Malsupra kava vejno

La malsupra kava vejno estas vejno, vejnara trunko aŭ grandkalibra vejno en la korpo de homoj kaj de aliaj mamuloj, kiu revenigas sangon el la malsupraj membroj, el la abdomenaj organoj kaj el la pelvo ĝis la dekstra aŭriklo de la koro.[1] Estas la satelita vejno de la abdomena aorto kaj kunigas la vejnan revenon de ĉiujs vejnoj infradiafragmaj. Ĉe homo ĝi estas averaĝe 22 cm longa, el kiuj 18 cm korespondas al sia trairo en la abdomeno. La malsupra kava vejno havas kalibron de 20 mm en sia plej malsupra parto, dum ĝi estas ĝis 30 mm dika en sia supra parto kun du dikejoj je la nivelo de la renoj kaj alia super la hepato.[2]

Notoj redakti

  1. Instituto Nacional del Cáncer. «Diccionario de cáncer». Konsultita la 21an de julio 2020.
  2. Bouchet, Alain; Jacques Cuilleret (1997). Anatomía de la región retroperitoneal. Editorial Médica Panamericana. ISBN 9500601524.