Li naskiĝis en la jaro 1900 kaj mortis pro granda deprimo en 1926. Lia paseo estas mistero, la mangaistino ne konigis ĝin. Oni nur scias, ke li havis unu fratinon. Li laboras kun Hisoka Kurosaki en la departamento Kjuuŝuu, kiu estas kampara areo. Li ŝatas kukojn el pomo.
  • Hisoka Kurosaki (黒崎密) havas 16 jarojn. Li helpas Cuzukin solvi okazojn. Li konas kendon kaj batalartojn. Ankaŭ li havas empation, li sentas tion, kion sentas la homoj, kiuj estas apud li. Li estas el nobla familio kun la tradicio kaj estas ido de fama batalanto: Ren Kurosaki.
  • Kazutaka Muraki (邑輝一貴) estas kuracisto. Li kaŭzis la morton kaj la reenkarniĝon en ŝinigamio de Hisoka. La historio de lia familio estas malklara.

Eksteraj ligiloj redakti