Malva estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Malva estas tradukebla etimologie al Malvo. Tri folioj de malvo videblas en la blazono.

Malva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49832
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 5° 29′ U (mapo)41.653888888889-5.4880555555556Koordinatoj: 41° 39′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Alto 713 m [+]
Areo 27,33 km² (2 733 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Malva (Provinco Zamoro)
Malva (Provinco Zamoro)
DEC
Malva
Malva
Situo de Malva
Malva (Hispanio)
Malva (Hispanio)
DEC
Malva
Malva
Situo de Malva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malva, Zamora [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 900 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Pobladura de Valderaduey, Belver de los Montes, Bustillo del Oro, Aspariegos, Abezames, Villalube kaj Fuentesecas. Ĝi distas 33 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti