Malfermi la ĉefan menuon

48°40′N 7°35′E  /  48.667°N, 7.583°O / 48.667; 7.583 (Malsupra Alzaco)

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alzaco (homonimo).
Flago de Malsupra Alzaco
La flago de la regiono Alzaco, prenis la blankan maldekstran balteon sur ruĝa fono kaj la florajn bendetojn de la flago de Malsupra Alzaco

Malsupra AlzacoSuba Alzaco (alzace Unterlànd, "suba lando", germane Unterelsaß, france Basse-Alsace) estas la norda parto de Alzaco, respondanta proksimume al la nuna departemento Bas-Rhin (sen la Graflando Sarrewerden) kaj al la teritorio de Landau. Ĝi konsistigas, kun Supra-Alzaco kaj la Respubliko de Mulhouse (enklavigita en la antaŭa), unu el la subdividoj de la historia regiono Alzaco. La terminoj Haute kaj Basse-Alzaco ne tradukas valoran nocion, ili devas estis konsiderataj laŭ geografia vidpunkto, laŭ la fluo de la rivero Ill, kiu donis sian nomon al la regiono (Elsass, tio estas proksimume Lando de Ill).

Tiu nomo estis uzata ekde la epoko de la Sankta Romia Imperio kaj en la Malnova Reĝimo inter 1648 kaj 1789.

Enhavo

La landgraflando Malsupra-AlzacoRedakti

La direktorio de la nobelaro de Malsupra-AlzacoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Direktorio de la nobelaro de Malsupra-Alzaco.


La distrikto Malsupra-Alzaco (1871-1919)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bezirk Unterelsass.

La distrikto Malsupra-Alzaco (germanlingve : Bezirk Unterelsass) estis unu el la tri distriktoj de Alzaco-Loreno, integrita en la Germana Imperiestra Regno, de 1870 ĝis 1918.

Tiam ĝi estis distrikto (Bezirk), sub regado de Bezirkspräsident, ekvivalenta al franca prefekto.

Ĝia ĉefurbo estis Strasburgo.

La termino Unterelsass estas ankoraŭ uzata nuntempe de la germanlingvaj popoloj por paroli pri la departemento Bas-Rhin.

Ĉefaj urboj :

La flago de Malsupra-Alzaco estas ruĝa blanke strekita kaj ornamita ambaŭflanke per blanka punto. (Blazonpriskribo : Ruĝa kun arĝenta maldekstra balteo borderita per samkoloraj floraj bendetoj). Ĝia kuniĝo kun la flago de Supra-Alzaco konsistigas la flagon de Alzaco.

HistorioRedakti

  • 9-a de aŭgusto 1680 : La senjoroj de Alzaco devis agnoski la suverenecon de la reĝo de Francio (politiko de Kunvenoj).

Vidu ankaŭRedakti