Malolos, - tagaloge Lungsod ng Malolos - estas triaklasa urbego, ankaŭ universitata kaj komponenta urbo, laŭ religio diocezo (ekde 1962) en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, kie ĝi estas provinca ĉefurbo de Bulakano.

Malolos
component city • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 3000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 261 189  (2020) [+]
Loĝdenso 3 884 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 51′ N, 120° 49′ O (mapo)14.843611111111120.81138888889Koordinatoj: 14° 51′ N, 120° 49′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 67,25 km² (6 725 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Malolos (Filipinoj)
Malolos (Filipinoj)
DEC
Malolos
Malolos
Situo de Malolos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malolos [+]
vdr
Historia urbodomo en Malolos

Geografio redakti

Malolos situas sur la marborda ebenaĵo proksime al golfo [1]. Apalit troviĝas 11, Guagua 23, Valenzuela (Filipinoj) 26, Kezonurbo 34, ĉefurbo Manilo 36 kilometrojn (aere) [2].

 
Nova urbodomo de Malolos

Historio redakti

"Lihan" estis la malnova ĉina nomo por Malolos menciita en 1225. Baldaŭ sultanlando kaj similaj landoj estis kreitaj en tiu areo. La loĝantoj estis ĉefe komercistoj. Baldaŭ okazis dominado de hispanoj, aŭgustenanoj kristanigis la indiĝenojn ekde 1572. Malolos estis establita kiel memstara komunumo en 1580. En 1643 ribelo okazis, kiu formortis por manko de sufiĉe da populara subteno. La ekonomia progreso en Malolos komenciĝis en 1670, kion faris la ĉinidoj, filipinanoj kaj hispanoj, ili okupiĝis pri tekstilproduktadoj kaj kultivis rizojn kaj sukerojn. En 18-a jarcento Malolos iĝis la plej riĉa urbo en Luzono. En 1755 ĉino kaŭzis skandalon, tial la ĉinoj estis grandparte forpelitaj. Malolos unue estis organizita en formalan municipan unuon en 1822, sed en 1859 ĝi estis dividita en tri urbojn. En komenco de usona regado en 1903 tiuj urboj denove estis reunuigitaj en ununuran municipon. Ekde 1880 aperis reformemaj lokaj politikistoj kaj estis kritikoj kontraŭ lerno de hispana lingvo. En 1892 konstruado de la fervoja linio atingis la urbon, kiu nature portis plian evoluon. Armita ribelo okazis en Malolos kaj la revoluciuloj venkis la hispanajn trupojn en la decida batalo en 1897.

Komence Malolos estis la revolucia ĉefurbo, iom poste Manilo. Malolos estas la historia loko de la konstitucia kongreso de 1898, kiu kaŭzis la establon de la Unua Filipina Respubliko en la sekva jaro, kiu estis la unua respubliko en Azio. Ankaŭ universitato estis fondita. Malolos estis plene detruita, kiam la usonanoj konkeris la urbon en 1899. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana dominado okazis. Malolos urbiĝis en 1999 laŭ klasifikado de Filipinoj, sed pli frue en la 1980-aj jaroj laŭ internacia klasifikado grandurbo, pli poste en 2007 ĝi ricevis la titolon komponenta urbo.

 
Banko en Malolos
 
Fiŝmerkato en Malolos

Ekonomio redakti

Malolos rapide industriiĝis pro proksimeco al Manilo kaj gastigas preskaŭ 40 bankojn. La plej gravaj industriaj branĉoj estas agrikulturo, nutraĵindustrio, fiŝkapto, produktado de vestoj.

Religio kaj eduko redakti

Plimulto de la loĝantoj en Malolos estas katolikoj, krome estas aliaj kristanaj grupoj (ekzemple metodistoj, baptistoj, adventistoj, mormonoj). En la urbego funkcias pluraj universitatoj.

Trafiko redakti

Malolos havas trairan vojon, la aŭtovojo preteriras. Iam ankaŭ fervojo funkciis.

Klimato redakti

Malolos situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jere falas po 2061 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 30-36 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Katedralo en Malolos
 
Preĝejo en Malolos

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti