Malpruvebleco

Malpruvebleco - laŭ iuj naciaj lingvoj nomata ankaŭ falseblecorefutebleco, kvankam tiuj nomoj en Esperanto estas simile ambiguaj kiel la kapvorto - estas esprimo kaj koncepto, konsiderataj gravaj en epistemologio kaj enkondukitaj de Karl Popper: Laŭ li teorio povas esti konsiderata scienca, nur se ĝi permesas, ke eĉ unusola observaĵo kaj sperto nekongrua kun la konsiderata teorio, krizigu la teorion mem. La en Esperanto iom misgvida nomigo "falsebleco" baziĝas je la verba termino «falsi» kiu en Esperanto havas la ĝeneralan signifon «trompi», dum ĉi tie celiĝas la signifo «ebleco esti refutata kiel erara».

Oni vidas iom, kaj povas demandi, Ĉu ĉiuj cignoj estas tiel aŭ aliiel?La observo de nigra cigno falsas la hipotezon "Ĉiuj cignoj estas blankaj", sed eĉ sen nigraj cignoj por eble falsi la hipotezon, ĝi tamen estus falsinda.

Ekzemple, la aserto «ĉiuj cignoj estas blankaj» povus esti malpruvata (do pruvata malvera) aŭ refutata se oni observas unusolan cignon nigran.

Aserton malpruveblan aŭ refuteblan eblas taksi scienca, sed nur ĝis kiam troviĝos kontraŭ-ekzemplo al tiu aserto, por kiu la aserto ne validas.

Male, aserto nemalpruveblanerefutebla (laŭ logiko) estas konsiderata nescienca.

Tiun koncepton Karl Popper aranĝis opone al la teorio de kontrolo de la signifo subtenata de pozitivismo logika kaj marksismo, ĝin igante grandan protagoniston en la historio de sciencoj kaj filozofio de scienco. Ĉi tie la termino «kontrolo» signifas esplori ĉu la nova kazo havas la karakterizojn de la teorio (ĉu verismo aŭ konstatismo? [1]).

Laŭ Karl Popper, ĉiuj scienca teorio havas nur tian karakteron.

Historio de la koncepto redakti

 
Eĉ se oni akceptas, ke anĝeloj ekzistas, la frazo "Ĉiuj anĝeloj havas grandajn flugilojn" ne estas malpruvebla, ĉar kvankam eblas konstati la foreston de grandaj flugiloj, neniu teknologio (sendepende de la ĉeesto de flugiloj) ekzistas por identigi ĉi tiujn anĝelojn.

La vorto-koncepto nomebla «malpruvebleco» aŭ pli simile al alilingvaj nomoj «refutebleco» aŭ «falsebleco» naskiĝis el verkoj de Karl Popper, kiu ĉirkaŭ 1930 uzis la anglan vorton «falsification», kiu rilate Esperanton estas, en tiu ĉi kunteksto, falsa amiko ĉar en la angla kaj en diversaj aliaj lingvoj (ekzemple en la itala kaj franca) ĝi signifas «kaŝi la veron aŭ ĝin aliigi», sed ne celas «eblecon esti trompe kopiata». Pro tio oni oscilas inter la nomiĝoj «malpruvebleco», «falsebleco» aŭ «refutebleco». La tempo kaj la uzo montros la preferon. Ekvivalenton al tiu lasta termino uzis Popper mem en sia traduko al la franca (réfuter, réfutation kaj ties devivaĵoj).

Jen okaza lia sperto el kiu vidiĝas la senco kaj pravigo de la nova priscienca teoria metodo. Li rakontas, ĉerpante el siaj spertoj en la kampo de psikoterapio, ke epoke de sia kunlaboro kun Alfred Adler, unu el la grandaj teoriuloj de psikoanalizo, li mem troviĝis antaŭ la kazo de infano kies psika konfliko ŝajne ne klarigeblis per la bazaj principoj de la Adlera psikologio. Li submetis al Adler la problemon kaj tiu ĉi, spite de la surprizo de la filozofo, sukcesis liveri por la kazo interpreton tute Adleran ĉiuaspekte. Al la demando de Popper kiel Adler sukcesis enirigi la netipan kazon en la fluejon de sia psikologia teorio, Adler respondis: “Danke al mia sperto pri mil kazoj kiel tiu ĉi...” kiu nun, konkludis Popper, fariĝis la mila kaj unu. El tiu epizodo kompreniĝas, ke Popper deduktis sian kriterion de scienceco ankaŭ el sia sperto en la praktika kampo, kaj ĝin senenestigis el la psikoanalizaj teorioj plene laŭmodaj en la unua duono de la 20-a jarcento. El tio devenas ankaŭ ke, vidpunkte de la kritika raciismo de Popper, la psikoanalizo ne konsideriĝus teorio kontrolebla (malpruvebla), sed nur metafiziko pri la homa sinteno.

