Malnova urbodomo de Lepsiko

La Malnova urbodomo de Lepsiko (germane Altes Rathaus) troviĝas ĉe la centra bazarplaco en la urbokerno de Lepsiko, Germanio. Ĝi gastigas la Urbohistorian muzeon.

Malnova urbodomo de Lepsiko
Rathaus
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Estiĝo 1556
Lando Germanio vd
Situo Leipzig
Adreso Markt 1
Situo
Geografia situo 51° 20′ 25″ N, 12° 22′ 31″ O (mapo)51.340312.3754Koordinatoj: 51° 20′ 25″ N, 12° 22′ 31″ O (mapo)
Malnova urbodomo de Lepsiko (Saksio)
Malnova urbodomo de Lepsiko (Saksio)
DEC
Malnova urbodomo de Lepsiko
Malnova urbodomo de Lepsiko
Lokigo de Saksio en Germanio
Situo de Malnova urbodomo de Lepsiko
Map
Malnova urbodomo de Lepsiko
vdr
Altes Rathaus Leipzig 2013

Historio redakti

Dominas la bazarplacon la plej bela profana konstruaĵo de Lepsiko, la Malnova urbodomo. Ĝi estas ekde jarcentoj la koro de la urbo. En 1556 konstruite dum la deĵortempo de urbestro Hieronymus Lotter, ĝi reprezentas la burĝan memkonfidon de ekfloranta kaj pli poste dum longa tempo graveganta komerca urbo en la centro de Eŭropo. Kiam la Nova urbodomo inaŭguritis en 1905 oni ŝanĝis la malnovan urbdomon en muzeon.

Priskribo redakti

Belega estas la festohalo, iam la plej bela kaj granda salono de Saksio, en kiu ankoraŭ konstruaĵeroj kaj bildoj el la konstrutempo ĝis la 19-a jc admireblas. En la urbodomo ne nur oni administris kaj juĝis sed ankaŭ dancis. Sur la t.n. Fajfista seĝo, la balkono supre de la portalo al la norda alo, staris iam la urbaj fajfistoj muzikantaj dumbale aŭ dumgeedziĝfeste. Kamenoj el la 16-a jc, la portretoj de la princoj kaj la galerioj de la juĝistoj kompletigas la imponan spacan efekton. Inter la atrakcioj de la muzeoj indas mencii la maketon de la urbo de 1821, kiu montras detalege la urbon de 1813 (en la skalo de 1:380). Malantaŭ la festosalono estas la juĝista ĉambro, estante ankoraŭ nun verŝajne la plej bela ĉambra interno de tuta Lepsiko. Eta salono dediĉitis al Johann Sebastian Bach. Tie ĉi pendas desurvande la ununura aŭtentika portreto de li, kiun pentris en 1746 Elias Gottlob Haussmann. Sur la turo estas memortabulo por Robert Blum, muntita en 1948 okaze de lia datreveno 100-a naskiĝtaga.

Fonto redakti

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 16-17