Malfermi la ĉefan menuon
Mamaia strando (septembre 2013)

Mamaia estas banloko kaj feriejo en la marbordo de Rumanio al la Nigra Maro kaj distrikto de Constanța.

Konsiderata la plej populara feriejo de Rumanio,[1] Mamaia estas situanta tuj nordoriente de la urbocentro de Constanța. Ĝi apenaŭ havas tuttempajn loĝantojn, ĉar ĝi loĝatas ĉefe dum la somero.

Mamaia kuŝas sur terstrio 8 km longa kaj nur 300 m larĝa, inter la Nigra Maro kaj la Lago Siutghiol.

La ban-sezono okazas ĉefe inter mezo de junio kaj komenco de septembro, kiam la averaĝaj dumtagaj temperaturoj gamas inter 25 kaj 30 gradoj celsiaj (78 al 86 gradoj farenhejtaj). La akvo restas varma ĝis mezo de aŭtuno. Estas hoteloj de 4 kaj 5 steloj kaj privataj klubejoj. Norde estas ankaŭ kampadejoj.

La 11-a kunsido de la ŝtatestroj de Centra Eŭropo okazis en Mamaia la 27/28-an de majo 2004.

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Robert Reid, Leif Pettersen, Romania & Moldova, Lonely Planet, 2007, p. 294

Eksteraj ligilojRedakti