Por pli ekzakte komprenigi la novan koncepton, necesas distingi du malsamajn tipojn de asertoj: la aserto simpla, kies eventuala refuto estas afero de pera observo, kaj aserto kiu entenas ion de nesenpera konstato. Plej klare tiu distingo troviĝas ekspoziciita kaj traktita en la verkaĵoj de Imre Lakatos kaj Alan Chalmers.

La refuto de aserto simpla baziĝas nur sur konstato, ekzemple «tiu ĉi estas cigno blanka», kies analizo sciigas:

Estas «A» kiu estas «cigno» kaj «blanka».

Por pruvi la malveron de tiu frazo sufiĉas la pera sperto: «ne, ĝi estas nigra».

La dua havas jenan kategoriiĝon:

Se tiu estas cigno, kaj estas blanka, tiam ĉiuj «cignoj» estas blankaj.

Por pruvi la malveron de tiu frazo necesas trovi, aŭ motivite aserti, ke troviĝas cigno malsamkolora. La pruvo je malvereco aŭ refuto de Popper aplikigaxs el tiu dua tipo de aserto.

Esenco de la Poppera principo redakti

La kriterio de pruvado je malvero (aŭ refutado) asertas ke iu teorio por esti kontrolebla, kaj pro tio scienca, devas esti «pruvebla malvera»: laŭlogikaj vortoj, el la bazaj premisoj devas esti deduktebaj la kondiĉoj ke almenaŭ eksperimento kapablas, eventuale, demonstri ĝin tute malvera sub la pruvo de la faktoj, laŭ la logika procedo de la modus tollens [2] (foriga maniero, laŭ tiu modelo: se el A dedukteblas B, kaj se B estas erara, tiam ankaŭ A estas erara). Se teorio ne posedas tiun karakteron ne eblas kontroli la validecon de ĝia enhavo informa rilate la realon kion ĝi pretendas priskribi.

Kiel substrekas Karl Popper, se teorio aŭ hipotezo ne povas esti submetita al kontrolo kiu povus ĝin pruvi malvera aŭ refuti, tiam la teoriulo kiu ĝin proponis povas sugesti, startante el ĝi, kiun ajn koncepton sen iu ajn eblo de kontraŭparolo: la komenca hipotezo povas nin konduki al iu ajn konkludo sen neniu eblo ĝin refuti.

Graveco de la kriterio redakti

La alpreno de la kriterio de pruvado je malvero kaŭzas ŝanĝon en la koncepto pri la scienca metodo. Unue, malpruvebleco (filozofio de la scienco bazita ĝuste sur la koncepto de la malpruvebleco) implicas deduktivismon: la scienco procedas laŭ konjektoj, el kiuj dedukteblas sekvoj, kiuj povas sin montri malpravaj malpravigante la konjektojn mem (el tio titolo de grava verko de Popper Conjectures and Refutations).

Kiel oni vidas, ĉi tie estas atakita kaj ekskludita la indukto amasiganta kazojn en mensa eksperimento laŭ la priskribo sugestata de la fama induktema meleagro; kaj estas ankaŭ atakita la indukto per ekskludo (“kiam vi estas elimininta ĉion neeblan, kio restas, sendepende de sia neprobableco, devas esti la vero!), se veras, laŭ la Poppera doktrino, ke la teorioj formuleblaj estas laŭprincipe senfinaj. Kunligita al deduktivismo estas la metologia ordono de la falsado: oni devas klopodi krei teorion falseblan por provi elimini la eraron kaj ĝin korekti.

Malpruvebleco kaj versimileco redakti

Ĝin deduktante el sia metodologa epistemologio de pruvado je malvero, Popper formulis ankaŭ duoblan logikan kriterion de versimileco, kiu devus gvidi la esploranton en la elekto inter du teorioj: konsiderinte, ke teorio estas ĉiam laŭprincipe pruvebla malvera, la esploristo povas nur minimumigi la eraron provante teoriojn ĉiam pli versimilajn, en la senfina marŝo alproksimiĝanta al la vero. Jenas la kriterioj:

Teorio T2 estas pli taŭga ol alia T1 se:

1) antaŭ T1, la enhavo de vero de T2 estas pli granda sen tamen ke kiu ĉi estus pli granda ol ĝia enhavo de falseco;

2) antaŭ T1, la enhavo de falseco de T2 estas malpli granda sen tamen ke ĝia enhavo de vereco estus malpli granda.

