Malnovfrisa lingvo

La malnovfrisa lingvo estas la antaŭŝtupo de la moderna frisa lingvaro. La lingvo estas dokumentita aparte pere de juraj libroj kaj atestaĵoj el la 13-a kaj 16-a jarcento kaj uziĝis en la regiono inter la rivero Weser oriente kaj la golfo IJsselmeer (Zuiderzee) okcidente.

malnovfrisa lingvo
lingvo • historia lingvo
frisa lingvaro
Parolata en nordokcidenta Germanio kaj nordorienta Nederlando inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj
Denaskaj parolantoj formortinta
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ofs
  Glottolog oldf1241
Angla nomo Old Frisian
Franca nomo vieux frison
vdr

La malnovfrisa lingvo havas relative arkaikan formon kaj tial konsieriĝas sur la sama evolua ŝtupo kiel la malnovangla, malnovsaksa kaj malnovaltgermana lingvoj, kvankam ĝi skribe uziĝis en epoko, en kiu tiuj aliaj tri lingvoj jam estis historiaj kaj uziĝis la mezangla, mezmalaltgermana kaj mezaltgermana lingvoj.

Komparo kun aliaj okcidentĝermanaj lingvoj redakti

Sekve kompariĝas iuj malnovfrisaj vortoj kun parencaj ekvivalentoj el aliaj okcidentĝermanaj lingvoj.[1]

malnovfrise malnovangle malnovmalaltgermane malnovaltgermane
"barelo" fet fæt fat faz
"viro" mon mon mon, man man
"monato" monath monað monath, manuth manod
"konsilo" red ræd red, rad rat
"alia" othar oðer oðar andar
"kvin" fif fif fif fimf
"al ni" us us us uns
"preĝejo" tziurke ćiriće kirika kirihha
"meti" ledza lećġan leggian legen
"ĉevalo" hors hors hors, hros hros

Komunaĵoj kun la malnovangla lingvo redakti

La malnovfrisa lingvo havas plurajn komunajn fonologiajn evoluojn kun la malnovangla lingvo, dum la malnovsaksa lingvo staras inter la moderna germana lingvo unuflanke kaj la malnovfrisa kaj malnovangla lingvoj .[1]

Komunaĵoj kun la norena lingvo redakti

Interesas ke la malnovfrisa lingvo havas ecojn komunajn kun la malnova skandinavia norena lingvo, kiuj mankas en la malnovangla aŭ malnovsaksa lingvoj.

Ekzemploj:

  • La pluralo-finaĵo "-ar" por viraj substantivoj: malnovfrise dagar kaj norene dagar ("tagoj"), sed malnovangle dagas kaj malnovsakse dagōs.
  • La nombrovorto "du" (altgermane "zwei", angle "two") kun r-finaĵo: malnovfrise twēr kaj twēn, norene tveir, sed malnovangle twēǥen kaj malnovsakse twēne, twēna.
  • La germana lingvisto Ernst Schwarz ankaŭ konsideras la fonologian ŝanĝon de in al jun tia frisa-norena paralelaĵo. Ekzemplo estas malnovfrise sjunga kaj malnovdane sjungæ, sed malnovangle singan (novangle to sing).

Komunaĵoj kun sudaj najbaraj lingvoj redakti

La malnovfrisa ankaŭ havas komunajoĵn kun aliaj okcidentĝermanaj lingvoj , kiuj ne troveblas en la malnovangla: Ekzemplo estas manko de konsonanta ŝanĝo de s al r. Ekzemple la malnovfrisa vorto hasa [leporo] tenas la konsonanton "s" kiel la malnovaltgermana haso, aŭ la moderna germana Hase, dum en la malnovangla la vorto estas hara kaj en la moderna angla hare. [1]

Skribo redakti

La la malnovfrisaj tekstoj uzis la latinan alfabeton sen aldonaj literoj. Por la du dentaj frikativoj oni uzis la literokombinon "th", kiel en la moderna angla. Por la vokalo "u" kaj la konsonantoj "v" kaj "w" oni sen sistemeco skribis aŭ "u" aŭ "v" aŭ "w". Same arbitraj estis la uzo de la literoj "c" kaj "k" por la sono "k".

 
la mezepoka frisa lingvoteritorio

La longeco de vokalo nur konsideriĝas en pli junaj, okcidentaj malnovfrisaj tekstoj, kiuj jam estis en transira fazo al la moderna okcidentfrisa lingvo: Tiam longa vokalo indikiĝis per duobla litero, ekzemple "ee" anstataŭ "e". Parte laŭ la nederlanda modelo ankaŭ uziĝis la literokombino "oe" por la sono "u". En modernaj eldonoj de malnovfrisaj tekstoj oni indikas la vokalolongecon per horizontala streko aŭ foej cirkumflekso super la vokala litero, kiel en āgeâge ("okulo"). [2]

Variaĵoj de la malnovfrisa redakti

Kadre de la lingvo diferencatas malnova ("klasika") kaj juna ("postklasika") formo de la malnovfrisa – la limdato estas proksimume la jaro 1450. Antaŭe oni supozis, ke ekzistas okcidenta kaj orienta dialekta variaĵoj. Intertempe klaras, ke simple pro la fakto ke ĉirkaŭ la jaro 1450 la malnovfrisa lingvo en la nederlanda provinco Groningerland kaj la intertempe germania regiono Orientfrislando estis anstataŭigita pere de la platgermana lingvo, kaŭzas ke ekde la jaro 1450 ne plu estas malnovfrisaj manuskriptoj el tiuj regionoj, kaj do la malsamaj variaĵoj nur diferencas pro la tempo. Manuskriptoj de post 1450 do devenas el la nuna nederlanda provinco Frislando.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Bo Sjölin, "Das Altfriesische" [la malnovfrisa lingvo], p. 15-18; en: Anthonia Feitsma, W. Jappe Alberts kaj B. Sjölin, "Die Friesen kaj ihre Sprache" [la frisoj kaj sia lingvo] (serio "Nachbarn" ["Najbaroj"], volumo 32), 1987 (germane)
  2. Claus Jürgen Hutterer, "Die germanischen Sprachen" [la ĝermana lingvaro], Wiesbaden, 2-a eldono 1987, ISBN 3-922383-52-1