Malnova sendependecpartio (Islando)

La Sendependecpartio (islande Sjálfstæðisflokkurinn) estis politika partio en Islando. Ĝi fondiĝis en la islanda parlamento kiam kuniĝis kontraŭuloj de Islandministro Hannes Hafstein kaj lia Hejmrega partio en 1907. La kaŭzo estis malŝato pri provizora traktato kion negociis Hannes kun Danio pri la estonta rilateco inter la landoj (sed Islando estis parto de Danio, sed kun hejman regadon ekde 1904).

Malnova sendependecpartio
vdr

En 1915 la Sendependecpartio partigis kiam partiano Einar Arnórsson iĝis Islandministro, kaj multaj partianoj opiniis ke li estus tro kompromisema rilate al la batalo pri islanda sendependeco. La parto de Einar estis nomita “sendependecpartianoj laŭlonge” (is. sjálfstæðismenn langsum) sed tiu de siaj kontraŭuloj ““sendependecpartianoj laŭlarĝe” (is. sjálfstæðismenn þversum).

Björn Kristjánsson estis ministro por “laŭlarĝe” en la unua islanda registaro en 1916.

La Sendependecpartio ne havis parlamentanojn ekde 1923 sed kuniĝis kun sekvaj dekstraj partioj, la Burĝa partio kaj poste la Konservativa partio, kiu poste iĝis la posta Sendependecpartio en 1929.