Rara tero

(Alidirektita el Malofta teraĵo)

Rara tero[1]malofta tero[2] estas minerala oksido kiu ne tre abundas en la naturo, sed ofte oni celas per rara tero ne la oksidon, sed la oksidigitan elementon (metalon). En tiu senco, "rara tero" (pli klare ”rara termetalo” aŭ ”rara terelemento”) estas metalo el iomete abunda grupo de 17 kemiaj elementoj, kiuj estas skandio, itrio, kaj la lantanoidoj. Tiuj elementoj estas malfacile ekstrakteblaj el la mineraloj kiuj enhavas ilin, ĉiam en formo de miksaĵo el pluraj raraj teroj. Ili estas listigitaj en la sekva ĉiukolumne vicigebla tabelo kune kun informo pri ilia malkovro kaj la etimologio de iliaj nomoj.

Malkovro kaj nomigo redakti

Atom-
numero
Simbolo Nomo Jaro de
malkovro
Malkovranto Etimologio
21 Sc Skandio 1879 Lars Fredrik Nilson latine Scandia 'Skandinavio'
39 Y Itrio 1794 Johan Gadolin Ytterby (en la Stokholma arkipelago)
57 La Lantano 1803 Jöns Jacob Berzelius kaj aliaj greke lanthanein 'esti kaŝita'
58 Ce Cerio 1803 Jöns Jacob Berzelius kaj aliaj Ceres (romia diino de terkulturo)
59 Pr Prazeodimo 1885 Carl Auer von Welsbach greke prason 'poreo' + didymos 'ĝemelo'
60 Nd Neodimo 1885 Carl Auer von Welsbach greke neos didymos 'nova ĝemelo'
61 Pm Prometio 1945 Jacob A. Marinsky Prometeo (el la greka mitologio)
62 Sm Samario 1879 Paul Émile Lecoq de Boisbaudran samarskito (mineralo nomita laŭ Василий Евграфович Самарский-Быховец)
63 Eu Eŭropio 1901 Eugène-Anatole Demarçay Eŭropo
64 Gd Gadolinio 1880 Galissard de Marignac Johan Gadolin (esploranto de raraj teroj)
65 Tb Terbio 1843 Carl Gustaf Mosander Ytterby (en la Stokholma arkipelago)
66 Dy Disprozio 1886 Paul Émile Lecoq de Boisbaudran greke dysprositos 'malfacile alirebla'
67 Ho Holmio 1878 Jacques-Louis Soret kaj aliaj latine Holmia 'Stokholmo'
68 Er Erbio 1842 Carl Gustaf Mosander Ytterby (en la Stokholma arkipelago)
69 Tm Tulio 1879 Per Teodor Cleve Tuleo 'norda fino de la konata mondo'
70 Yb Iterbio 1878 Galissard de Marignac Ytterby (en la Stokholma arkipelago)
71 Lu Lutecio 1907 Georges Urbain kaj aliaj latine Lutetia 'Luteco' (romia nomo de Parizo)

Skandio estas unu el la profetitaj elementoj de Mendelejev. En mineraloj de Ytterby estis malkovritaj itrio, terbio, iterbio, erbio, tulio, holmio, skandio, gadolinio, disprozio kaj lutecio.

Raraj teroj en la perioda tabelo redakti

1

H

2

He

3

Li

4

Be

5

B

6

C

7

N

8

O

9

F

10

Ne

11

Na

12

Mg

13

Al

14

Si

15

P

16

S

17

Cl

18

Ar

19

K

20

Ca

21

Sc

22

Ti

23

V

24

Cr

25

Mn

26

Fe

27

Co

28

Ni

29

Cu

30

Zn

31

Ga

32

Ge

33

As

34

Se

35

Br

36

Kr

37

Rb

38

Sr

39

Y

40

Zr

41

Nb

42

Mo

43

Tc

44

Ru

45

Rh

46

Pd

47

Ag

48

Cd

49

In

50

Sn

51

Sb

52

Te

53

I

54

Xe

55

Cs

56

Ba

57

La

58

Ce

59

Pr

60

Nd

61

Pm

62

Sm

63

Eu

64

Gd

65

Tb

66

Dy

67

Ho

68

Er

69

Tm

70

Yb

71

Lu

72

Hf

73

Ta

74

W

75

Re

76

Os

77

Ir

78

Pt

79

Au

80

Hg

81

Tl

82

Pb

83

Bi

84

Po

85

At

86

Rn

87

Fr

88

Ra

89

Ac

90

Th

91

Pa

92

U

93

Np

94

Pu

95

Am

96

Cm

97

Bk

98

Cf

99

Es

100

Fm

101

Md

102

No

103

Lr

104

Rf

105

Db

106

Sg

107

Bh

108

Hs

109

Mt

110

Ds

111

Rg

112

Cp

113

Uut

114

Uuq

115

Uup

116

Uuh

117

Uus

118

Uuo

Uzado kaj tutmonda produktado redakti

 
Tutmonda produktado 1950–2000

Ek de la dua duono de la 20a jarcento, raraj teroj trovis teknikan aplikon en pli kaj pli da diversaj kampoj. Ili uziĝas en diversspecaj lumfontoj, ekranoj, laseroj, permanentaj magnetoj, alttemperaturaj superkonduktiloj, specialaj vitroj kaj lensoj, komputilaj memoroj, specialaj elektrodoj, kiel kataliziloj, ktp.

Pro la kreskantaj aplikokampoj, la postulado de raraj teroj kreskis ĝis problema nivelo. Post periodo dum kiu unu minejo en Usono dominis la merkaton, pli ol 90% de la produktado okazis en Ĉinio en la komenco de la 21a jarcento. Por limigi la malpurigadon de la medio, kiun kaŭzas la minado, la produktado estis restriktita. Por tamen kontentigi la enlandan postuladon, la eksportado el Ĉinio estis limigita en la jaro 2011. Tio kaŭzis altiĝon de la prezoj de ĉiuj raraj teroj. La eksterlanda prezo de cerioksido (la plej grandkvante produktata) kreskis de 4 usonaj dolaroj por kilogramo en 2010 al 150 dolaroj en 2011.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti