Malsupra Bavario
Malsupra Bavario (germane Niederbayern) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 ĝi havis 1 244 169 loĝantojn.
Malsupra Bavario | ||
---|---|---|
Administra distriktaro | ||
![]() | ||
![]() | ![]() | |
Flago | Blazono | |
Lando | Germanio | |
Supermara alteco | 320 m ü. NHN [+] | |
Ĉefurbo | Landshut | |
- koordinatoj | 48° 41′ 25″ N, 12° 44′ 52″ O (mapo)48.690212.7479Koordinatoj: 48° 41′ 25″ N, 12° 44′ 52″ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Großer Arber [+] | |
Areo | 10 329,87 km² (1 032 987 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 181 472 [+] (3-a de januaro 2014) | |
Denseco | 114,37 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
Malsupra Bavario | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Bazaj datumoj | |
---|---|
Federacia lando: | Bavario |
Ĉefurbo: | Landshut |
Areo: | 10.329,91 km² |
Loĝantoj: | 1 244 169 (fine de decembro 2019) |
Loĝdenso: | 116 / km² |
Retejo: | www.regierung.niederbayern.de |
Ĉefurbo de la distriktaro estas Landshut, kiu iam estis rezidejo de la dukoj de Bavario.

Administra divido Redakti
Malsupra Bavario konsistas el naŭ distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj:
Distriktoj
- Distrikto Deggendorf
- Distrikto Dingolfing-Landau
- Distrikto Freyung-Grafenau
- Distrikto Kelheim
- Distrikto Landshut
- Distrikto Passau
- Distrikto Regen
- Distrikto Rottal-Inn
- Distrikto Straubing-Bogen
Eksterdistriktaj urboj
Historio Redakti
La nomo Malalta Bavario estis unuafoje oficiale uzita dum la unua disdivido de Bavario en 1255. Tiam ĝi ampleksis teritoriojn sufiĉe altajn, interalie la regionojn de lago Chiemsee kaj de Bad Reichenhall, kiu situas en la nordaj Alpoj.
La dukoj de Bayern-Landshut (Malalta Bavario) iam estis regantoj de sufiĉe granda teritorio, konsiderinde pli granda ol nuna Malalta Bavario.
Geografio kaj agrokulturo Redakti
Malsupra Bavario situas ambaŭflanke de la rivero Danubo kaj estas (kompare kun Supra Bavario malalta; en ĝia agrokulturo gravas interalie kukumetoj kaj lupolo. Pri kukumetoj ĝi estas la plej granda kultivejo en Eŭropo. Ĝi enhavas parton de la monde plej granda kultivejo de lupolo, Hallertau.