Malpartida de la Serena
Malpartida de la Serena estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj - kiel la nomo sugestas - al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 524 loĝantoj sur areo de 26,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 loĝantoj/km².
Malpartida de la Serena | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | La Serena | ||
Poŝtkodo | 06440 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Manuel Gallego García | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 524 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 40′ N, 5° 38′ U (mapo)38.6743609-5.6398684Koordinatoj: 38° 40′ N, 5° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 479 m [+] | ||
Areo | 26,3 km² (2 630 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Malpartida de la Serena [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas malpartideños.
Situo redakti
Malpartida de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 479 m; je 151 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 26,3 km². Ĝi estas prosime kaj en la zona de influo de Zalamea de la Serena.
Ekonomio redakti
Precipaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado.
Historio redakti
Prahistorio redakti
Estas restaĵoj eĉ el la Paleolitiko kaj el la Neolitiko.
Antikveco redakti
Dum la romia epoko Malpartida de la Serena jam estis loĝata kaj oni trovis restaĵojn el tiu epoko kaj ĉefe tomboŝtonojn kiel tiu dediĉita al iu Lucila Norba reuzata en strata domo kaj tiu de iu Cornelia Marcelia nune en la Placo de Hispanio, kiel tiu de Cornelio Equino.
Mezepoko redakti
Ne estas restaĵoj el tiu epoko krom kelkaj toponimoj kaj legendoj pri maŭroj. La konkero fare de la kristanoj de la loko okazis ĉirkaŭ 1256, eble fare de la Superulo de la Ordeno de Alcántara García de Barrantes. La vilaĝeto dependis ene de la Senjorlando de Magacela de Benquerencia de la Serena.
Edad Moderna redakti
Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo restis en la teritorio kontrolata de la Respubliko. Dum la unuaj tagoj de la milito okazis evento en la vilaĝo ĉar eksplodis io en la pinto de la turo de la preĝejo kaj mortis junulo. La tuta komarko restis en la respublika flanko ĝis julio de 1938, ĉar la militfronto lokiĝis ĉe la vilaĝoj de Peraleda del Zaucejo, Zalamea de la Serena, Higuera de la Serena, Valle de la Serena, Don Benito, Mengabril, Medellín kaj Navalvilar de Pela, ĉiuj en la respublika teritorio.
Festoj redakti
La Jira redakti
Kamparfesto koincide kun la fino de la Sankta Semajno marde de Paskvo; tio okazas ĉe la rivero Guadalefra kie oni manĝas tipajn printempajn manĝajojn.
Kamparfesto de Sankta Isidoro redakti
Ĉiun 15-an de majo oni celebras la tradician kamparfesto de la sanktulo Isidoro de Madrido. Okazas koncentrado[?] en la placo kun ornamitaj ĉaroj kaj poste oni iras al la ermitejo je 2 km. En la kamparo okazas manĝado kaj dancado.