Malnovurbaj Muelejoj
La Malnovurbaj Muelejoj (ĉeĥe Staroměstské mlýny), restaĵo de la malnovaj muelejoj de Prago, pitoreska grupo de konstruaĵoj en novrenesanca stilo el la mezo de la 19-a jarcento, al kiu aliĝas malfrugotika akvoturo. En la iama domo de la urba akvoturo (n-ro 201/1), kies fasadon ornamas sgrafitoj de Fr. Ženíšek (la batalo kontraŭ la Svedoj sur Karola ponto en la jaro 1848), troviĝas ekde la jaro 1938 la Muzeo de Bedřich Smetana.
Malnovurbaj Muelejoj | |
---|---|
Lando | Ĉeĥio vd |
Situo | Prago |
Situo | |