Malfermi la ĉefan menuon
la plena blazono de Malsupra Luzacio

Malsupra Luzacio - altgermane Niederlausitz, malsuprasorabe Dolna Łužica, suprasorabe Delnia Łužyca, pole Dolne Łużyce - estas regiono en Mezeŭropo, kiu depost 1990 apartenas plejparte al la federacia lando Brandenburgio de Germanio kaj je malgrandaj partoj al Pollando kaj la federacia lando Saksio de Germanio. Iom simpligite temas pri la norda parto, ĉirkaŭ la urbo Cottbus/Chóśebuz, de la regiono Luzacio, en kiu loĝas slava minoritato, la soraboj, dum la sudan parton konsistigas Supra Luzacio ĉirkaŭ la urbo Bautzen/Budyšin.