Mamuloscienco

(Alidirektita el Mamalogio)

Mamulosciencomamalogio[noto 1] estas fako de zoologio kiu temas pri mamuloj kaj studas la morfologion, fiziologion, konduton, vivciklon, ekologion kaj evoluan historion de mamuloj, kaj ankaŭ la rilatoj inter diversaj specioj. Ĝi disbranĉiĝas al aliaj taksonomi-orientitaj fakoj kiel primatologio (studado de primatoj), kaj cetacologio (studo de cetacoj). Mamuloscienco havas aplikojn en diversaj kampoj; ekzemple, la konservado de specioj.[1]

Historio redakti

 
Japana makako

La unuaj homoj, kiuj esploris mamulojn, estis la antikvaj grekoj kun registraĵoj pri mamuloj kaj apartenantaj kaj eĉ ne apartenantaj al Grekio. Aristotelo estis unu el la unuaj, kiuj rekonis balenojn kaj delfenojn kiel mamulojn, ĉar ĝis la 18-a jarcento la plej granda parto de la studo estis farita per taksonomio.[2]

Notoj redakti

  1. La terminoj "teriologio" aŭ "terologio", uzataj kelkfoje kiel sinonimoj en aliaj lingvoj, ne taŭgas, ĉar ili aludas al la fako de la mamuloscienco kiu temas pri vivonaskuloj. Sekve, ili ne inkluzivas ĉiujn mamulojn, eĉ se ili inkluzivas la plimulton.

Referencoj redakti

  1. The Editors of Encyclopaedia Britannica: Mammalogy (angle) (HTML). Britannica.com. Arkivita el la originalo je 2018-09-21. Alirita 2019-06-21.
  2. "Dodge, John Vilas, (25 Sept. 1909–23 April 1991), Senior Editorial Consultant, Encyclopædia Britannica, since 1972; Chairman, Board of Editors, Encyclopædia Britannica Publishers, since 1977", Who Was Who, Oxford University Press, 2007-12-01, doi:10.1093/ww/9780199540884.013.u172122 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti