Malnova KastilioKastilio la Malnova (hispane Castilla la Vieja) estis unu de la historiaj regionoj de Hispanio ĝis 1978, kiam okazis la nuna divido laŭ aŭtonomaj komunumoj. Ties teritorio estis pli-malpli sama al la nordo de la eksa Reĝlando Kastilio (norde de la Centra Sistemo de Hispanio) kaj, kvankam ĝi ŝanĝiĝis plurfoje, ĝi konsistis el jenaj 8 provincoj: Avilo, Burgoso, Logronjo, Palencio, Santandero, Segovio, Sorio kaj Valadolido.

Malnova Kastilio
Historia regiono
historia regiono • regiono de Hispanio [+]

LandoHispanio
- koordinatoj42° 20′ 36″ N, 3° 41′ 47″ U (mapo)42.343461-3.696373Koordinatoj: 42° 20′ 36″ N, 3° 41′ 47″ U (mapo)


Malnova Kastilio (Tero)
Malnova Kastilio (Tero)

Malnova Kastilio (Hispanio)
Malnova Kastilio (Hispanio)
DEC
Malnova Kastilio
Malnova Kastilio

Map
Malnova Kastilio
Vikimedia Komunejo:  Castilla la Vieja [+]
vdr
Mapa kun regiona kaj provinca divido de Hispanio en 1833. Malnova Kastilio estas la verda ok-provinca regiono en nordo.

Krome, en la Suda Altebenaĵo estis Nova Kastilio. Ambaŭ regionoj ateste konsistigis la historian regionon Kastilio.

Post 1978, la regiona administra divido draste ŝanĝiĝis. La plimulto de provincoj de Malnova Kastilio kuniĝis al historia regiono Leono kaj estigis la aŭtonoman komunumon Kastilio kaj Leono (escepte de provincoj Santandero kaj Logronjo, kiuj respektive iĝis unuprovincaj aŭtonomaj komunumoj Kantabrio kaj Rioĥo).

Vidu ankaŭ redakti