Malnova Danubo

Malnova Danubo (germanlingve Alte Donau) estas eksa riverbrako de Danubo en Vieno. Ĝi estas postrestaĵo de la eksa "sovaĝa" Danubo, kiun oni reguligis inter 1868 kaj 1875. Ekde tiu reguligo ĝi estas tamen tute aparta de Danubo kaj do fakte konsistigas lagon. La parton norde de la ponto Kagraner Brücke, la sola strata ponto trans Malnova Danubo, oni nomas Supra Malnova Danubo, la alian parton Malsupra Malnova Danubo.

Malnova Danubo

Ĝi estas hodiaŭ uzata kiel ripozejo kaj estiĝis pluraj naĝejoj ĉe ĝi, la plej fama estas la Gänsehäufel sur insulo en Malnova Danubo.