Kritikoj pri la malpruvebleco redakti

Ili estas diversfontaj kaj diverssciencaj kaj naskiĝis kaj ĉe filozofoj kaj ĉe scienculoj.

Kial la metafiziko ne estas scienca, sed ne sen valoro redakti

La metafiziko, laŭ Popper, ne konceptiĝas kiel amaso de teorioj kaj kredoj senaj de senco, kiel male laŭ pozitivismo; kaj tamen ne konceptiĝas kiel la filozofio de AristoteloTomaso el AkvinoAntonio Rosmini aŭ ĝenerale la studo pri la veroj lastaj kaj transcendaj. Metafiziko simple estas kiel ĉiu teorio (dotita je senco kaj signifo) kiu tamen ne estas scienca (sed kiu povas, se eventoj tion koncedos, helpdoni al la scienco mem kaj al la esploristo, liverante al ili ideojn kaj perspektivojn (kaj eĉ, kun la kresko de la fina scio, fariĝi scienco) ĉar ĝi ne estas pruvebla malvera. Do, laŭ Popper, la metafiziko (= ĉiuj propozicioj nekunlimiĝantaj kun sensa sperto) ne pretendas sciencecon, aliras aliajn fontojn de ebla perspektivaj scioj.

La Poppera koncepto pri malpruvebleco (kiu difinas la koncepton mem de scienceco) decide kontraŭas tiun de la novpozitivista kontroleco, celanta difini la kriterion de senco per kiu estas signifodignaj, nome diras ion, nur la asertoj indukte kontroleblaj, dum la asertoj metafizikaj, kiuj tiaj ne estas, ne estas signifaj).

Malpruvebleco kaj miraklo redakti

Ĉi tie miraklo estas konsiderata laŭ aparta doktrino: saniĝo tuja, ekzemple, kaj science ĝis nun ne eksplikebla. Tiu koncepto ne kontraŭas, eĉ respektas tiun de malpruvebleco ĉar ĝi lasas malfermitaj estontaj teorioj portantaj, eventuale, pli da vero.

Ĉu tiam la mirakla eksterordinarieco (oni atentu pri la katolika medio) ne plu sufiĉas por montri la definitivan intervenon de Dio? La Katolika Eklezio, por certiĝi pri tiu interveno aldonas sian propran kriteriaron devenantan el la religia kunteksto legata laŭ teologiaj specifaj principoj. La miraklo pruvebla malvera, postulita en la kanonizo de sanktulo, estas elemento esenca nur nivele de proceduro, ne por certigi pri la heroaj virtoj de la persono kiu, pruvite per aliaj fontoj, celis imiti kaj reale imitis Jesuon Kriston.

Vidu Ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • (IT) Edgar Morin, La conoscenza della conoscenza, Feltrinelli 1986
  • (EN) Benjamin Libet, Mind time, Cortina 2007
  • (EN) P. Tichý (1974), On Popper's Definitions of Similitude, ĉe British Journal for the Philosophy of Science 25 (2):155-160. Parte disponebla rete.
  • (EN) P. Tichý (1976), Verisimilitude Redefined, ĉe British Journal for the Philosophy of Science 27 (1):25-42. Parte disponebla rete.
  • (EN) D. Miller (1974), Popper's Qualitative Theory of Verisimilitude, ĉe British Journal for the Philosophy of Science 25 (2):166-177. Parte disponebla rete.
  • (EN) D. Miller (1974), On the Comparison of False Theories by Their Bases, ĉe British Journal for the Philosophy of Science 25 (2):178-188. Parte disponebla rete.
  • (EN) J.H. Harris (1974), Popper's Definitions of 'Verisimilitude', ĉe British Journal for the Philosophy of Science 25 (2):160-166. Parte disponebla rete.
  • K.R. Popper, Poscritto alla logica della scoperta scientifica, vol 1: Il realismo e lo scopo della scienza, Milano, il Saggiatore, 1984, p. 23. Nova malkosta eldono 1994. ISBN 8842802050; ISBN 9788842802051.

Eksteraj ligiloj redakti

Temoj ligitaj redakti