En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 18-a de septembro 2009, 21:46 Abkühlungsalter en la germana Vikipedio.

La malvarmiĝaĝo difinas la radiometrie fiksitan tempopunkton de la malvarmiĝo de mineralo sub certan temperaturon, je kiu iu izotoposistemo (ekzemple kalio-argonorubidio-stroncio) estas fermita. Kiam la koncerna mineralo malvarmiĝas sub tiun temperaturon, la disfalprodukto de la izotoposistemo ne plu povas eskapi kaj oni poste povas geokronologie eltrovi tiun tempopunkton. Tiun specifan temperaturon oni nomas fermtemperaturo.