Malsupra-gvineaj arbaroj

La malsupra-gvineaj arbaroj estas regiono de marbordaj tropikaj humidaj foliarbaroj etendiĝanta laŭlonge de la marbordo de Gvinea Golfo ekde orienta Benino tra Niĝerio kaj Kameruno.

Malsupra-gvineaj arbaroj
ekoregiono
regiono [+]
vdr

La Benina Senarbejo, regiono de savano kaj seka arbaro en Togolando kaj Benino, disigas la malsupra-gvineajn arbarojn de la supra-gvineaj arbaroj en la okcidento. Tiuj ĉi etendiĝas ekde Togo ĝis Gvineo. Al nordo kaj nordoriento, la malsupra-gvineaj arbaroj transiras al pli sekaj landinternaj gvinea arbara-savana mozaiko kaj nord-konga arbara-savana mozaiko, kaj al sudo al kongaj marbordaj arbaroj. Al oriento, la malsupra-gvineaj arbaroj limtuŝas la vastajn kongajn arbarojn de Konga Baseno; kaj al sudoriento, la malsupra-gvineaj arbaroj estas limigitaj de la okcident-Konga arbara-savana mozaiko.

La malsupra-gvineaj arbaroj samhavas multajn biotajn similecojn kun la supra-gvineaj arbaroj. Ili estas kolektive konataj kiel gvineaj arbaroj de Okcidentafriko.

Ekoregionoj redakti

La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la malsupra-gvineajn arbarojn en plurajn diferencajn ekoregionojn (oblikve : tutmondaj 200-regionoj) :

La WWF estas signintaj du kunigitajn ekoregionojn de la malsupra-gvineaj arbaroj kiel prioritata tutmondaj 200-regiono por la naturkonservado. La regiono de la Kongaj marbordaj arbaroj ampleksas la marbordajn arbarojn de Kroso-Sanago-Bioko, la humidajn malaltaĵajn arbarojn de Santomeo kaj Principeo, kaj la atlantik-marbordajn ekvatorajn arbarojn. La tutmondaj 200-unuo kamerunaj montarbaroj inkluzivas la kamerunajn montarbarojn kaj la monto-kamerunajn kaj biokajn montarbarojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti