Malnovsudaraba lingvaro

La malnovsudaraba lingvaro (arabe عربية جنوبية قديمة, germane Altsüdarabische Sprachen, angle Old South Arabian) estas grupo de elmortintaj lingvoj, kiuj paroliĝis inter la 9-a jarcento a.K. ĝis la 6-a jarcento p.K. en la suda parto de la Araba Duoninsulo, aparte en Jemeno. La lingvoj apartenis al la ŝemida lingvaro. La malnovsudaraba komence de la 7-a jarcento p.K. lige al la islama ekspansio ekde la jaro 630 estis anstataŭigita pli kaj pli per la araba lingvo: la lasta datumita skribaĵo tamen jam fontas el la jaro 669 de la "himjara erao", proksimume el la jaro 554 post Kristo. Ne ekskludeblas ke la malnovsudaraba jam elmortis dum la 4-a jarcento post Kristo.[1]

Malnovsudaraba
lingva familio
Centra ŝemida lingvaro
Parolata en nuntempa Jemeno, Omano, Sauda Arabio
Denaskaj parolantoj (elmortinta)
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Ŝemida
Suda aŭ centra ŝemida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en (elmortinta)
Lingvaj kodoj
  Glottolog sayh1236
Angla nomo Old South Arabian
Franca nomo langues sudarabiques anciennes
vdr

Lingvaj similetoj

redakti

La malnovsudaraba same kiel la klasika araba kaj la hebrea apartenas al la ŝemidaj lingvoj, branĉo de la afrikazia lingvaro. Ĉar pri la interna klasifiko de la ŝemidaj lingvoj ne regas faka konsento, ankaŭ pri la loko de la malnovsudaraba ene de la lingva familio ekzistas diversaj opinioj. La tradicia modelo kalkulas la malnovsudaraban kun la araba, la novsudarabaj kaj la etiopie ŝemidaj lingvoj (kiel la amhara) membro de la "sudŝemida lingvaro".[2]

La novsudarabaj lingvoj malgraŭ sia nomo ne estas sekvaĵoj de la malnovsudaraba. Longe oni opiniis ke la geeza lingvo de Etiopio ekestis rekte el la malnovsudaraba, sed tiu tezo intertempe pruviĝis malĝusta. Novaj lingvosciencaj esploroj supozigas ke la malnovsudaraba ne kalkuleblas el inter la sudŝemida lingvaro sed kune kun la araba kaj la "nordokcidentŝemidaj lingvoj" kiel la hebrea kaj la aramea konsistigu grupon nomindan "centraj ŝemidaj lingvoj".[3] La plej klara karakterizaĵo kiu diferencigas la malnovsudaraban de la aliaj ŝemidaj lingvoj, estas la difina sufikso n, kiu en tiu uzo troveblas en neniu alia ŝemida lingvo.

Literaturo

redakti
  • Mounir Arbach: Le madhabien: lexique, onomastique et grammaire d'une langue de l'Arabie méridionale préislamique. (volumoj 1 ĝis 3) Aix-en-Provence, 1993 (ampleksas vortaron, gramatikon kaj liston de personaj nomoj en la minea)

Gramatikaj verkoj

redakti
  • A. Beeston: Sabaic Grammar, Manĉestro 1984 ISBN 0-9507885-2-X
  • Maria Höfner: Altsüdarabische Grammatik (Porta linguarum Orientalium, volumo 24) Lepsiko, 1943
  • N. Nebes, P. Stein: Ancient South Arabian, en: Roger D. Woodard (eld.): The Ancient Languages of Syria-Palestine and Arabia. Cambridge University Press, Cambridge 2008 ISBN 978-0-521-68498-9 p. 145-178 (plej nova gramatika superrigardo kun bibliografio)

Vortaroj

redakti
  • A.F.L. Beeston, M.A. Ghul, W.W. Müller, J. Ryckmans: Sabaic Dictionary / Dictionnaire sabéen /al-Muʿdscham as-Sabaʾī (angle-france-arabe) Louvain-la-Neuve, 1982 ISBN 2-8017-0194-7
  • Joan Copeland Biella: Dictionary of Old South Arabic. Sabaean dialect Eisenbrauns, 1982 ISBN 1-57506-919-9
  • S.D. Ricks: Lexicon of Inscriptional Qatabanian (Studia Pohl, 14), Pontifical Biblical Institute, Romo 1989
  1. Christian Robin: Südarabien − eine Kultur der Schrift. En: Wilfried Seipel (eld.): Jemen - Kunst und Archäologie im Land der Königin von Saba. Mailand 1998. p. 79 kaj sekvaj
  2. Alice Faber: Genetic Subgrouping of the Semitic Languages. En: Robert Hetzron (eld.): The Semitic Languages. Londono: eldonejo Routledge, 1997, p. 3-15, ĉi tie p. 5.
  3. John Huehnergard: Features of Central Semitic. En: biblica et orientalia 48 (2005), p. 155-203, ĉi tie p. 160 kaj sekvaj